Jerusalemo
Jerusalemo | |||
hebree: יְרוּשָׁלַיִם, arabe: القُدس | |||
ĉefurbo | |||
De supre maldekstren
Jerusalema panoramo vidata el Mamilla, la Malnova Urbo kaj la Kupolo de la Roko, soŭko en la Malnova Urbo, Kneset, Muro de lamentadoj, Turo de Davido kaj muroj de la Malnova Urbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: أُورشَلِم القـُدْس | |||
Moto: La plej sankta urbo en Judismo | |||
Kromnomoj: Ir ha-Kodesh (Sankta urbo), Bayt al-Maqdis (Domo de Sankteco) | |||
Lando | Israelo | ||
---|---|---|---|
Distrikto | Jerusalemo | ||
Historiaj regionoj | 5
| ||
Montaro | Juda montaro | ||
Memorindaĵoj | 5
| ||
Konstruaĵoj | 5
| ||
Sekiĝintaj riveroj | Uedoj | ||
Situo | Jerusalemo | ||
- alteco | 630 m s. m. | ||
- koordinatoj | 31° 46′ 45″ N 35° 13′ 25″ O / 31.77917 °N, 35.22361 °O (mapo) | ||
Plej alta punkto | 826 | ||
Plej malalta punkto | 606 | ||
Areo | 125,2 km² (12 520 ha) | ||
- de metropolo | 652 km² (65 200 ha) | ||
Loĝantaro | 933 113 (2012) | ||
- de metropolo | 1 700 200 | ||
Denseco | 7 452,98 loĝ./km² | ||
- de metropolo | 2 608 loĝ./km² | ||
Fondo | - | ||
- estiĝo | eneolito | ||
- transiro al urbo | 19-a jarcento antaŭ Kristo | ||
- kanaana urbo | 14-a jarcento antaŭ Kristo | ||
Urbestro | Zaki al-Ghul (oriente) Nir Barkat (okcidenta) | ||
Horzono | IST (UTC+2) | ||
- somera tempo | ISST (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | |||
Telefona antaŭkodo | +972 2 | ||
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |||
Nomo | Jerusalemaj remparoj | ||
Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo | ||
Jaro | 1981 (#5) | ||
Numero | 148 | ||
Regiono | Arabaj ŝtatoj | ||
Kriterioj | ii, iii, vi | ||
Antikvaj izraelidoj | Templo de Jerusalemo | ||
Situo de Jerusalemo enkadre de Israelo
| |||
Situo enkadre de Azio
| |||
Vikimedia Komunejo: Jerusalem | |||
Retpaĝo: jerusalem.muni.il angle jerusalem.muni.il jerusalem.muni.il arabe | |||
Jerusalemo (hebree ירושלים Jeruŝalajim, arabe القـُدْس Al-Quds, oficiale en Israelo أُورشَلِم القـُدْس Urŝalim al-Quds) estas la ĉefurbo de Israelo, malgraŭ ke la plimulto de la ŝtatoj ne agnoskas ĝin kiel ĉefurbon. Ĉiuj tri grandaj monoteismaj religioj (judaismo, kristanismo, islamo) konsideras ĝin kiel "Sanktan urbon", sed tio estas ankaŭ motivo de bataloj super tiu ĉi urbo.
Jerusalemo etendiĝas en Juda montaro sur limo de ĉemarejo de Mediteraneo kaj Morta Maro, sur rando de Judea dezerto. La somero en Jerusalemo estas varma kaj seka, la vintro malvarma kaj pluva, kaj de tempo al tempo ankaŭ neĝas.
Geografio
Klimato
La urbo havas tipan mediteranan klimaton, kun varmegaj kaj sekaj someroj, varmaj ĝis malvarmaj printempoj kaj aŭtunoj, kaj malvarmaj, malsekaj vintroj. Granda neĝofalo okazas regule dum vintro, averaĝe dum 4 vintroj el 5. Januaro estas la plej malvarma monato en la jaro, kun averaĝa monata temperaturo de 8 °C (46 °F). Julio kaj aŭgusto estas la plej varmegaj monatoj, la averaĝa temperaturo 23 °C (73 °F).[1] Temperaturoj grande varias de tago al nokto, kaj en Jerusalemo la vesperoj kutime estas malvarmaj eĉ dum somero. La averaĝa jara pluv-nivelo estas ĉ. 590 milimetroj (23 coloj) kun pluvo ĉefe okazanta inter Oktobro kaj Majo.[1]
Deveno de la nomo de urbo
La hebrea lingvo
La plej malnovaj dokumentoj, menciantaj la nomon de Jerusalemo, estas egiptaj malbenaj surskribaĵoj (el la 19-a kaj la 18-a jarcento antaŭ Kristo), per kiuj estis malbenataj potencaj malamikoj de Egiptio, kiuj atakis ĝin ofte ĝuste el la regiono de Sirio-Palestino. La nomoj de urbo aperas en tiuj ĉi surskribaĵoj kiel Aŝaman aŭ Raŝlaman.
