Jesuo Kristo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La plej malnova konata detala bildo de Jesuo, el la 6-a jarcento en la monaĥejo Sankta Katarino

Jesuo Kristo (ĉ. -5 ĝis ĉ. 33) (latine Iesus Christus; greke, Ιησους Χριστος /jesus ĥristos/) estis juda predikanto, kiu naskiĝis eble en Betlehemo kaj mortis krucumita en Jerusalemo. Fidindaj historiaj informoj pri lia vivo mankas, sed multaj rakontoj pri lia vivo estas kolektitaj en la kvar evangelioj: la unuaj kvar libroj de la Nova testamento de la kristana Biblio. Laŭ kristanismo, Jesuo Kristo estas samtempe filo de Dio kaj Dio mem, kaj li resurektis tri tagojn post sia morto sur la kruco.

La nomo Jesuo Kristo

Jesuo venas el la latina Iesus, kiu siavice venas el la greka Iesous (Ιησους). La helena formo estas transliterado de la aramea nomo Jeŝua (ישוע) /jeŝŭa/, mallonga formo de hebrea Jehoŝua (יהושע) /jehoŝua/, kiu signifas "la sinjoro estas savado" aŭ "Jehovah savas".

La titolo Kristo venas, tra la latina, el la helena Ĥristos (Χριστος), kiu signifas unktita. La helena formo estas laŭvorta transskribo de Messiah el la hebrea maŝijaĥ (משיח) aŭ aramea m'shikha (משיחא).

En araba lingvo, Jesuo estas rekonata de islamanoj kiel profeto Isa bin Marjam (عيسى بن مريم = Isa mari-ido), de arabaj kristanoj kiel Jesua al-Masih (يسوع المسيح).

Jesuo parolis la aramean, kiu tiam estis komuna lingvo en Galileo kaj Judeo; sekve dum sia vivo li estis konata kiel Jeŝua. Li verŝajne parolis ankaŭ la komercan helenan, kaj liaj studoj pri skribaĵoj igis lin familiara kun la hebrea.

Genealogio de Jesuo laŭ la Biblio

Teksto el le Sankta Biblio, Evangelio laŭ Mateo, ĉapitro 1.

1. La genealogia registro de Jesuo Kristo, filo de David, filo de Abraham. 2. Al Abraham naskiĝis Isaak, kaj al Isaak naskiĝis Jakob, kaj al Jakob naskiĝis Jehuda kaj liaj fratoj, 3. kaj al Jehuda naskiĝis Perec kaj Zeraĥ el Tamar, kaj al Perec naskiĝis Ĥecron, kaj al Ĥecron naskiĝis Ram, 4. kaj al Ram naskiĝis Aminadab, kaj al Aminadab naskiĝis Naĥŝon, kaj al Naĥŝon naskiĝis Salma, 5. kaj al Salma naskiĝis Boaz el Raĥab, kaj al Boaz naskiĝis Obed el Rut, kaj al Obed naskiĝis Jiŝaj, 6. kaj al Jiŝaj naskiĝis David, la reĝo. 7. kaj al Salomono naskiĝis Reĥabeam, kaj al Reĥabeam naskiĝis Abija, kaj al Abija naskiĝis Asa, 8. kaj al Asa naskiĝis Jehoŝafat, kaj al Jehoŝafat naskiĝis Joram, kaj al Joram naskiĝis Uzija, 9. kaj al Uzija naskiĝis Jotam, kaj al Jotam naskiĝis Aĥaz, kaj al Aĥaz naskiĝis Ĥizkija, 10. kaj al Ĥizkija naskiĝis Manase, kaj al Manase naskiĝis Amon, kaj al Amon naskiĝis Joŝija, 11. kaj al Joŝija naskiĝis Jeĥonja kaj liaj fratoj, je la tempo de la transloĝiĝo en Babelon. 12. Kaj post la transloĝiĝo en Babelon, al Jeĥonja naskiĝis Ŝealtiel, kaj al Ŝealtiel naskiĝis Zerubabel, 13. kaj al Zerubabel naskiĝis Abiud, kaj al Abiud naskiĝis Eljakim, kaj al Eljakim naskiĝis Azor, 14. kaj al Azor naskiĝis Cadok, kaj al Cadok naskiĝis Aĥim, kaj al Aĥim naskiĝis Eliud, 15. kaj al Eliud naskiĝis Eleazar, kaj al Eleazar naskiĝis Mattan, kaj al Mattan naskiĝis Jakob, 16. kaj al Jakob naskiĝis Jozef, edzo de Maria, el kiu estis naskita Jesuo, kiu estas nomata Kristo.

