Jerzy Grotowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jerzy Grotowski

Jerzy Grotowski (naskiĝis la 11-an de aŭgusto 1933 en Rzeszów, mortis la 14-an de januaro 1999 en Pontedera – pola reĝisoro, teoriulo pri teatro, pedagogo kaj kreinto de aktora metodo. Unu el la plej grandaj reformistoj de la teatro de la 20-a jarcento. Honora civitano de Opole.

Komencoj

La patro de Grotowski, Marian, devenis de Rzeszów; dum la dua mondmilito ektroviĝis en Polaj Armitaj Fortoj okcidente, kaj post ĝia fino restis inter elmigrantaro - unue en Britio, poste en Sudameriko (Argentino, Paragvajo). Ankoraŭ dum la milito en Glasgow komencis artismajn studojn; estis neplenumiĝinta skulptisto kaj pentristo.

La patrino, Emilia Kozłowska, estis instruistino en Lvovo.

Pli aĝa frato de Grotowski, Kazimierz, iĝis profesoro de nuklea fiziko en Jagelona Universitato.

La plej fruan periodon de infaneco Grotowski pasigis kun la familio kaj sia frato en Przemyśl. Septembre 1939, post mallongdaŭra vagado, ektroviĝis kun la patrino kaj frato en vilaĝo Nienadówka (proksime al Sokołów Małopolski); la patro tra Hungario atingis Brition. La gepatroj de Grotowski jam neniam renkontiĝis; oni nur kontaktiĝis perletere.

En 1955 Grotowski finis aktoran studadon ĉe PWST (Ŝtata Supera Teatra Lernejo) en Krakovo, poste iris studi reĝisoradon en la Rusa Akademio de Teatra Arto (mallonge GITIS) en Moskvo, kie ekkonis daŭre tie disvolvatan teatran metodon de Konstantin Sergejeviĉ Stanislavski. Post reveno ekstudis la arton reĝisori en sia altlernejo. Kiel reĝisro debutis en 1957 en la Malnova Teatro de Krakovo enscenigante Seĝojn de Eugene Ionesco.

"Teatro de spektakloj"

Fine de la 50-aj jaroj Grotowski iĝis direktoro de la Teatro de 13 Vicoj en Opole, kiu baldaŭ nomŝanĝis al la Teatro Laboratorio de 13 Vicoj. La plej proksima kunlaboranto de de la reĝisoro en tiu ĉi periodo estis Ludwik Flaszen, literatura gvidanto de la urba teatro. La unua premiero estis Orfeo de Jean Cocteau (1959). En Opole Grotowski enscenigis tiel faman spektaklon kiel Ŝakuntala laŭ Kalidasa (1960), Avoj de Adam Mickiewicz (1961), Kordiano de Juliusz Słowacki (1962), Akropolis de Stanisław Wyspiański (kun scenaro kaj kostumoj de Józef Szajna) kaj Tragika historio de Doktoro Faustus de Christopher Marlowe (1963).

En 1965 alte taksita de kritikistaro la teatro translokiĝis al Vroclavo kaj mallongigis la nomon al Teatro Laboratorio.

Eksteraj ligiloj