Jerome K. Jerome

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jerome K. Jerome

Jerome K. JEROME (naskiĝis la 2-an de majo 1859 en Walsall, Britio; mortis la 14-an de junio 1927 en Northampton, Britio) estis angla humura verkisto. En lia nomo "K" estas mallongigo de Klapka (György Klapka), tiu aldoniĝis homore al la hungara militestro.

Lia plej konata verko estas Tri viroj en boato (sen mencio de la hundo) (angle: Three men in a boat (to say nothing of the dog)).

Librokovrilo de Esperanta eldono de Tri homoj en boato

. En 1935 eldonis ĝin Literatura Mondo en traduko de G. Badash.

Li estis filo de malriĉa familio en Londono. Kiam li havis 14 jarojn, li eklaboris kiel fervojisto. Poste li fariĝis instruisto, aktoro kaj ĵurnalisto. Li edziĝis en 1888 kaj havis unu filon. En 1893 li fondis la semajnan gazeton Today (esperante: Hodiaŭ).

En 1888 li publikigis sian unuan libron, On Stage and Off. Unu jaron poste li sukcesis per The Idle Thoughts of an Idle Fellow kaj per sia plej konata libro Tri viroj en boato. Ĝi neimiteble priskribas la travivaĵoj de tri amikoj dum boatvojaĝeto sur la Tamizo. Malpli sukcesa estis la sekva libro Three Men on the Bummel, en kiu la samaj tri amikoj vojaĝas tra Germanio.

Rete legeblas