Jeremia (profeto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pentraĵo pri Jeremia de Mikelanĝelo en Siksta Kapelo.

Jeremia (hebree יִרְמְיָהוּ Yirməyāhū, kiu signifas Ekzaltado de la Sinjoro naskiĝinta en Anatot, Jerusalemo, forpasinta en Egiptujo post la jaro 586 a.K.), filo de Helkia de la tribo de Benjameno), estis sacerdoto kaj unu el la bibliaj profetoj, opiniata aŭtoro de la samnoma Libro kaj de la Libro de la Plorkanto. Tiuj du libroj estas parto de Biblio kaj tiaj estas rekonataj de ĉiuj bibliaj kanonoj akceptantaj la Malnovan Testamenton.

Historiaj travivaĵoj de Jeremia[redakti | redakti fonton]

Jeremia vivis dum la tempo de la lastaj reĝoj de Judujo: Joŝija (640-609 a.K.) kaj Jehoahaz (609), Jehoiakim (609-598 a.K.), Jehoiakin (598-597), kaj Sedechia (597-586 a.K).
En epoko de relativa paco kaj prospero por la regno de Judujo, estiĝinta de internacia favora cirkonstanco kaj de la inteligenta regado de reĝo Joŝija, Jeremia profetas pezan punon se la popolo, perfidinta de la interligo, ne revenos al observado de la leĝo de Javeo komunikita en la interligo kun Patroj. La minaco antaŭvidigas invadon de la popoloj de Nordo, foje nedetale aludata, plurfoje klare identigata kun la babilonanoj gvidataj de Nebukadnecar la 2-a. Tiuj antaŭvidoj estas interpretitaj de liaj samtempuloj kiel anoncoj de misaŭguro tute kontraŭa al la evidento, kaj altiras sur la profeton malŝaton kaj malamon, kulminantaj per diversaj konspiroj por lin mortigi, tamen ĉiam senrezultaj.

La historio estas rakontita de Jeremia mem en sia aŭtobiografia libro: lia vokiĝo okazas en 626 a.K. (ĉ. 1,2). Homo sola pro lia malpopulara (ĉ. 15,17), li deziris edziĝi kun Judita, sed Dio tion malpermesas (16,2). Li estas kontraŭata ankaŭ de la landaj regantaj aŭtoritatuloj (26,8). Pro tio, lia vivo estas ekspoziciata al la seriozaj riskoj (ĉĉ.11,18-23; 18,18; 26,8; 36,19; 38,6). Lia mesaĝo tuŝas afliktigajn kaj bruligajn temojn rilate la enlandan vivon. Super ĉio la reĝo Cidkija lin persekutas pro tio ke li ŝajnas disvastigi defetismon, minanta la popolan rezistemon kaj anoncas la proksiman invadon de la babilonanoj (ĉ.37), kontraŭ kiuj ne eblas rezisto kaj do necesas kapitulaci kaj pagi la tributon.

Fakte, preskaŭ neniu lin aŭskultas, eĉ ne kiam la babilona avanco ekfariĝas konkreta minaco kaj oni ekjuĝigas ĝin nebremsebla. Ankaŭ tiam la juda popolo preferas aŭskulti kaj sekvi la konsilojn de falsaj profetoj promesantaj pacan estonton kaj prosperon. KIan la babilona armeo sieĝas Jerusalemon, la malfeliĉoj prospektigitaj de Jeremia pelas la eminentulojn lin enfermi en uzita ŝlima cisterno por malhelpi ke malkuraĝigu la soldataron.

La judia regno ĉesas kun la ekzilo de nemalmulta ero de judoj loĝantaj en Jerusalemo al Babilono, laŭvole de Nebukadnecar la 2-a, en 597 a.K. kaj en 586 a.K.
Kiam la lando estis konkerita de Babilonanoj, Nebukadnecar la 2-a ordonis la detruon de la Templo kiu estis bruligota, la davida dinastio elseĝigita, la plej influaj judidoj deportitaj, kaj tiel komenciĝis la tieldirita “babilona kaptejo”.
Jeremia estis ŝparigita kaj lasita vivi en Jerusalemo tra la ruinaĵoj de la urbo, kie plupredikis.

Fine la profeto estis kaptita de siaj nigrigantoj kaj enkondukita el Egiptujo (post la jaro 586 kie li mortis, laŭ antikva kristan tradicio, ŝtonigita de siaj kunladanoj ege irititaj pro liaj riproĉoj.

