Jens Christian Djurhuus

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jens Christian DJURHUUS, aŭ alinome Sjóvarbóndin, (n. la 21-an de aŭgusto 1773 - m. la 21-an de novembro 1853) estis la unua feroa poeto, kiu skribis en la feroa lingvo. Li verkis plurajn feroajn baladojn pri historiaj temoj, laŭ tradicia stilo. La plej fama el ili restas Ormurin langi. Djurhuus ankaŭ verkis satirajn poemojn kontraŭ dana kontrolo de la Ferooj.

Djurhuus estis la kvara filo de Johan Christian Djurhuus (1741-1815) kaj Maria Rønning (1741-1807). Ili kunvivis en Nes, sur la insulo Eysturoy, kie lia dana avo Christen Djurhuus (1708-1775) estis loka oficulo. Lia patrino devenis de Aust-Agder en Norvegio, kaj estis supozeble idino de la grafo Haakon Sigurdsson.

En 1797, Djurhuus edziĝis kun Jóhanna Maria Jensdóttir el Kollafjørður. Ŝi estis la filino de la farmisto Jens Didriksen, Við Sjógv. Ĉar Jóhanna Maria estis la sola filino de la farmisto, ŝi fariĝis la sola heredantino de la bieno. La geedzoj transloĝiĝis al tiu bieno dum la sama jaro. Ĝi sekve fariĝis la kultura centro de la vilaĝo.

Fontoj

  • Rossel, Sven H. (1992). A History of Danish Literature. University of Nebraska Press. ISBN 0-8032-3886-X
  • Hanus Kamban: J.H.O. Djurhuus: En litterær biografi. Odense Universitetsforlag, 2001 - ISBN 87-7838-604-7