Jerome Kern

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jerome David Kern (naskiĝis la 27-an de januaro 1885 en Novjorko; mortis la 11-an de novembro 1945 samloke) estis usona komponisto.

Vivo

Jerome Kern naskiĝis en la distrikto Sutton Place de Novjorko. Liaj gepatroj estis judoj enmigrintaj el Germanujo en Usonon. La muzikan talenton heredis la knabo de sia patrino Fanny, kiu estis pianinstruisto. La patro de Jerome, Henry, estis unue oficisto, fariĝis tamen liberprofesiulo, post kiam la familio transloĝiĝis al Newark en Nov-Ĵerzejo. Li komercis per mebloj kaj pianoj. Henry Kern volonte estus vidinta, se lia filo Jerome kunlaborus en lia negoco, sed tio ne okazis. La knabo nepre volis ekprofesii per muziko.

Post la abituro li studis ĉe la Novjorka Konservatorio. Liaj instruistoj estis i. a. Alexander Lambert, Austin Pierce kaj Paolo Gallico. Pli malfrue li daŭrigis sian studon en Heidelberg. En 1904 li reiris en Usonon. Ekde 1905 li ĉiam denove restis ioman tempon en Londono. Tie li ankaŭ konatiĝis kun Eva Leale, kiun li edzinigis en 1910.

Kvankam Kern finis sian studon kun la akademia rango „muzika magistro“, li komencis sian muzikan karieron per subordigitaj laboroj, ĝis kiam finfine unu el la multaj brodvejaj teatroj dungis lin kiel ekzercopianisto. Estis epoko, en kiuj multaj operetoj el eŭropo trovis ankaŭ la aplaŭdon de la brodveja publiko. Ĉiam denove li devis ludi la samajn melodiojn, ĝis kiam la kantistoj ili sciis parkere. Iam li faris petolaĵon, kaŝenkondukante propran melodion en eŭropan operetan arion. Tio atentigis la reĝisoron kaj teatran produktiston pri la juna talento. La nova melodio plaĉis al ili pli bone ol la konata. Ekde tiam Jerome Kern enigis novajn melodiojn en eŭropajn operetojn.

Post la luksospektaklo „La Belle Paree“ ekestinta en 1911, por kiu li kune kun Frank Tours verkis la muzikon, sekvis jaron poste lia unua opereto „The Red Petticoat“, kiun li komponis sole. La sukceso estis eta: jam post du monatoj la peco malaperis de la scenejo. En 1914 li ricevis la komision alistrukturi la anglan opereton „The Girl From Utah“ por usonaj bezonoj kaj pliampleksigi ĝin per propraj kantoj. Nun li unuafoje vere sukcesis. La notoj de lia kanto „They Didn’t Believe Me“, la centra furorkanto de ĉi tiu peco, vendiĝis milionoble. Dum la postsekva kvarona jarcento Kern komponis la muzikon por 33 dramaj verkoj. Plej sukcesaj estis „Sally“ (1920) kaj „Sunny“ (1925). Je tio pli kaj pli elementoj de la eŭrope sona opereto paŝis en la fonon favore al elementoj, kiuj pli malfrue fariĝis tipaj por la ĝenro de la „muzika komedio“.

La jaro 1927 donis al Jerome Kern la pinton de lia famo: Kunlabore kun libretisto Oscar Hammerstein la 2-a ekestis la tutmonda sukceso „Show Boat“. La unua prezentado okazis la 27-an de decembro 1927 en Teatrejo Ziegfeld je Novjorko kaj fariĝis triumfa sukceso. Unuafoje en nure usona drama verko li ne nur vicigis muziknumerojn, sed li strukturis plurfoje kompletajn scenojn muzikdramaturgie.

Dum la paso de la venontaj jardekoj Jerome Kern ankaŭ ofte verkis kiel filmkomponisto, priverkante i. a. multajn el siaj muzikaloj por la ĝenro muzikfilomo, kiu prosperis en Holivudo. Dufoje li ricevis Oskaron laŭ la kategorio „plej bona kanto“: en 1936 por „The Way You Look Tonight“ el „Swing Time“ kaj en 1941 por „The Last Time I Saw Paris“ el „Lady Be Good“.

La 5-an de novembro 1945 Jerome Kern promenis sur la Parko‑Avenuo en Novjorko. Je tio li suferis koratakon kaj falis senkonscie sur la straton. Preskaŭ semajnon poste li mortis.

Verkoj

Revuoj

  • 1916: The Ziegfeld Follies
  • 1917: Miss
  • 1920: Hitchy-Koo

Muzikaloj

  • 1915: Cousin Lucy
  • 1917: Have A Heart
  • 1918: Oh Lady, Lady
  • 1919: She’s a Good Fellow
  • 1920: The Night Boat
  • 1920: Sally
  • 1921: Good Morning, Dearie
  • 1923: Stepping Stones
  • 1924: Dear Sir
  • 1925: The City Chap
  • 1926: Criss Cross
  • 1927: Show Boat
  • 1929: Sweet Adeline
  • 1931: The Cat and the Fiddle
  • 1932: Music in the Air
  • 1933: Roberta
  • 1939: Very Warm for May

Filmmuzikoj

  • 1929: Show Boat
  • 1929: Sally
  • 1930: Three Sisters
  • 1933: The Cat and the Fiddle
  • 1934: Music in the Air
  • 1935: Reckless
  • 1935: I Dream Too Much
  • 1935: Roberta
  • 1936: Show Boat
  • 1936: Swing Time
  • 1937: When You’re in Love
  • 1937: High, Wide, and Handsome
  • 1938: Joy of Living
  • 1940: One Night in the Tropics
  • 1941: Sunny
  • 1941: Lady Be Good
  • 1942: You Were Never Lovelier
  • 1944: Can’t Help Singing
  • 1944: Cover Girl
  • 1944: Song of Russia
  • 1946: Centennial Summer
  • 1946: Till the Clouds Roll By

Orkestraj verkoj

  • 1931: Scenario for Show Boat
  • 1941: Day Dreaming
  • 1942: Mark Twain Suite

Furorkantoj

  • All the things you are
  • The Way You Look Tonight
  • The folks who lives on the hill
  • Ol' Man River
  • Smoke Gets in Your Eyes
  • Look for the Silver Lining
  • I’m Old Fashioned

Literaturo

Siegfried Schmidt-Joos: Das Musical, Deutscher Taschenbuch Verlag GmbH & Co. KG Munkeno, n-ro 319