Konsonantoj ŝ kaj m poste aperas ankaŭ en simila nomigo - en libro Genezo estas menciata Melĥisedeĥ, reĝo Ŝálem - urbo, kiu estas identigata kun Jerusalemo. La nomigo de tiu ĉi urbo kiel Jebús poste eliras de jebusejoj, kiuj devene loĝis en la urbo. La nomo Jerusalemo eble estiĝis per kuniĝo de tiuj ĉi du esprimoj al Jebús-Ŝálem. La tradicio poste priskribas Jerusalemon kiel "urbo de trankvilo" (hebree ´ír ŝalom). Sed la estiĝo de la nomigo estas senĉese ne klara.
Laŭ mindraŝo Jerusalemo havas sume 70 nomojn, multaj el ili estas poemaj. Sed kelkaj tiuj ĉi esprimoj estas uzataj ĝis nun, precipe "Urbo de Davido" aŭ "Sijono" (sed la nocio Sijono markas prefere Templan monton).
La ceteraj lingvoj
En la jaro 131 imperiestro Hadriano lasis konstrui sur ruinoj de Jerusalemo romian urbon, kiu estis nomita "Colonia Aelia Capitolina" - Aelio estis unu el la nomoj de imperiestro Hadriano kaj vorto "Capitolina" estas omaĝe de la romia plej supera dio Jupitero Capitola.
En la araba estas disvastigita nomo por Jerusalemo "Al-Kuds" (القـُدْس), kio laŭvorte signifas "Tiu sankta (urbo)". Sed la devena nomo por Jerusalemo en la araba devenas ĝuste el la latina "Aelia" - "Ilija" (arabe إلياء).
Sankteco de Jerusalemo
Por la judoj Jerusalemo estas tre sankta loko. Tio ĉi fontas el la kredo, ke tiun ĉi lokon Dio elektis por si, por ke li restadu ĉi tie. Plie en jerusalema Templo dum mil jaroj okazis diservo. Biblio kaj Halaĥo enhavas kelke da ordonoj kunigitaj kun Jerusalemo, inter ili estas krom aliaj ordono valida por ĉiuj viroj "vidiĝi trifoje dum la jaro antaŭ Sinjoro" en Templo.
La kristanoj havas al Jerusalemo ambivalencan rilaton. En unu flanko tio estas urbo, en kiu troviĝas lokoj rememorigataj eventojn de la vivo kaj la morto de Jesuo, ekz. Via Dolorosa (krucuma vojo) aŭ baziliko de Sankta tombo (loko, kie laŭ tradicio Jesuo estis sepultita). Sed en alia flanko la neniigo de Jerusalemo dum la unua juda milito estis komprenata kiel punigo de Izraelo pro tio, ke ĝi rifuzis Jesuon kiel mesion. En periodo de bizanca regado Jerusalemo kiel kristana urbo estis denove konstruita, sed Templa monto estis lasita la dezerta kiel rememorigo de la neniigo de urbo. La signifeco de Jerusalemo ascendis, kiam la urbo falis en la manojn de islamanoj, precipe poste dum krucmilitoj. Kiam Sankta Lando falis en la manojn de krucistoj, Jerusalemo ŝanĝiĝis en ĉefurbon de la krucista Jerusalema reĝlando, sed kiu ne daŭris longe.
La kristanoj celas sian atentemon al Jerusalemo grandmezure tra metaforaj mencioj en Biblio, kie Jerusalemo estas priskribata kiel sankta nemakuligita loko. Oni ofte parolas pri "ĉiela Jerusalemo" kontraŭ Jerusalemo tera. La kristanoj ne estas do katenitaj al Jerusalemo tro firme - des pli prefere, ke baldaŭ post la estiĝo de kristanismo la plej grava centrejo de kristanismo fariĝos Romo kaj Konstantinopolo.