Vivo

Jesuo naskiĝis ĉirkaŭ -6—eble je la printempo de -5—en Judio, gubernio de Romio. Laŭ la Biblio, Jesuo naskiĝis sub la reĝo Herodo la Granda sub la Stelo de Bet-Leĥem. Do li ŝajne naskiĝis inter -12 kaj -4.

Laŭ tradicio, lia naskiĝtago estas festata je la 25-a de decembro (Kristnasko), kvankam li probable naskiĝis en la printempo (notu la ŝafistojn en la rakonto pri lia naskiĝo en la Biblio). Kiam Maria, lia patrino, gravediĝis, ŝi ne estis edzinigita. Unuj diris ke lia patro estis Jozefo, tiama fianĉo de Maria kaj aliaj—la kristanoj kaj islamanoj—la spirito de Dio. Dum parto de lia infaneco, Jesuo loĝis en Egipto. Li ŝajne havis almenaŭ unu fraton, Jakobon, kvankam li eble estis kuzo aŭ duonfrato.

Jesuo faris miraklojn, allogis sekvantojn for de judismo, instruis novan leĝon kaj religion, kaj eĉ antaŭdiris sian morton. Estante minaco kontraŭ Juda religio kaj Romio, li aperis antaŭ Poncio Pilato, la Romia aŭtoritato de Judio (reginte 26-36), kaj, verdiktita kulpa, estis mortigita sur kruco de soldatoj de Romio. Li estis mortigita je la tago antaŭ Pasko (grava Juda festo je la komenco de printempo) ĉirkaŭ 33 por krimoj kontraŭ religio. Kiam li mortis, la ĉielo estis mallumigita.

Kiel tia fiaskema juda profeto fariĝis fondinto de monda religio? La kriza fakto estas ke liaj sekvantoj kredis ke Jesuo leviĝis el la mortintoj. Bedaŭrinde, nur kristanaj fontoj raportis pri tio, kaj eĉ ili ne raportas pri ia ajn postmorta apero antaŭ nekredantoj (escepte de la raporto de la evangelio de Petro, evangelio ne akceptita de kristanoj). Sed la kristana kredo pri la releviĝo ne nur estas afero de fido, sed ankaŭ estas racia argumento por ĝia historieco.

Laŭ la raporto de la Biblio, la postmortaj aperoj emis okazi je tagiĝo aŭ krepusko al sekvantoj en loko izolita (ekz., la tombo, serurita ĉambro, strando aŭ vojo malplena).

Interpreto

Laŭ la kristanoj, Jesuo estis tute Dio kaj tute homo (sed sen peko), kaj fakte estas la solenaskita Filo de Dio: li estis naskita de virgulino, Maria, kiu estis gravedigita de la Spirito Sankta (t.e., Dio). Post lia morto sur la kruco, li estis entombigita. Li subeniris al infero kaj, je la tria tago, estis relevigita el la mortintoj kaj, post 40 tagoj sur tero, supreniris al ĉielo, kie li nun estas, dekstre de la Patro. Jesuo revenos al tero je la Tago de Juĝado kiam li juĝos ĉiun homon, vivantan aŭ mortintan: la bona vivos ĉiam en la Regno de Dio kaj la malbona vivos ĉiam brulantaj en lago de fajro (infero). Jesuo mortis sur la kruco kiel pago al Dio por niaj pekoj, savante nin el infero (sed nur se ni kredas al li).

