Jennifer Nitsch

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jennifer NITSCH [ĜEnifer niĉ] (naskiĝis la 10-an de decembro 1966 en Kolonjo, mortis la 13-an de junio 2004 en Munkeno) estis germana aktorino.

Naskiĝinte en Kolonjo ŝi fariĝis kosmetikistino kaj frue interesiĝis pri la aktorado. Famon ŝi gajnis per rolo de feministino en la filmkomedio Allein unter Frauen (= Sola inter virinoj). Blonda kaj kun iom raŭka voĉo, ofte komparata kun Sharon Stone, ŝi ĉiam prezentis tre fortajn, inteligentajn virinojn. Pluraj premioj konfirmis ŝian popularecon.

Jennifer Nitsch mortis falinte el la fenestro de sia loĝejo en Munkeno. Ĝis nun ne plene klaras, ĉu akcidento aŭ suicido estis la kaŭzo, sed oni supozas ĉi-lastan, ĉar la aktorino jam delonge suferis de psikaj problemoj kaj jam antaŭe montris intencojn fini sian vivon.

Listo de filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Bumerang, Bumerang (1989)
  • Allein unter Frauen (1991)
  • Nur eine kleine Affäre (televida produktaĵo, 1994)
  • Der Schattenmann (televida produktaĵo, 1996)
  • Frauen lügen nicht (1998)
  • Die letzte Chance (televida produktaĵo, 1998)
  • Ich pfeife auf schöne Männer (televida produktaĵo, 2000)
  • Das Geheimnis der Mittsommernacht (televida produktaĵo, 2001)

Premioj gajnitaj[redakti | redakti fonton]

  • Bayerischer Fernsehpreis (1994)
  • Adolf-Grimme-Preis (1995)