Jessica Lange

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jessica Lange
Jessica Lange en 2008
Jessica Lange en 2008
Persona informo
Naskonomo Jessica Phyllis Lange
Naskiĝo 20-a de aprilo 1949
en Usono
Lingvoj angla
Loĝloko Cloquet • ParizoVirginioNov-MeksikoMinesotoNov-JorkoMadrido
Ŝtataneco Usono
Alma mater Cloquet High School • Universitato de Minesoto • HB Studio
Subskribo Jessica Lange
Familio
Edz(in)o Paco Grande
Amkunulo Miĥail BariŝnikovSam Shepard
Infano Shura Baryshnikov
Okupo
Okupo filmaktoro • fotisto • teatra aktoro • televida aktoro
vdr

Jessica Phyllis LANGE (naskiĝis la  20-an de aprilo 1949(nun 1949-04-20) (75‑jara)) estas usona aktorino.

Biografio

Jessica Lange studis arton en la Universitato de Minnesota antaŭ ol iri al Parizo. Ŝi revenis al Nov-Jorko en 1973 kaj vizitadis kursojn de interpretado dum ŝi laboris kiel manekeno.

En 1976, la reĝisoro Dino De Laurentiis kontraktis ŝin kiel protagonistinon en refaro de King Kong kie ŝi komencis kaj preskaŭ finis sian karieron, pro la severaj kritikoj kiujn ŝi ricevis. Tamen, post ŝia rolado en la refaro de The Postman Always Rings Twice de Bob Rafelson en 1981, kritikoj tute ŝanĝiĝis.

Ŝia rolado en ŝia sekvanta filmo, Frances (1982), en kiu ŝi personigis la aktorinon Frances Farmer, estis tre laŭdita. La saman jaron, ŝi ricevis Oskaron por plej bona aktorino en dua rolo por la komedio Tootsie (1982). Dum la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj ŝi daŭre faris bonajn interpretadojn, kaj gajnis Oskaron por plej bona aktorino en 1994, pro ŝia rolado en Blue Sky.

En 1992, ŝi debutis en Broadway kun Alec Baldwin, en adapto de Tennessee Williams de A Streetcar Named Desire.

Filmaro

Rekompencoj

Eksteraj ligiloj