Komence de sia agado Mohamedo instruis la islamanojn dum la preĝoj turniĝi per la vizaĝo direkte al Jerusalemo, sed pli poste li ŝanĝis siajn ordonojn kaj destinis, por ke ili preĝu direkte al Mekao. Tio estis enskribita tiel eĉ en Koranon. Tiu ĉi destino evidente fontis el tio, ke Mekao estis komerca centro de Araba duoninsulo, dume Jerusalemo ludis tiudirekte nur duarangan rolon. Eble tio estis ankaŭ pro kverelo, kiu eksplodis en Medino inter Mohamedo kaj la judoj, kiuj rifuzis akcepti la novan doktrinon. La loko de la islama diservo ĉiukaze fariĝis Ka'ba en Mekao.
En Korano mem estas pri Jerusalemo nenia mencio, almenaŭ ne eksplicita. Sed la kutimaj islamanaj komentarioj identigas la lokon, de kie Mohamedo supreniri en la sepan ĉielon, viziti paradizon kaj inferon kaj paroli kun Alaho kaj profetoj, kun Templa monto. Por rememorigi tiun ĉi eventon poste estis sur tiu ĉi monto konstruita moskeo Al-Aksa kaj el Jerusalemo fariĝis la tria plej sankta urbo de la sunaisma islamo.
Historio de Jerusalemo
La estiĝo de urbo kaj la periodo de la unua Templo
La kerno de Jerusalemo estiĝis en eneolitiko sur altaĵo, kiu hodiaŭ estas nomata kiel Urbo de Davido. Ŝanĝo el intermita sidejo en reguleran urbon okazis en la 19-a jarcento antaŭ Kristo. En la 14-a jarcento antaŭ Kristo Jerusalemo estis jam fortikigita kaj grava kanaana urbo.[2]
Laŭ bibliaj informoj la urbo estis minimume ĝis la 11-a jarcento antaŭ Kristo loĝata de jebusitoj kaj ĉirkaŭ la jaro 1000 a. K. Jerusalemo falis en la manojn de izraelidoj (gvidataj de reĝo Davido) kaj sekve ĝi estis destinita kiel ĉefurbo de la izraela reĝlando. En Jerusalemon estis onidire transportita Arko de kontrakto, do Jerusalemo fariĝis ne nur administra, sed ankaŭ religia centrejoj. Filo de Davido, Salomono, poste laŭ tradicio plie ekkonstruis en la urbo Templon de Jerusalemo, kio signife plifortigis la pozicion de Jerusalemo. Sed arkeologia esploro montris, ke en la 10-a jarcento estis nura montara vilaĝo.[3]
Sed dum la sekvantaj jarcentoj tiu ĉi vilaĝo ekkreskis en urbon. Dum regado de reĝo Ĥizkijaŝo Jerusalemo estis (tiam jam multe pli granda) en la jaro 701 a. K. sieĝita fare de asiria soldataro. Sed Jerusalemo supervivis la sieĝadon (diference de nordizraela Samarujo, kiu estis en 722 a. K. konkerita), krom alia dank' al ŝiloaŝa tunelo, kiu alkondukis akvon el fonto Giĥon troviĝanta ekster la urbo, en rezervujon Siloe interne de la remparoj.[4] Sed en la jaro 598 a. K. Jerusalemo estis konkerita fare de babilonia soldataro. Dum provo je ribelo kontraŭ la babilona superregado la urbo estis en la jaro 586 a. K. konkerita denove - babilona reĝo Nebukadnecar la 2-a neniigis la jerusaleman Templon kaj grandan parton de loĝantaro li forkondukis en babilonan militkaptitecon.
La periodo de la dua Templo
Post tio, kiam Babilonio estis priregita fare de persanoj kaj Kiro la 2-a permesis revenon de la militkaptitoj kaj proklamis la religian liberecon, Jerusalemo estis proksimume post 70 jaroj denove konstruita kiel ĉefurbo de juda provinco. Baldaŭ estis renovigita ankaŭ Templo, kiu estis ĉifoje proporcie modesta. En 332 a. K. Aleksandro la Granda konkeris la landon, sed Jerusalemo ne estis tuŝita. Komencis periodo de helenigo, la izraela lando estis unue sub superregado de ptolemeoj, ekde la jaro 198 a. K. poste sub regado de seleŭkidoj. La pli superaj judaj tavoloj komplezeme akceptis la grekajn kutimojn. Sed tio fine turniĝis kontraŭ la judoj, kiam Antioĥo la 4-a Epifanes proklamis en la tuta imperio ununuran kulton kaj en la jerusalema Templo estis sur loko de altaro konstruita statuo de Dio Olimpa. Sekve en la jaro 167 a. K. eksplodis makabeja ribelo, kiu Judeon senigis de la fremda regado - regadon ekprenis hasmonejoj.
