Jen-turo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jen-turo
turdomo
Bazaj datoj
Arkitekto Hermann Henselmann vd
Estiĝo 1972
Malfermo 1973
Lando Germanio vd
Situo Jena
Situo
Geografia situo 50° 55′ 43″ N, 11° 35′ 4″ O (mapo)50.92861111111111.584444444444Koordinatoj: 50° 55′ 43″ N, 11° 35′ 4″ O (mapo)
Jen-turo (Turingio)
Jen-turo (Turingio)
DEC
Jen-turo
Jen-turo
Situo de Jen-turo
Map
Jen-turo
Retejo http://www.jentower.de/
vdr
JenTower Jena

Jen-turo (angle: JenTower) estas nubskrapulo en Jena, Germanio.

Nomoj[redakti | redakti fonton]

Tiu turo estas konata sub multaj nomoj, oficialaj kaj neoficialaj. De 1972 ĝis januaro 2005, la turo estis nomata Intershop-turo por sia ĉefluanto, Intershop Communications AG. La 30-an de novembro 2004, la konstruaĵo estis renomita la JenTower. Ĝis 1995 la konstruaĵo estis uzita fare de Friedrich-Schiller-Universitato Jena kaj tial ĝi daŭre estas ordinarlingve konata kiel la Universitata turo. Pliaj neoficialaj nomoj jenas: phallus Jenensis, keksa rulo aŭ la Henselmann-turo pro la arkitekto Hermann Henselmann.

Konstruaĵoj en najbareco[redakti | redakti fonton]

La turo staras rekte kontraŭe al la tielnomita Konstruaĵo 15, kio estis la unua germana multetaĝa konstruaĵo. Konstruaĵo 15 (=konstruita en 1915 surbaze de planoj fare de la arkitekto Friedrich Puetzer) havas altecon de 43 metroj. Aliaj konstruaĵoj en la najbareco estas Konstruaĵo 36 (hodiaŭ sidejo de Jenoptik) kaj Konstruaĵo 59 (reserĉejo de Carl Zeiss Jena), same dizajnite fare de Henselmann.

Konstruo[redakti | redakti fonton]

La arkitekto de la turo estis unu el la plej famaj de GDR. La ideo de monolita turo kiel "urba krono" estis evoluigita fare de Bruno Taut, kiu estis urba ĉefarkitekto en Magdeburgo en la 1920-aj jaroj. Konstruo komenciĝis en junio 1969, en loĝdoma kaj komerca kvartalo nedamaĝita dum la Dua mondmilito. Sekve malkonstruitis domoj en urbo, kiu tre trafitis per la militaj bombardoj kaj ne plu abundis je originaj domoj! La fundamenta ŝtono estis metita la 30-an de aprilo 1970. Konstruo okazis en glita koltuka konstrumaniero, kaj estis kompletigita la 2-an de oktobro 1972 ĉe la origina alteco de 127 metroj. La cirkla turo estas ŝtalbetonkonstruaĵo kun du keloj, 3,20 m dika matfonduso kaj diametro de 33 metroj. En 1968‐1969 ekzistis ankaŭ ŝtataj planoj konstrui distrocentron por VEB-Zeiss-laboristoj plej proksime al la turo. Tiu kroma konstruaĵo delokigintus la historian Collegium Jenense (plej malnova parto de la tradiciriĉa universitato). Tiaj planoj estis forigitaj pro protestoj de la lokuloj, aparte tiuj ĉirkaŭ la mikrobiologo Hans Knöll, sed ankaŭ pro la malbona financa situacio de VEB Zeiss. Eĉ la turo mem evidentiĝis tro multekoste por ke VEB Zeiss ĝi konservu, tial ke estis proponite transdoni la tuton en la posedaĵon de la Universitato de Jena post kiam ĝi estus kompletigita: la universitato pri tiu solvo ne estis tre feliĉa.

En 1999 la konstruaĵo estis vendita al investanto, kiu farigis modernigon en 2001. Ĉe tiu tempo, du kromaj plankoj kaj UMTS-anteno estis alkonstruitaj, kaj la 28-a kaj 29-a etaĝoj estis ŝanĝitaj en restoracion. Inkluzive de la anteno la turo atingas 149 metrojn. La konstruaĵo estas la plej alta en Orienta Germanujo kaj la naŭa plej alta en tuta Germanlando.

Uzo[redakti | redakti fonton]

La turo estis origine planita kiel oficeja konstruaĵo por la kolektivanoj de la kombinato Carl Zeiss Jena, sed neniam estis uzita por tiu celo. Kiam la konstruaĵo estis uzita fare de la altlernejo, la teretaĝo de la turo enhavis la refektorion de la universitato.

Duobla turo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas persista onidiro ke la originaj planoj inkludis identan ĝemelturon, kio devis esti ligita per ponto kaj binoklo kiel simbolo por la optika ilo-kreada industrio de Jena. Tamen, enketoj de historiistoj de la universitato faritaj komence de la 1990-aj jaroj ne konfirmis tiun onidiron.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]