Jens Jacob Worsaae

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portreto de J. J. A. Worsaee.

Jens Jacob Asmussen WORSAAE (naskiĝis la 14-an de marto 1821, mortis la 15-an de aŭgusto 1885) estis dana arĥeologo. Jens Jacob Worsaae estis la plej grava lernanto de Christian Jürgensen Thomsen kaj estas konata kiel la 'unua profesia arĥeologo'. En 1840 li publikigis stratigrafiajn kaj aliajn pruvojn, kiuj konfirmis la triperiodoj-sistemon de Thomsen, kaj difinis al kiu periodo apartenis multaj objektoj.

Worsaee turnis sian antenton al la amasigoj de ostrokonkoj kiuj troviĝis tiutempe en diversaj lokoj en Danio. Oni trovis strange formitajn ostaĵojn, potopecojn, kaj silikojn inter tiuj konkoj. Worsaee supozis ke tiuj amasigoj estis rubaroj de antaŭhistoriaj homoj. Ĉar la ŝtonaj objektoj estis multe malpli rafinitaj ol tiuj en la kolekto de Thomsen, ili verŝajne estis el eĉ pli malnova periodo ol la neolitiko de Thomsen. Esploro montris ke la hipotezo de Worsaee estis ĝusta. La "rubarokulturo" de Worsaae nun estas konata kiel parto de la paleolitiko.