La regado de hasmonejoj daŭris ĝis la jaro 63 a. K., kiam Jerusalemon konkeris romianoj. En 37 a. K. estis de Romo nomumita juda tetrarko Herodo la Granda, kiu disvastigis la urbon kaj esence plibeligis - li lasis alikonstrui Templon, multajn stratojn li lasis pavimi per marmoro, lia lasisi konstrui fortikaĵon Antonia. Post lia morto en 4 a. K. administris Judeon romiaj prefektoj kaj prokuratoroj, kiuj pase de la tempo senĉese pli nesenteme intervenis en la aferojn de judoj kaj ĵetigis la landon en ĥaosojn.
En 66 fine eksplodis kontraŭromia ribelo - komencis la unua juda milito. En 69 la romianoj eksieĝis Jerusalemon, kaj kiam ĝi estis en la jaro 70 preskaŭ malsatmortigita, ili konkeris ĝin. Ili forbruligis Templon kaj la tutan urbon ili tute egaligis kun la tero. El Templo restis nur la okcidenta muro - Muro de lamentadoj.
La romia kaj la bizanca superregado
Jerusalemo restis en la ruinoj ĝis regado de imperiestro Hadriano, kiu denove konstruis ĝin kiel romian urbon, nomita Colonia Aelia Capitolina (135) kaj malpermesis al la judoj eniri en ĝin. Sed la malpermeso ne estis strikte konservata - ankoraŭ en tiusama jarcento estiĝis en Jerusalemo juda kvartaleto.
Imperiestro Konstantino la 1-a klopodis ŝanĝi Jerusalemon en la kristanan urbon, li renovigis do la malpermeson de Hadriano. Sed li milde cedis, kiam li permesis al la judoj la eniron en la urbon por unusola tago en la jaro - dum datrevena tago de la ruinigo de Templo (Tiŝ'a be'av). Patrino de Konstantino la Granda, Helena, laŭ legendo vizitis Jerusalemon, kie ŝi trovis restojn de kruco, sur kiu estis krucumita Jesuo. Ŝi difinis lokon kaj sur tiu ĉi loko estis konstruita baziliko de Sankta tombo (iam markata kiel "Dia tombo").
Sekvanto de Konstantino, Juliano Apostato, kiu batalis kontraŭ la kristanismo, nuligis la malpermeson en la urbon kaj ankaŭ komencis konstruadon de nova juda Templo, sed la sekvanta jaro (363) li mortis dum militiro kontraŭ Persio. Liaj sekvantoj poste realigis denove kristanismon.
La islama kaj la krucista periodo
En la jaro 638 Jerusalemo, regata fare de la kristanoj, estis konkerita fare de la islamanoj, kiuj rapide permesis al la judoj kaj la kristanoj revenon en Jerusalemon. Sur Templa monto estis konstruita moskeo Al Aqsa kaj la Kupolo de la Roko.
En la jaro 1099 Jerusalemon konkeris krucistoj - ili masakris la islamajn kaj la judajn loĝantojn kaj la urbo fariĝis centrejo de Jerusalema reĝlando. Post malvenko de la krucistoj en batalo apud Hattin en la jaro 1187 pli proksime al la urbo venis Saladino, post mallongtempa sieĝado li subjugis la urbon kaj redonis sub la islama regado. En 1192 Saladino fermis armisticon per interkonsento de Ramlo, kiu sekurigis liberan aliron al la kristanaj pilgrimantoj en la urbon.
Kun la reveno de la islama regado super la urbo en Jerusalemon revenis ankaŭ la judoj. En la 13-a jarcento poste regado super la urbo alternis, sed fine la krucistoj estis post falo de Akko, la lasta krucista rifuĝejo, en la jaro 1291 definitive elpelitaj.
La periodo de Osmanida imperio
En la jaro 1517 Jerusalemo falis en la manojn de Osmanida imperio kaj la urbo enpaŝis en periodon de prospero. Sultano Sulejmano la 1-a konstruis ĝis nun konservitaj jerusalemajn remparojn, li renovigis burgaron kaj la turon de Davido. Sed kun longe daŭranta falo de la osmanida imperio malboniĝis ankaŭ la kondiĉoj de Jerusalemo kaj grandaj partoj meze de la urbo senhomiĝis. En la 18-a kaj la 19-a jarcentoj la juda loĝantaro komencis multnombriĝi en Jerusalemo, ke fine en la jaro 1844 ili estis la plej nombra grupo (7120 judoj, 5000 islamanoj kaj 3390 kristanoj). Multaj judoj en la urbo estis sefardoj kun osmana ŝtataneco, kiu certigis proporcie favorajn jurajn kaj ekonomiajn kondiĉojn. Aŝkenazoj tiun ĉi avantaĝon ne havis, tial ili estis malpli riĉaj kaj ilia nombro estis tial multe malpli granda. Helpis ilin tial organizo Haĥaluko, tra kiu al la aŝkenazoj kontribuis judoj el iliaj naskolandoj.
