Jerzy Prokopiuk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Jerzy PROKOPIUK (naskiĝis la 5-an de junio 1931 en Varsovio) - gnostikisto, antropozofiisto, tradukisto de scienca kaj beletra literaturoj, ĉefredaktoro de la pollingva revuo Gnosis (de 1991). Enkondukis en Pollandon - fare de tradukaĵoj kaj eseoj - la penson de svisa psikologo kaj psikiatro Carl Gustav Jung.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jerzy Prokopiuk naskiĝis en pola katolika familio, infanaĝe interesiĝis pri filozofio kaj esoterismo. En 1953 estis malliberigita en Mokotów (varsovia kvartalo) pro kontraŭkomunista agado kaj forigita de Asocio de Pola Junularo (ZMP) pro riproĉo de aristokrata rilato al amasoj. Li studis ĉe Varsovia Universitato filologion pri Malnova Oriento, kiun ne finis ĉar oni ne permesis al li verki magistran tezon. Lia spirita gvidanto kaj instruisto de antropozofio estis Robert Walter de Komorów (apud Varsovio), kiu instigis lin en la 50-aj jaroj studi verkojn de Rudolf Steiner. Li vojaĝis al Germanio, Svislando, Francio (al Langvedoko, kie sian sidejon havis kataroj) kaj al Svedio. Danke al vojaĝoj li havis aliron al fremdlingva literaturo, ekkonis plurajn okcidentajn ezoterikistojn kaj antropozofojn. Li daŭrigis kontaktojn kun postmilitaj kaj nuntempaj literaturaj medioj kaj intelektularo (ankaŭ kun katolikoj): amikiĝis kun i.a. Robert Stiller, pastro Bronisław Bozowski kaj eminentaj polaj sciencistoj: antropologo kaj religisciencisto, profesoro Andrzej Wierciński, kun matematikisto kaj fizikisto, profesoro Krzysztof Maurin, kies seminariojn partoprenis kun lekcioj. En 2000 intervjuis al jezuito (nun eksa) Stanisław Obirek, kun publikaĵo en katolika revuo "Życie duchowe" (Spirita vivo). Ankaŭ zorgis pri bonaj kontaktoj kun polaj framasonoj, kio fruktigis publikaĵon en revuo "Ars Regia".

Jerzy Prokopiuk tradukis al la pola verkojn de Jung, Freud, Gerardus van der Leeuw, Mircea Eliade, Károly Kerényi, Eugen Drewermann, Weber, Majstro Eckhart, Angelus Silesius, Novalis, Goethe, Schiller, Friedrich Schleiermacher, Hegel, Hermann Hesse, Aldous Huxley, Rudolf Steiner kaj de multaj aliaj aŭtoroj. En 1987 redaktis numeron de Literatura na świecie (Literaturo monde; n-ro 12) dediĉita al gnostiko kaj gnostikismo, kaj en 2000 pretigis antologion de inicaj tekstoj de Rudolf Steiner sub la titolo Droga do wtajemniczenia (Vojo al inico; Poznań, Dom Wyd. REBIS, ISBN 83-7120-932-0). Ĝis la 70-aj jaroj okupiĝis preskaŭ ekskluzive per tradukado. Tiam komencis verki siajn pensojn, kiuj nun estas eldonataj kiel Światłość i radość (Lumeco kaj ĝojo). Lia unua verko Gnoza i gnostycyzm (Gnostiko kaj gnostikismo) aperis en 1998, pli frue aperadis nur unuopaj eseoj, antaŭparoloj aŭ postparoloj al tradukitaj libroj. Li estas membro de Asocio de Polaj Verkistoj kaj Universala Asocio Antropozofia (kun sidejo en Dornach/Svislando). Apartenas al RACJA Polskiej Lewicy (Rezona Partio), antaŭe konata kiel Kontraŭklerika Partio de Progreso RACJA.

En la 80-aj jaroj konata kiel populariganto de antropozofio en Pollando kaj inspiritaj de ĝi iniciatoj, ĉefe en biodinamika agrikulturo, Valdorfa pedagogio kaj eŭritmio.

Mondkoncepto[redakti | redakti fonton]

Centra punkto de sia mondkoncepto li konsideras (laŭ ideo de Goethe) homon, kiun li komprenas kiel simbolon, alivorte (etimologie) ponto inter la spirita kaj fizika mondoj. Multe da loko en siaj laboraĵoj dediĉis al antropozofia spiriteco, en kiu la homo en sia realiĝanta libereco estas "akso de la mondo" kaj samtempe ŝlosilo por koni realecon (tio esas malnova mistikisma-gnostikisma motivo). Li fascinas pri manikeismo kaj gnostikisma tradicio en Eŭropo, estimas budhismon, sed opinias, ke por la homo de Okcidento pli adekvataj estas eŭropaj inicaj skoloj, aparte tradicio de esoterisma kristanismo (individuiga gnostiko kaj mistiko). En scienco kaj humanismo postulas transpaŝon al tiel nomata paradigmo de imago (termino de lia aŭtoreco), kiu emfazas kreadon, spiritan potencialon kaj liberecon de la homo lige al la ideo de romantikismo, aparte de Novalis.

Sian nunan mondkoncepton nomas holisma spiriteco (kio estas formo de gnostika filozofio. Ĝian bazon konsideras antropozofio de Rudolf Steiner, kaj plue integran psikologion de Jung kun ties centraj kategorioj de kolektiva nekonscio kaj arketipo. La fundamento devus esti ne intelekta spekulado, sed antaŭ ĉio viva sperto spirita apogita sur respektiva praktikado (precipe medita) – en tiu senco tio estas formo de gnostiko. Pri sia nuna rilato al Jung li tiel esprimiĝis:

Dum la lastaj jaroj mi retiriĝas kvazaŭ naturmaniere de la junga pensado, kvankam la retiriĝo ne estas malamika aŭ malema; kontraŭe – mi opinias, ke ĝi estas la plej grandioza psikologia skolo, kiu estiĝis en la 20-a jarcento. Mi nur ne sentas tiom intensan bezonon vivi laŭ tiuj nociaj kategorioj, kiuj enestas en tiu ĉi psikologio, kiel tio okazis al mi dum duonjarcento.

Prokopiuk tre kritike rilatas al la nuntempa pola realeco – la kritiko precipe koncernas spiritecon de poloj kaj senpripensan kolektivisman katolikismon. En la pola kulturo alte aprezas romantikismon kaj modernismon de Młoda Polska. En antropozofio de Rudolf Steiner vidas analogiojn al verkaĵoj de polaj idealismaj pensuloj, kiel ekzemple de Andrzej Towiański, Juliusz Słowacki (lia filozofio) aŭ August Cieszkowski. La penson de Marks forĵetas pro unuflanka materialismo kaj filozofian orientiĝon de Friedrich Wilhelm Nietzsche pro ties novpaganismo. En siaj verkoj li prezentas spiritan "programon" por la pola kulturo, kie kreeme povus liĝiĝi pola romantikisma idealismo kaj antropozofio (kiel kristanisma esoterismo) kun inspiro de alta okcidenteŭropa kulturo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]