Jenő Szávai

El Vikipedio, la libera enciklopedio

SZÁVAI Jenő (savai) estis hungara ĵurnalisto, redaktoro naskita en Adămuş la 3-an de septembro 1923 kaj mortinta en Budapeŝto la 13-an de junio 1984.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Szávai translokiĝis Hungarion en 1940. En 1944 li estis laborservulo, en 1945 militkaptito de usonanoj. De 1949 li estis oficisto de la Hungara Radio, de 1949 ĵurnalisto de de la MTI (Magyar Távirati Iroda, Hungara Telegrafa Oficejo). Inter 1959 kaj 1963 li estis raportisto de la MTI en Bukareŝto, redaktoro ĝis 1966, direktisto de la centra sekretariejo de la MTI ĝis 1977.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Bukarest és környéke (vojaĝa gvidlibro, Bp., 1966);
  • A román tengerpart (Bp., 1966).

Fonto[redakti | redakti fonton]