La brita regado
En la unua mondmilito Jerusalemo falis la 10-an de decembro 1917 al britoj. La sekvantan tagon enpaŝis en la urbon armea komandanto Edmund Allenby. La pozicio de la urbo ascendis kun la alveno de britoj kaj ĝi fariĝis signifa centrejo. Kun fondo de Brita mandata teritorio Palestino (angle British Mandate of Palestina) en la jaro 1920 la urbo estis loko de sidejo de la plej supera komisaro. Cionistoj plie konstruis en la urbo sidejon de Nacia instituto, en kiu rezidis Juda agenturo kaj Juda nacia konsilantaro (Vaad Leumi). En la jaro 1925 estis sur monto Skopus malfermita Hebrea universitato. Estis ankaŭ fonditaj novaj jerusalemaj kvartaloj ekster la remparoj de la urbo - kaj la judaj kaj la arabaj.
Milito je sendependeco kaj dividigo de Jerusalemo
Laŭ Plano de UN pri divido de Palestino estis supozate, ke Jerusalemo komune kun Betlehemo estos internacia teritorio. Sed kiam eksplodis la unua araba-israela milito (Milito je sendependeco), ambaŭ flankoj ignoris tiun ĉi statuson klopodante akiri regadon super Jerusalemo. La arabaj taĉmentoj ekblokis al la judoj vojon en Jerusalemon kaj haltigis alkondukon de akvo en la urbon. Sole armigitaj konvojoj kapabalis penetri en la urbon je prezo de grandaj perdoj kaj alveturigi provizojn en ĝin.
Kiam la britoj la 14-an de majo 1948 foriris el la lando kaj Israelo proklamis la sendependecon, enpaŝis en la landon Arabaj legioj kaj la bataloj eksplodis tutplene. La arabaj legioj jam la 18-an de majo enpaŝis la urbon kaj la sekvantan tagon ili venis ĝis la juda kvartalo. Sed la 20-an de majo la israelaj taĉmentoj reakiris la teritorion reen. Sed ne por longa tempo – la 28-an de majo la juda kvartalo falis en la manojn de la araboj. La 1-an de junio la israelanoj komencis malvenki en Jerusalemo. En julio estis ankoraŭ farita provo konkeri reen Malnovan Urbon, sed ĝi ne sukcesis.
Post fina armistico do restis al la israelanoj sole la okcidenta parto de Jerusalemo. En decembro de 1949 transloĝiĝis en ĝin Kneset. Transŝoviĝi devis ankaŭ Hebrea universitato. La 5-an de decembro 1949 David ben Gurion poste proklamis Jerusalemon kiel ĉefurbo de Israelo.
La unuiĝinta Jerusalemo
La 5-an de junio 1967 eksplodis Sestaga milito. Jordana armeo pripafadis la judan urbon kaj konkeris konstruaĵon de registaro. Sed la israela armeo (Cahal) repuŝis la jordanan atakon kaj komencis kontraŭatakon, en kiu ĝi fortranĉis Jerusalemon de Ramalaho. Sekve la israelanoj tra Leona pordego venis en Malnovan Urbon kaj priregis la tutan jerusalemon kaj la palestinaj loĝantoj akiris daŭran restadon, sed ne ŝtatanecon. La Israela registaro aneksiis Orienta Jerusalemo (kontraste kun Ĉisjordanio, kiu estis okupita sed ne aneksiita oficiale), kaj do ĝi oferis Israela civitaneco al la arabaj loĝantoj, kiuj refuzis ĝin. En la lastaj kvardek jaroj la Israela registaro ankaŭ konstruis novaj kvartaloj en orienta Jerusalemo kie nun loĝas judoj. Ĉi tiu movo kolerigis la araboj, kiuj vidas ĝin kiel parto de plano por "judigi" Jerusalemo. Subtenantoj de Israelo neas la ekziston de simila plano, atentigante ke la proporcio de araboj inter la loĝantoj de Jerusalemo ne falis de kiam Israelo okupis la tutan urbon.
