Jennifer Garner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jennifer Garner en Toronto (2009)

Jennifer GARNER (n. 17-an de aprilo 1972 en Houston, Teksaso, oficialnoma kiel Jennifer Anne Affleck), estas usona aktorino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jennifer Garner plenkreskis kiel dua el tri fratinoj en Charleston (Okcidenta Virginio). Ŝi entuziasme vizitis baletan instruadon, sed ŝi ne havis talenton tiudirekte.

Post la mezlernejo, ŝi vizitis ekde 1990 la Universitaton Denison en Ohio, en la ĉefa fako kemio. Pli poste ŝi ŝanĝis al dramoinstruado, ĉar allogis ŝin la scenejo. Post la diplomitiĝo en 1994, ŝi translokiĝis en Novjorkon kaj laboris tie kiel helpisto ĉe teatro. Iom pli poste ŝi sukcesis ekroli en televido, ekzemple en la serio Significant Others.

Fine ŝi translokiĝis al Los Angeles, kie ŝi laboris en restaŭranto kiel akompananto al tablo, intersekve ŝi ricevis roletojn. Ŝi geedziĝis en 2000 kun aktoro kaj reĝisoro Scott Foley, ili divorcis en 2003.

Jennifer Garner akiris en 2001 sain unuan ĉefrolon en la sukcesa agserio Alias de J. J. Abrams. Por la rolo de Sydney Bristow, ricevas ŝi en 2002 la premion Golden Globe (plej bona aktorino de drama serio). Ŝi sukcesis en kineja komedio 13 Going On 30.

Ŝi geedziĝis kun Ben Affleck en 2005. Ili havas du filinojn (2005, 2009). Jennifer Garner alprenis la edzan nomon, sed ŝi aperas plu sub la artista nomo.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

  • 1995: Zoya
  • 1996: Chaos City (televida serio)
  • 1996: Harvest of Fire
  • 1996: Dead Men's Walk (televida serio)
  • 1997: Rose Hill
  • 1997: Deconstructing Harry
  • 1997: Washington Square
  • 1997: Mr. Magoo
  • 1997: The Player
  • 1997: In Harm's Way
  • 1998: 1999
  • 1998: Significant Others (televida serio)
  • 1998–2001: Felicity
  • 1999: Time of Your Life) (televida serio)
  • 1999: Aftershock: Earthquake in New York
  • 2000: Dude, Where's My Car?
  • 2001: Pearl Harbor
  • 2001: Stealing Time
  • 2001–2006: Alias (televida serio)
  • 2002: Catch me if you can
  • 2003: Daredevil
  • 2004: 13 Going On 30
  • 2004: The Animated Alias: Tribunal (voĉo)
  • 2005: Elektra
  • 2006: Charlotte's Web (voĉo)
  • 2006: Catch and Release
  • 2007: The Kingdom
  • 2007: Juno
  • 2009: Ghost of Girlfriends Past
  • 2009: The Invention of Lying
  • 2010: Valentine's Day
  • 2011: Arthur

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]