La kunteskto de la profetaĵoj[redakti | redakti fonton]

La kunteksto de la profetado de Jeremia travivas longan lukton de judoj kontraŭ aliaj judoj altiritaj al idolaj kultoj, nome al la buntaj dioj de Tiro kaj aliaj urboj de la fenica marbordo, profunde radikitaj ekde la tempo de reĝo Manase (696-642). Manase enkondukis la politeistan kulton eĉ al la Templo de Jerusalemo, Joŝija engaĝiĝis por reestabli la monoteisman kulton per religiaj reformoj (2 Reĝ 22,23). Tiu reformo startis ekde 628 a.K. (2 Kro 34:3) kaj ricevis novan impulson de malkovro de Libro de la Leĝo en la Templo en 621 a.K. (2 Reĝ 22,8).

Jeremia rakontas sian vokiĝon, al kiu li devas obei, la lamentojn pro la persekuto kiu malpliigas sian helpon en la reformon mem de Joŝija, antaŭanoncas la detruon de la Templo; priskribas li mem sian areston kaj enkarcerigon dum la dua sieĝo de Jerusalemo (ĉĉ.37,11-38,28); kelkaj pasaĵoj transpiras esperigajn mesaĝojn kiuj akiros apartan influon post la detruo de la Templo (ĉ. 31,2-9; 31,10-14; 31,31-34).

Stilo[redakti | redakti fonton]

Jeremia, eble ne malpli ol Jesaja, estas granda poeto. Kompare al Jesaja estas personulo pli drama, sed pli febla, ofte viktimo de momentoj de granda malespero antaŭ la senmezura tasko al si asignita kaj antaŭ al la ekstrema kontraŭeco de siaj samtempuloj.

Al tiuj ĉi li direktas pezajn kritikojn pro iliaj hipokritaj kondutoj: kiam ili estas sub la ĉantaĝo de Nebukadnecar kiu pretendas elaĉeton per kontanta oro de la eminentuloj judaj sklavoj deportitaj al Babilono. Dekomence, en la momento de la malfacilaĵo kaj de la minaco akceptas kaj promesas la oran sumon, sed apenaŭ la konkeranto malproksimiĝas, forgesas la danĝeron kaj rifuzas pagi kaj lasas siajn samnacianojn al la sklavecstato.

Reale la judoj sklavaj en Babilono ne multe suferis ĉar estante ili kulturitaj kaj inteligentaj, Nebukadnecar ilin destinis al administraj oficoj kaj kiam, post 30 jaroj, ilin liberigos, multaj el ili tiom bone tie travivis ke ili preferis resti, liberaj, en Babilono kaj konservis la saman taskon-

Teologio de Jeremia[redakti | redakti fonton]

Pli ol eksplicita teologio oni notas en lia penso implicitan teologion: la Diaj justeco kaj sankteco postulas la sanktecon de la popolo, la peko postulas puriĝon. Koncerne kulpon, karakterizas lian penson la ideo de iu nacia kulpo profunda kaj radikita: li vidas per klareco ke pro tiu insista pekado, Judujo devas suferi ĝis sia malapero kiel nacio kaj popolo; sed en tiu puno-detruo li travidigas signojn de espero: tiu espero fondiĝas sur la certeco ke la kredo je Javeo renaskiĝas laŭ la Dia volo kaj pura, ĉar tiu dia leĝo estos skribita en la koro de la vokito kaj ne sur la ŝtonaj tabuloj (Javeismo stampita en la koro). Jeremia forte deklaras ke mem profetas kontraŭ siaj deziroj, ke siaj revoj ne kunlimas kun siaj mesaĝoj. Li tiom suferis lanĉante la mesaĝojn ke mem preferus malaperi kaj forfuĝi.

Kulto[redakti | redakti fonton]

Jeremia estas venerita kiel sanktulo de la Katolika Eklezio kaj liturgie festita kune kun la festo de laboristaro, la unuan de majo.

Jeremia en artaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Multaj artistoj provis doni al li korpajn kaj spiritajn fizionomiojn tiajn ke ili esprimu liaj intimajn sentojn kaj la kvalitojn de liaj mesaĝoj.

Literaturo provis rekrei lian intimon.

Stefan Zweig per teatraĵo. (En Eŭropo ruinigita de la Unua Mondmilito, la aŭtoro verkas dramon dediĉitan al la figuro de Jeremia, en kiu la profeto, kompreninte ke sia destino estas decidita kaj ke lin atendas karcero, sin forlasas al la senespero, sed ne li estas forlasita de Dio, kiu reflorigas en li la esperon)

Franz Werfel per romano. (Jeremia estas la homo sola dum la eventoj de la babilona ekzilo)

Ĵuse aperis Antaŭ ol la suno malleviĝu (laŭ itala traduko), de Jan Dobraczynski, Gribaudi (Italio). (Romano, "Tamen, diras la aŭtoro, la parto rezervita al la pura kaj simpla imago estas duaranga ĉar tasko unua estis respekti la ekzaktecon de la historia kvadro").

Skulpture engaĝiĝis Donatello.

Jeremia de Donatello [1]

Pentre provis Mikelanĝelo (vidu supran bildon)