Notu: laŭ kristanismo, Dio estas unu sed ankaŭ tri: li estas tri personoj en unu substanco: La Patro, Dio kiel la ĉiopova kreanto de tero kaj ĉielo; La Filo, Dio kiel homo, kiel Jesuo mem; kaj La Spirito Sankta, Dio kiel spirito kiu eniras en la koron de kredanto kaj donas gracon por fidi kaj bonagi. Ĉi tio estas la mistero de La Sankta Triunuo.

Laŭ la Nova Testamento, Jesuo neniam klare diris ke li estas Dio aŭ la Filo de Dio. Li neniam eĉ nomis sin Jesuo—anstataŭ li uzis la kuriozan titolon, Filo de Homo. Aliflanke, li ne korektis aŭ neis la uzon de Filo de Dio kaj agas kiel Dio, ne kiel homo: ekzemple, li pardonis pekojn kaj piediris sur la maro. Lia dieco estas manifestita ne per diro sed per ago.

"Tute Dio, tute homo": en la fruaj jarcentoj, multe de herezoj temis pri la dieco kaj homeco de Jesuo kaj la preciza rilato inter la du. Finfine, je la 4-a jarcento, la Eklezio asertis ke Jesuo estas, de nasko, tute homo kaj tute Dio, ke li enhavas du naturojn (dia kaj homa) sed estis nur unu persono. Sed kvankam li estis tute homo, li estis naskigita sen la originala peko de Adamo (la unua homo laŭ judismo, kristanismo kaj islamo), sen naturo pekema.

Al kristanoj, Sankta Paŭlo, kiu verkis preskaŭ duonon de la Nova Testamento, estas la precipa interpretisto de Jesuo.

Resumo de la kristana kredo pri Jesuo estas en La Kredo Nicea.

Laŭ la judoj, Jesuo estis falsa kaj blasfemanta profeto kiu sorĉis kaj logis judojn for de judismo. Kvankam ili atendis la Kriston anoncitan de siaj profetoj, ili kredis ke la Kristo estus reĝo karna kaj politika kiu venkus kaj regus la mondon en epoko de paco, tute malsimile al Jesuo. La titolo Kristo devenas de la greka vorto ĥristos, la oleo metita sur nova juda reĝo dum lia entroniĝo.

Laŭ la gnostikoj, Jesuo estis nek Dio nek homo sed Sendinto de Lumo de Dio. Kaj ne de la juda Dio aŭ la katolika Dio, kiu estis dio pretenda, sed de la vera Dio. La misio de Jesuo ne estis morti por niaj pekoj, sed por transdoni al ni sekretan scion, (greke, gnosis), por liberigi nin de iluzio kaj de ĉi tiu koruptita mondo. La ĉefa evangelio de la gnostika Jesuo estas la evangelio de Tomaso, kiu estis verkita en la 1-a2-a jarcento La unuaj komentaroj pri la evangelio de Johano estis gnostikaj, tial gnostikismo estas tre frua kaj eble radika formo de kristanismo.

Laŭ gnostikismo, Jesuo nur ŝajne suferis kaj mortis sur la kruco. Tial lia releviĝo ne estis neatendita.

Laŭ la islamanoj, Jesuo, nomigita Isa en la araba, estis sankta profeto de Dio, faris miraklojn, estis naskigita de la virgulino Marjam per la spirito de Dio, sed li ne estas Dio aŭ filo de Dio kaj ne estis najlita al kruco. Li estas menciita en la Korano kune kun Moseo, Abraham, Noa, Mohameto, ktp, kiel profeto, kaj estas tute homa kiel ili. Ekzemple, Jesuo, kiel Moseo, povis fari miraklojn ĉar Dio donis la potencon al li—ne ĉar li estis Dio mem. La kristanoj ne komprenis tion kaj faris lin dio.

Kiel la kreskinta miskompreno (= judismo) pri la mesaĝo de Moseo necesigis la alvenon de Jesuo, tiel la kreskinta miskompreno (= kristanismo) pri la mesaĝo de Jesuo necesigis la alvenon de Mohameto, la fina profeto.