Evoluo de la loĝantaro
En 1979 jam denove loĝis 50.000 judoj en orienta Jerusalemo, en 1993 jam 160.000. La parto de la judaj loĝantoj en Jerusalemo estis 65 % en 2005, la araba parto 32 % kaj la kristana 2%.[5]
La sekva tabelo montras la kreskon de la loĝantaro.
jaro | judoj | islamanoj | kristanoj | sume |
---|---|---|---|---|
1525 | 1 000 | 3 700 | ? | 4 700 |
1538 | 1 150 | 6 750 | ? | 7 900 |
1553 | 1 634 | 11 750 | ? | 13 384 |
1562 | 1 200 | 11 450 | ? | 12 650 |
1844 | 7 120 | 5 000 | 3 390 | 15 510 |
1876 | 12 000 | 7 560 | 5 470 | 25 030 |
1896 | 28 110 | 8 560 | 8 750 | 45 420 |
1922 | 34 000 | 13 400 | 14 700 | 62 600 |
1931 | 51 200 | 19 900 | 19 300 | 90 500 |
1944 | 97 000 | 30 600 | 29 400 | 157 000 |
1948 | 100 000 | 40 000 | 25 000 | 165 000 |
1967 | 195 700 | 54 963 | 12 646 | 263 307 |
1980 | 292 300 | ? | ? | 407 100 |
1985 | 327 700 | ? | ? | 457 700 |
1987 | 340 000 | 121 000 | 14 000 | 475 000 |
1990 | 378 200 | 131 800 | 14 400 | 524 400 |
1995 | 482 000 | 164 300 | 16300 | 662 600 |
1996 | 421 200 | ? | ? | 602 100 |
2000 | 448 800 | 208 700 | ? | 657 500 |
2004 | 458 000 | 225 000 | 15 000 | 706 000 |
Jura pozicio de Jerusalemo
Problemaro de la statuso
Jam ekde la jaro 1948 la jura kaj la internacia statusoj de Jerusalemo estas komplikaj kaj neklaraj. Plano de UN pri divido de Palestino planis, ke Jerusalemo estos komune kun Betlehemo la internacia zono, kiun administros taĉmentoj de UN kaj konsilantaro konsistanta el reprezentantoj de la loĝantoj de la zono. Sed en la unua araba-israela milito Jerusalemo estis dividita inter Ŝtato Israelo kaj Jordanio (al tiu falis ankaŭ Betlehemo). Ŝtato Israelo agnoskis tiun ĉi staton, sed ne judaj terorismaj organizoj Irgun kaj Lehi, kiu plu en Jerusalemo daŭrigis en sia sendependa agado, kvankam en la resto de Israelo tiuj ĉi organizoj estis enmembrigitaj en la israelan armeon.
En decembro de 1949 Israelo proklamis Jerusalemon (respektive ties okcidentan parton) kiel sian ĉefurbon. Ĝenerala Asembleo de UN la saman monaton akceptis rezolucion, postulanta la internacian statuson de Jerusalemo.
Post Sestaga milito, en kiu Israelo akiris ankaŭ la orientan parton de Jerusalemo, Kneset rajtigis la israelan armeon, por ke ĝi komencu labori pri leĝo, kiu, rilate al la rezultoj, disvastigus la limojn de Israelo. Estiĝis tiel Jerusalema leĝo – Baza leĝo: la ĉefurbo de Israelo, kiu estis proklamita en la jaro 1980 kaj kiu diras, ke Jerusalemo, la tuta kaj la unuiĝinta, estas ĉefurbo de Israelo. La internaciaj komunumoj (Rezolucio de UN n-ro 478) ne agnoskas tiun ĉi bazan leĝon kaj komprenas la proklamon de tiu ĉi leĝo kiel okupacion. UN plie elvokis siajn membrajn ŝtatojn, por ke ili transŝovis siajn ambasadorejojn el Jerusalemo (lastaj ambasadorejoj estis transŝovitaj ĝis Tel-Avivo nur en la jaro 2006). Kontraŭe al tio la israela registaro proklamas, ke ne temas pri la okupacio. La plej Supera juĝejo de Israelo eldonis al tio decidon, ke la centro de Jerusalemo estas neapartigebla parto de Ŝtato Israelo.
La situacion plie komplikas ankoraŭ sinteno de la palestinanoj, kiuj konsideras Jerusalemon kiel ĉefurbon de la estonta memstara Ŝtato Palestino.
Kulturo kaj vidindaĵoj
Muzeoj
En Jerusalemo troviĝas multaj muzeoj.
Unu el la plej konataj estas Israela muzeo, kiu enhavas grandan kolekton de arkeologiaj trovitaĵoj inkluzive de Pergamenaro de Morta Maro, modelo de Jerusalemo el la tempo de Jesuo [6].
Muzeo speciale celita al arkeologio estas poste Muzeo Rockefeller. La belarto estas denove eskpoziciata en domo de Tiĥ. Pri la urbo mem montriĝas ekspoziciaĵoj en la muzeo en la turo de Davido[7].
Yad Vashem estas muzeo kaj samtempe monumento de holokaŭsto. En nelasta vico situas en Jerusalemo ankoraŭ Islama muzeo.
Konstruaĵoj
La jerusalema urbocentro iĝis en 1981 monda kulturheredaĵo de Unesko. Ekde la mezepoko ĝi enhavas la armenan kvartalon en la sudokcidento, la kristanan en la nordokcidento, la judan en la sudoriento kaj la islamanan en la nordoriento, kaj estas ĉirkaŭita de preskaŭ tute konservitaj remparoj. La murego de la iama urbo de Davido havas plurajn turojn kaj originale sep pordegojn, inter kiuj estis tri grandaj kaj kvarmalgrandaj; aldoniĝis oka en la jaro 1889.
En la kristana parto de la urbocentro troviĝas la nova pordego, ĉe la limo al la armena parto la pordego de Jaffa kaj ĉelime al la islamana parto la Damaska pordego. En la islamanan parton gvidas la pordego de Herodo, la ora pordego kaj la pordego de Stefano. En la juda parto troviĝas la pordego de Ciono kaj la rubaĵpordego.
Sudokcidente de la urbocentro staras la monto ciono kun la supozita tombo de la reĝo Davido. Oriente troviĝas la Olivarba monto kun la ĝardeno Getsemano. Gravaj kristanaj ejoj estas la baziliko de la Sankta Tombo starigita sur la fundamentoj de preĝejo el la 4-a jarcento kaj la Via Dolorosa.
La ĉirkaŭ 400 metrojn longa okcidenta muro, nomata muro de lamentadoj, estas parto de la subtenmuro de la ebenaĵo sur kiu staris la granda templo de Herodo la Granda.
Gravaj islamaj konstruaĵoj sur la Templa Monto estas nuntempe la Kupolo de la Roko kaj la moskeo Al-Aksa.
Muziko
La urbo havas du profesiajn orkestrojn – Jerusaleman simfonian orkestron kaj Israelan Cameratan Jerusalemo.
Teatro kaj kino
Troviĝas ĉi tie ankaŭ kvanto de teatroj (ekz. Jerar Bachar, Bet Ŝmuel aŭ Jerusalema teatro) kaj kinoĉambregoj – en kelkaj el ili estas aranĝataj ankaŭ internaciaj filmaj festivaloj.
Universitatoj
La plej signifa kleriga centrejo estas Hebrea universitato, en kies proksimeco situas Jerusalema nacia kaj universitata biblioteko.
Festivaloj
Ĉefa kultura evento de la jaro estas Israela festivalo.
Naskiĝintoj en la urbo
- Melkisedek, princo de Salem
- Salomono, 4-a kaj lasta reĝo de la unuiĝinta reĝlando post Ŝaulo, Isch-Boschet kaj Davido
- Mili Avital, israela filmo- kaj teatroaktorino
- David Gerstein, israela artisto
- Amira Hass, israela ĵurnalistino
- Flavius Josephus, juda militestro kaj historiisto
- Eliahu Inbal, israela dirigento
- Jigael Jadin, israela arkeologo, politikisto kaj militisto
- Abraham B. Jehoshua, israela verkisto
- Cirilo de Jerusalemo, religiisto
- Natalie Portman, usona aktorino
- Rehabeam, unua reĝo de Juda
- Tom Segev, ĵurnalisto kaj historiisto
- Ahmet Kutsi Tecer, turka poeto kaj politikisto
- Teodoro la 1-a, papo
- Vilhelmo de Tiro, ĉefepiskopo de Tiro kaj mezepoka historiisto
- Yitzhak Yedid, pianisto kaj komponisto
- Hadsch Mohammed Amin al-Husseini, islama sacerdoto kaj palestina naciisto
- Eli Petel, israela artisto
- Dina Shenhav, israela artisto
- Evrat Shvily, israela artisto
- Meir Gal, israela artisto
- Sigalit Landau, israela artisto
- Sami Hadawi, palestina verkisto
- Amos Oz, israela verkisto
