Jerdona silvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Jerdona silvio
Jerdona silvio
Jerdona silvio

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Chrysomma
Specio: Ch. altirostre'
Chrysomma altirostre
(Jerdon, 1862)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Jerdona silvio" (Chrysomma altirostre) estas endanĝerita paserina birdo kiu troviĝas en malfermaj herbejoj kaj arbustaroj de suda Azio. Ĝi estis tradicie lokata en la familio de Timaliedoj. La genro Chrysomma de brunecaj birdoj pli helaj sube formas, kune kun siaj parencoj, kladon kun la paradoksornitoj kaj la Silvioj kaj pro tio ili estis translokigitaj al familio de Silviedoj (Jønsson & Fjeldså 2006).

Aspekto[redakti | redakti fonton]

1876 ilustraĵo de Jerdon babbler

Tiu birdo 16–17 cm longa, estas intermeza laŭ kutimaro inter kelkaj silvioj (Sylvia) kaj la paradoksornitoj (Paradoxornis). Kiel tiuj, ĝi estas nebunta birdo kun longa vosto uzata por ekvilibro dum grimpado inter vegetaĵaro; ties beko estas pli dika ol ĉe Sylvia sed de tiom fortika kiom ĉe Paradoxornis, sed ne tiom longa kiom ĉe la parenca Flavokula silvio kaj tiele kun ŝajno pli kiel ĉe la paradoksornitoj. La koloro estas bruna supre kaj iom pli hele flavecbruna en ventro, la bridoj estas palgrizecaj, kiel la gorĝo kaj la brusto, kiuj povas esti blankecaj. La vosto kaj flugilmakulo estas pli ruĝecaj ol la cetero de la supro. La kruroj kaj piedoj estas malhelaj, la beko estas grizeckorna supre kaj pala sube; la irisoj estas flavecbrunaj kaj krome estas nuda okulringo verdaflava.[1]

Ambaŭ seksoj estas similaj; junuloj havas pli oranĝan nuancon en la supra plumaro, kaj la suba makzelo estas rozkoloreca. La diferencoj inter subspecioj estas malgrandaj, kun la centra populacio havante pli markatajn brunajn kaj malhelgrizajn kolorojn.[2]

Ties parenco, la Flavokula silvio (C. sinense), aspektas kiel pli brila versio de tiu specio sed ĝi havas pli purajn kolorojn, kun blanko anstataŭ griza en la plumaro, aldona blanka superokula strio, flavoranĝaj kruroj, piedoj kaj irisoj, kaj oranĝeca okulringo.[1]

La kanto estas milda serio de 4 al 8 notoj ĉi-ĉi-ĉi-ĉiŭ-ĉiŭ-ĉiŭ, tiŭ-tiŭ-tiŭ-tiŭ ĉiŭih-ih-ih-ih ĉiŭ ĉitit ĉiŭ i'ŭŭiuu, kun plilongigita fina noto kaj foje komence kun babilado de iĉ, ititĉiŭ . Birdoj kantas kutime frumatene kaj krepuske, ripoze stare sur kan-tigo (ankaŭ kant-igo), enhavante kapon iom levatan. Alvokoj inkludas mallongan tikcik, foje etende en serioj c-c-cik kiuj povas fini en plendema tiŭ.[1]

Subspecioj kaj teritorioj[redakti | redakti fonton]

Oni agnoskas tri subspeciojn, baze ĉefe sur ties alopatriaj teritorioj:[2]

