Jenő Molnár

El Vikipedio, la libera enciklopedio

MOLNÁR Jenő estis rumanuja hungara geografo, universitata profesoro naskiĝinta en Caransebeş la 24-a de septembro 1920 kaj mortinta en Kluĵo la 20-a de majo 2007.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La mezlernejon Jenő Molnár finis en sia naskiĝurbo (1940), li havigis diplomon de geografio-historio en la Kolozsvári Ferenc József Tudományegyetem (1944). Li instruis en mezlernejoj en Kluĵo (1944-49), poste en universitato li estis adjunkto, lektoro, katedrestro ĝis sia pensiiĝo (1982). Li doktoriĝis per disertacio Erdély népessége magassági övek szerint (1945), kaj en 1972 per Alkalmazott földrajzi kutatások Kolozs megyében. En 1990 li estis elektita kiel gvidantarano de sekcio pri naturscienco en Erdélyi Múzeum-Egyesület.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A világgazdaság primér szektora (Kv. 1976);
  • Hagyományos földrajz – korszerű földrajz en EME Természettudományi és Matematikai Szakosztályának Közleményei (1992/1);
  • Tudósok a tudománynépszerűsítésrőlen Művelődés 1990/1.

Fontoj[redakti | redakti fonton]