Jenő Gyárfás

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jeno Gyarfas)
Jenő Gyárfás
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aprilo 1857 (1857-04-06)
en Sfântu Gheorghe
Morto 3-an de decembro 1925 (1925-12-03) (68-jaraĝa)
en Sfântu Gheorghe
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo
vdr
Gyárfás Jenő: Tetemrehívás, 1881

GYÁRFÁS Jenő (jeno djarfaŝ) estis hungara pentristo naskita en urbo Sepsiszentgyörgy la 6-an de aprilo en 1857 kaj mortis samloke la 13-an de decembro en 1925. (Laŭ la libro de József Gazda (vidu sube) la artisto mortis la 17-an de decembro). Li estis membro de Societo Benczúr.

Kariero[redakti | redakti fonton]

En Budapeŝto Jenő Gyárfás estis disĉiplo de Bertalan Székely, kaj poste plustudadis en Munkeno. Lia ĉefkreaĵo estas la pentraĵo Tetemrehívás (1881) pri la malferma sceno de la balado de János Arany. Post mallonga vojaĝo en Italio, en 1882 li loksidiĝis en sia naskiĝurbo kaj li fariĝis instruisto. El siaj historiaj pentraĵoj estas menciinda el inter aliaj la Morto de Áron Gábor. Li kreis ankaŭ ilustraĵojn. Por la kreaĵoj de la artisto en Sfântu Gheorghe estiĝis artgalerio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.