  • Chrysomma altirostre altirostre (Jerdon, 1862)Birma jerdona silvio
Priskribita supre.
Inundebenaĵoj de la rivero Iravadio el Bhamo al Bago kaj ĝis la rivero Sitaŭngo ĉe Taŭngoo en Birmo. Eble formortinta. La tipa specimeno de la nomiga subspecio – kaj tiele la tuta specio – estis kolektita en insulo de la rivero Iravadio ĉe Zajetmjo.
  • Chrysomma altirostre griseigularisTeraja jerdona silvio
Pli malhela kaj kolora dorso, pli ruĝeca supre, nigrecaj bridoj. Pli forta griza nuanco en gorĝo kaj brusto.
Ĉe sub-Himalajo en terajo, el okcidenta Nepalo kaj eble Butano al Duaroj kaj inundebenaĵoj de Brahmaputra en Barato, Kaŝar kaj Nagaaj Montetoj; eble ankaŭ ĉe la valo de la rivero Surmo kaj baseno de Haor en Bangladeŝo, kie ĝi loĝis. Specimeno de la MNH estas supozeble el Bhamo en la Ŝtato Kaĉino de Birmo, sed eble estis eraro de klasigo.
  • Chrysomma altirostre scindicumSinda jerdona silvio
Similas al altirostre.
Akvokolekta areo de Induso en Pakistano, kie estis konstatita el diversaj areoj:
Sangaro, Zarparkaro kaj Distrikto Umerkoto de SOr provinco de Sindo. Populacio eble formortinta.
Distrikto Daduo, Ĥairpuro, Distrikto Larkano, Distrikto Ŝahido Benazerabado, Distrikto Ŝikarpuro kaj Distrikto Sukkuro de NC Sinda Provinco, proksimume el Sukkuro (kie estis kolektita la tipa specimeno de scindicum ) al Naŭabŝaho.
Distrikto Dera Gazi Ĥan, Distrikto Dera Ismail Ĥan, Distrikto Mianŭalio kaj Distrikto Muzafargarho inter S Nordokcidenta Landlimo kaj SOk Panĝabo. Malnovaj konstatoj specife el ĉe Bhamb, Jampuro kaj Ĥanŭaho. Ĵusaj konstatoj el areo de Dera Ismail Ĥan, Dhap Ŝumali, Taŭnsa Rezervujo kaj Ĉaŝma Rezervujo (la plej nordaj teritorioj konataj por tiu subspecio)

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Chrysomma sinense ŝajnas kiel pli brila versio de C. altirostre

Temas plej verŝajne pri loĝantaj birdoj la tutan jaron kaj loĝas en densa vegetaĵaro ĉe akvo, ofte en inundebenaĵoj kaj ĉe uaformaj lagoj. Paroj aŭ familioj de tiuj birdoj, eventuale malgrandaj aroj de 1-2 dekduoj, moviĝas silenteme en densaj herbejoj kaj kareksejoj kiu kreskas kelkajn metrojn alte, kutime evitante pli malaltajn herbojn kaj arbustarojn. Tipa manĝotekniko konsistas el ripozado preskaŭ horizontale sur kan-tigo, eltirante foliojn perbeke, kaj rapide elrompante la folion kaj ties bazon por elpreni malgrandajn artropodojn kaj aliajn senvertebrulojn. La rompado de sekaj folioj produktas mildan krakosonon kio povas esti aŭdata el kelkej dekduoj da metroj for.[2]

Plantoj hegemoniaj en la preferata habitato estas altaj kanoj kelkajn metrojn alte. C. a. scindicum troviĝas kutime asocie kun Sukerkanoj (S. arundinaceum kaj S. spontaneum), dum C. a. griseigularis troviĝas ankaŭ ĉe ejoj de Munja (S. munja), kaj oriente de la teritorio ĉe Ekrao (Saccharum ravennae) kaj eble Saccharum procerum. Tiu habitato enhavas ankaŭ kvanton de Fragmito (Phragmites australis) aŭ Ĥagra fragmito (Phragmites karka), krom de Typha tifaoj (ekzemple Typha angusta). Aliflanke, plantejoj de sukerkano aŭ de aliaj ununuraj specioj de junkejoj same kiel malaltaj herbejoj ne estas allogaj por la specio. Aliaj plantoj, tipe herboj, troviĝas je malpli etendo en la birdejoj. Ili inkludas speciojn kiajn imperatoj (Imperata, e.g. Kogonherbo I. cylindrica), Arundokano (Arundo donax), Vetiveroĥus (Cymbopogon zizanioides), Desmostachya bipinnata, Narenga porphyrocoma kaj Themeda arundinacea.[2]