- Ariel Bension, rabeno
- Ashkenazi Rav Yitzchak, kabalisto
- Shmuel Barzilai, israela kantisto kaj komponisto
- Mili Avital, israela aktorino
- David Grossman, israela verkisto
- Cemâl Reşit Rey, turka komponisto
- Bayan Hout, libana historiisto
- Suha Arafat, la edzino de Jassir Arafat
- Avraham Chasson, israela verkisto
- Jicĥak Rabin, israela politikisto
- Saul Zadka, israela ĵurnalisto
- Edward W. Said, palestina sciencisto
- Aref al-Dajani, urbestro de Jerusalemo
- Ruhi, Al-Khalidi, araba verkisto
- Scheich Khalil Al-Khalidi, prezidanto de la ŝaria tribunalo en Kairo
- Jussef Diya'Uddin Al-Khalidi, parolisto de la osmana parlamento
- Eitan Anner, israela filmisto
- Sobhi Zubaidi, palestina artisto
- Moshe Castel, israela artisto
- Abraham B. Jehoshua, israela verkisto
- David Yellin, israela sciencisto
- Judith Yellin Ginat, israela artistino
- Meir Pa'il, israela historiisto kaj politikisto
- Farid Hanania, palestina sciencisto
- Nabil Shehadeh, jordana artisto
- Avrum Burg, israela politikisto
- Yitzhak Aharonovitch, israela politikisto
- Yosef Ahimeir, israela politikisto
- Meir Avizohar, israela politikisto
- Binyamin Avniel, israela politikisto
- Uzi Baram, israela politikisto
- Ze`ev Binyamin Begin, israela politikisto
- Menahem Ben-Sasson, israela politikisto
- Ze`ev Boim, israela politikisto
- Naomi Chazan, israela politikisto
- Eliezer Cohen, israela politikisto
- Gavriel Cohen, israela politikisto
- Dalia Itzik, israela politikisto
- Dan Meridor, israela politikisto
- Reuven Rivlin, israela politikisto
- Shmuel Tamir, israela politikisto
- Ariel Weinstein, israela politikisto
- Yaakov Yosef, israela politikisto
- Ruth Gavison, israela sciencistino
- Renen Schorr, israela filmisto
- Anĝelus de Jerusalemo, sanktulo (5-an de majo)
- Adéle Geras, angla verkistino
- Nurit Zarchi, israela verkistino
- Arthur James Caley, la portempe plej alta viro de la mondo
- Yitzhak Navon, israela politikisto
- Melisende, reĝino de Jerusalemo
- Mustafa Barghouti, palestina politikisto
- Walid Khalidi, palestina historiisto
- Dorrit Moussaieff, israela artistino, edzino de la islanda prezidanto
- Brian George, israela aktoro
- Adin Steinsaltz, komentisto de la talmudo
- Shulamith Koenig, gajninto de la premio pri homaj rajtoj de UN
- Ariel Rubinstein, israela ekonomisto
- Josef Mar-Chaim, komponisto
Ĝemelurboj
Ligiloj
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 http://www.weather.com/outlook/travel/businesstraveler/wxclimatology/monthly/graph/IŜ0010?from=month_bottomnav_business The Weather Channel, Monthly Averages for Jerusalem, Israel
- ↑ Israel Finkelstein – Neil Asher Silberman. Objevování Bible. Svatá Písma Izraele ve světle moderní archeologie. 1. vyd. Praha: Vyšehrad, 2007. ISBN 978-80-7021-869-3. [plu sole Objevování Bible]. p. 125.
- ↑ Objevování Bible. p. 125.
- ↑ Miloš Bič. Stopami dávných věků. Mezi Nilem a Tigridem. 1. vyd. Praha: Vyšehrad, 1979. p. 100n.
- ↑ Presseaussendung, The Central Bureau of Statistics, May 2006, PDF
- ↑ Modelo de Jerusalemo el la tempo de Jesuo
- ↑ "Tower of David-Museum of the History of Jerusalem"
Vidu ankaŭ
- Kvartaloj de Jerusalemo
- Listo de jerusalemaj urbestroj
- Israelo
- Izraelo
- Historio de Israelo
- Aelia Capitolina
- Orienta Jerusalemo
- Templo de Jerusalemo
- Templa monto
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
distrikto Jerusalemo | ||
Urboj | Bet Ŝemeŝ · Jerusalemo | |
Lokaj konsilantaroj | Abu Goŝ · Kirjat Je'arim · Mavaseret Sion |