Jerome Richardson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jerome Richardson
Persona informo
Naskiĝo 25-an de decembro 1920 (1920-12-25)
en Oakland
Morto 23-an de junio 2000 (2000-06-23) (79-jaraĝa)
en Englewood
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo komponisto • ĵazmuzikisto • saksofonisto • muzikisto
vdr

Jerome RICHARDSON (n. 15-an de novembro 1920 en Oakland, Kalifornio; m. 23-an de junio 2000 en Englewood, Nov-Ĵerzejo) estis usona ĵaza saksofonisto kaj flutisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Richardson komencis ludi saksofonon en la aĝo de ok jaroj. Li studis muzikon ĉe la San Francisco State College kaj prezentis krome kun muzikistoj kiel Ben Watkins kaj Wilbert Baranco. Dum sia militservo ekde 1942 ĝis 1945 li ludis en dancbando sub Marshall Royal.

La unuaj soloregistraĵoj kun Richardson kiel ĵazflutisto ekestis sub Lionel Hampton, kun kiu li kunlaboris ekde 1949 ĝis 1951. Post tio Richardson direktis propran bandeton, al kiu apartenis i. a. George Morrow, kaj ĝis 1954 li estis membro de la bando de Earl Hines. Li prezentis poste kun Lucky Millinder, Cootie Williams, Oscar Pettiford, Chico Hamilton, Gerry Mulligan kaj Gerald Wilson kaj partoprenis en 1959/60 kiel membro de la bandego de Quincy Jones koncertvojaĝon tra Eŭropo. En la 1960-aj jaroj li evoluis al majstro de la sopransaksofono, muzikis tamen ankaŭ plue kun la baritonsaksofono (ekz. en 1962 je la Townhall Concert kaj en 1989 ankaŭ je la albumo Epitaph de Charles Mingus). En 1963/64 li kunlaboris je la albumo The Individualism of Gil Evans.

Ekde 1969 ĝis 1970 li estis ano de la Thad Jones/Mel Lewis Orkestro. Post tio li iris al Holivudo, kie li plejparte laboris kiel studiomuzikisto. En 1984 Quincy Jones dungis lin krom aliaj ĵazgranduloj, por sonregistri kun Frank Sinatra la albumon L.A. is My Lady.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Midnight Oil (OJC, 1958) kun Hank Jones, Joe Benjamin, Kenny Burrell, Charli Persip
  • Quincy Jones: This Is How I Feel About Jazz (1956)
  • Jerome Richardson Sextet (1958)
  • Roamin’ with Richardson (OJC, 1959) kun Richard Wyands, George Tucker, Charli Persip
  • Going to the Movies kun Richard Wyands, Les Spann, Grady Tate, Henry Grimes, 1962
  • Charles Mingus:The Black Saint and the Sinner Lady, Mingus Mingus Mingus Mingus Mingus, (Impulse! Records, 1963)
  • Groove Merchant kun Alan Raph, Warren Smith, Chuck Rainey, Buddy Lucas, Grady Tate, Snooky Young, Joe Newman, Carl Lynch, Eric Gale, 1967
  • Frank Sinatra: L.A. is My Lady kun Quincy Jones, k. a.
  • Jazz Station Runaway kun Russell Malone, Lewis Nash, Frank Colon, Dennis Mackrel, George Mraz, Howard Aiden, 1996

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]