Konservostatuso[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis klasita kiel Vundebla de la IUCN, ĉar ne estas komuna kaj almenaŭ en Asamo (kie ĝi estas eble pli nombra) ties nombro malpliiĝas. La nomiga subspecio el Birmo eble estas jam formortinta. Ĝi estis vidata lastafoje en julio de 1941 en habitateroj ĉe Mjitkjo, kaj la lasta specimeno estis prenita en 1914 aŭ ĉiukaze tiom malfrue kiom ĝis mezo de la 1930-aj jaroj. Pro malatingeblo de ties teritorio kaj sekve manko de naturlaboroj, povus okazi ke ankoraŭ ekzistas. Aliflanke la plua ekzisto de tiu specio en Bangladeŝo estas necerta. La subspecio griseigularis estas la ununura loĝanta en protektita areo, nome ĉe la Nacia Parkoj Dibru-Saiĥoŭa, Kaziranga kaj Manaso en Asamo, kaj en la Nacia Parko Ĉitŭan kaj en la Naturrezervejo Sukla Fanta de Nepalo. Ties esto en tiu lasta lando ne estis dokumentata ĝis 1989/1990. La subspecio scindicum estas rara kaj malpliiĝas tra la ĵusaj jardekoj. Nune la ununura loko kie ĝi estas vidata preskaŭ ofte estas la Kanalo Rohri sude de Ĥairpuro.[3]

Entute oni supozas ke restas malpli ol 10,000 plenkreskaj birdoj. Ties kategorio estas VU A2c+3c+4c. Tio signifas ke ties populacio malpliiĝis je ĉirkaŭ 30% kaj oni timas ke tio pluos dum alia jardeko almenaŭ. La kialoj ne estas bone konataj, se la populacimalpliiĝo eble rilatas al habitatodetruo pro sekigo kaj rezervujagado de humidejoj por agrikulturo kaj inundokontrolo, kaj tiuj minacoj eble ne ĉesos tuje. En 1933 oni asertis, ke por allogi tiujn birdojn estu "... regula 'maro de sukerkano', prefere pli ol 180 cm alta."[4] sed nuntempe, tia habitato estas ege rara.[5]

Eltenebla fortranĉado de junkejoj (kio estas materialo por homa uzado) ŝajne estas tolerata de C. altirostre. Grandaj aroj de tiu specio troviĝas en parte eltranĉataj aŭ bruligataj junkejoj, tiele amasa fortranĉado estu evitata, sed klarigado por homa uzado povas fakte plibonigi la kvaliton de la habitato malhelpante la maljuniĝon kaj dekadencon de tiu malgranda habitato.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Baral & Eames (1991), BLI (2009)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Baral & Eames (1991), Showler & Davidson (1999), BLI (2009)
  3. Baral & Eames (1991), Showler & Davidson (1999), Collar et al. (2001), BLI (2008, 2009)
  4. Showler & Davidson (1999)
  5. Showler & Davidson (1999), BLI (2008, 2009)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Konsultita la 31an de decembro de 2009 Arkivigite je 2009-01-03 per la retarkivo Wayback Machine
  • Baral, H.S. & Eames, J.C. (1991): Jerdon's Babbler Moupinia altirostris: a new species for Nepal. Forktail 6: 85-87. PDF plena teksto Arkivigite je 2008-10-11 per la retarkivo Wayback Machine
  • IUCN2008, BirdLife International (BLI), 2008, 148695, Chrysomma altirostre, konsultita la 20an de majo 2009.
  • Collar, Nigel J.; Andreev, A.V.; Chan, S.; Crosby, M.J.; Subramanya, S. & Tobias, J.A. (eldonistoj) (2001): Chrysomma altirostre In: Threatened Birds of Asia: The BirdLife International Red Data Book: 2112-2119. BirdLife International. ISBN 0-946888-44-2
  • Collar, Nigel J. & Robson, C. (2007): Family Timaliidae (Babblers). Ĉe: del Hoyo, Josep; Elliott, Andrew & Christie, D. (eldonistoj): Handbook of the Birds of the World (Vol. 12: Picathartes to Tits and Chickadees): 70-291. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 978-84-96553-42-2
  • Jønsson, Knud A. & Fjeldså, Jon (2006): A phylogenetic supertree of oscine passerine birds (Aves: Passeri). Zoologica Scripta 35(2): 149–186. COI::10.1111/j.1463-6409.2006.00221.x (HTML resumo)
  • Showler, D.A. & Davidson, P. (1999): Observations of Jerdon's Babbler Chrysomma altirostre and Rufous-vented Prinia Prinia burnesii in Punjab and North-West Frontier Provinces, Pakistan. Forktail 15: 66-76.
  • PDF plena teksto Arkivigite je 2011-06-10 per la retarkivo Wayback Machine