Pri la kruco kaj releviĝo, laŭ la Korano, Jesuo nur ŝajnis morti sur la kruco kaj poste Dio levis lin al si.

Laŭ la bahaanoj, Jesuo estis unu el la naŭ ĉefaj Mesaĝistoj de Dio, tiu por la epoko de la Romia Imperio, kaj ĝis la revelacio laŭ Mahometo. Bahaanoj akceptas la eldirojn de Kristo pri Sia Dieco, sed interpretas ilin laŭ la koncepto de Manifestiĝoj de Dio. Li estis perfekta spegulo de Dio, manifestante la Diajn atributojn kaj Volon, tamen ne la Dia Esenco Mem. Li estas Fondinto de la Kristana Kredo. Laŭ bahaanoj, Li estis Manifestiĝo de Dio, naskiĝis de virgulino, kaj faris miraklojn. Tamen, ili kredas ke Lia postmorta reviviĝo post krucumado devas esti interpretita metafore. Li venis duan fojon en Bahá'u'lláh, la Manifestiĝo por tiu ĉi epoko (mil jarojn) kaj Promesito de ĉiuj antaŭaj religioj.

Laŭ la modernistoj , Jesuo eble ne eĉ ekzistis sed estis mito inventita de fiŝkaptistoj kaj kredita de naivaj kamparanoj. Aŭ eble Jesuo fakte ekzistis kaj estis saĝa homo, sed li certe ne faris miraklojn aŭ releviĝis el la mortintoj kaj tial ne estis Dio veninta al tero. Modernismo estas materialisma en filozofio kaj tial kredas ke miraklo estas malebla. Tial ĝi kredas ke la kristana rakonto pri Jesuo necese malpravas iele. (Legu la tezon de Hume kontraŭ mirakloj en Ĉapitro 10 de Pri Homa Kompreno). La plej klera versio de la modernisma Jesuo estas la de usona profesoro John Dominic Crossan en lia 1991 libro, The Historical Jesus ("La Historia Jesuo").

La modernistoj interpretas la miraklojn (aŭ almenaŭ la raportojn pri ili) kiel pruvo ke Jesuo estas mito; la judanoj ke li estis sorĉisto; la islamanoj, ke li estis sankta profeto; kaj la kristanoj, ke li estas Dio mem—sed nur la kristanoj kredas ke li leviĝis el la mortintoj.

Demandoj al Jesuo

Laŭ ĵusaj enketoj, cititaj de diversaj ĵurnalaj fontoj, jen serio de demando kiujn hodiaŭaj junuloj almetus antaŭ Jesuo se eblus lin renkonti. Temas pri demandoj koncernantaj teologiajn kaj filozofiajn problemojn teoriajn kaj universe eternajn: "Kial la morto? Kia la senco de la vivo? De kie la malbono kaj sufero? Kio post la morto? Kial ni estis enmondigitaj?".

Kiel oni vidas, neniu el la demandoj koncernas la historian teran vivon de Jesuo, lian predikadon, lian anoncon, lian vivprakson, lian pasionon, morton kaj resurekton. Ĉu el tio deduktebla ke la enkarniĝo kaj la dieco de Jesuo ne plu interesas? Ĉu manko de percepto ke tiuj lastaj Jesuaj karakterizoj estas la bazo de la eventualaj respondoj al tiuj eternaj demandoj? [1]


Fontoj

La precipa fonto pri Jesuo estas la kvar evangelioj de Mateo, Marko, Luko kaj Johano en la Biblio. Ĉi tiuj estis verkitaj inter jaroj 70 kaj 100 (t.e., pli ol 40 jaroj post la morto de Jesuo) kaj rakontas pri Jesuo laŭ la kristana kredo. Laŭ Sankta Ireneo de la 2-a jarcento, Marko estis la evangelio de Sankta Petro verkita de lia sekvinto Marko, Luko estis la evangelio de Sankta Paŭlo verkita de lia sekvinto Luko, kaj Johano estis la evangelio de Sankta Johano verkita de li mem en maljuneco en Efeso.

La evangelio de Tomaso ankaