Jeremy Renner
Jeremy Renner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Jeremy Lee Renner |
Naskiĝo | 7-a de januaro 1971 en Ŝablono:Flagicon Modesto, Kalifornio, Usono |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Fred C. Beyer High School • Modesto Junior College |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Sonni Pacheco |
Infano | 1 |
Okupo | |
Okupo | muzikisto • teatra aktoro • ŝminkisto • televida aktoro • filmaktoro • filmproduktoro |
Jeremy Renner (naskiĝis Jeremy Lee Renner la 7-a de januaro 1971) estas usona aktoro.
Biografio
Renner naskiĝis en Modesto, Kalifornio, la plej aĝa el kvin gefratoj; li havas tri fratinojn kaj unu fraton. Liaj gapatroj estas Lee kaj Valerie, kaj aktuale li loĝas en sia naskiĝloko.
Antaŭ interesiĝi al kino, liaj pasioj centriĝis en krimologio kaj komputado, sed teatro venkis kaj translokiĝis al San Francisco, kie li partoprenis en lokaj produktoj. Poste li denove translokiĝis al Los-Anĝeleso, kie lia vivo pasis tra multaj aŭdicioj kaj ludoj en malgrandaj teatroj.