Jermak (glacirompilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

JERMAK

Die Jermak auf einer Aufnahme vor 1917
Schiffsdaten
Ŝipa tipo: glacirompilo
Hejma haveno: Murmansk
Ekuzo: 1898
Ŝipfabriko: Armstrong-Whitworth Low Walker
Konstruita por: imperiestra rusa mararmeo
Teknikaj datenoj
Konstrunumero: 684
Maso: 8730 t
Plena longo: 97,50 m
Plena larĝo: 21,80 m
Maks. merĝo: 7,60 m
Maŝino
Motoro: trivojekspansa vapormaŝino
Maŝina povumo: 9390 ĈP
Maks. rapido: 12 kn
Helico: 3
Kamentuboj: 2
Mastoj: 2
Sonstiges
Skipo: ?

La rusia Jermak (ruse: Ермак) estas unu el la plej unuaj veraj glacirompiloj.

La ŝipo estis konstruita laŭ planoj de admiralo Stepan Makarov fare de Armstrong Whitworth en Newcastle upon Tyne kaj surmariĝis la 29-an de oktobro 1898. Ĝi estis nomumita post Jermak, rusa malkovrinto, kozaka atamano kaj konkeranto de Siberio. La ŝipo ekservis en marto de 1899.

La ŝipo jam dum sia unua veturo en 1899 — sub komandado de Miĥail Vasilev atingis la pozicion de 81°21'N kaj ŝipis la akvojn ĉirkaŭ la Spicbergoj kaj Novaja Zemla.

Dum la rusa-japana milito, Jermak akompanis la floton de la konteradmiralo Nikolaj Nebogatov ĝis atingo de la Orienta maro.

Post komenciĝo de la unua mondmilito, la glacirompilo agadis en la Balta floto. La 31-an de marto 1918, Jermak venis en bataleton kun la finna trupotransporta ŝipo (same glacirompilo) Tarmo. Tio estis same la unua bataleto de la finna mararmeo.

Inter 1920 kaj 1930, Jermak certigis la ŝiptrafikon en la Orienta maro, en la Arkta oceano kaj en la Blanka maro. En februaro de 1938, la ŝipo ekiris por savi la esploristojn de Polusa stacio Nordpol-1. La 28-an de aŭgusto 1938, Jermak sukcesis liberigi la ŝipon Sedov.

La 26-an de marto de 1949, Jermak — okaze de la 50-jara servo — estis distingita per Lenin-ordeno. La ŝipo estis pensiigita en 1964.