Jenő Léner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jenő Léner
Persona informo
Naskonomo Léhner Jenő
Naskiĝo 24-an de junio 1894 (1894-06-24)
en Subotica
Morto 4-an de novembro 1948 (1948-11-04) (54-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj anglahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Edz(in)o Erzsi Fóthy
Okupo
Okupo violonisto
vdr

LÉNER Jenő (naskiĝis 23-an de junio 1894 en Hungara reĝlando en Szabadka (nuntempa Subotica en Serbio) - mortis 29-an de novembro 1948 Novjorko, Usono) estis fama violonisto, gvidanto de arĉa kvarteto (1919-42). Lia edzino estis Erzsi Fóthy, lia bofrato estis Artúr Fehér.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Léner devenis el juda familio. Li studis en la Muzikakademio Ferenc Liszt de Budapeŝto, poste iĝis ano de la muzikgrupo de la Budapeŝta Ŝtata Operejo. Li fondis triopon kun József Smilovits [ŝlimoviĉ] (violono) kaj Imre Hartmann [hartman] (violonĉelo), poste kvaropon kun Sándor Róth [ro:t] (aldviolono) kaj ili prezentis sin en 1919 en Szeged. Ili faris la unuan konĉerton en Vieno (1920) poste ekveturis al internacia turneo kaj setlis en 1923 en Anglio. La Léner-arĉkvaropo iĝis la plej konata kvarteto de la mondo. Ili vizitis dum turneoj tutan Eŭropon kaj Usonon, Kanadon, Latin-Amerikon. Ili setlis en Meksiko, en 1941, la kvarteto malfondiĝis en 1942.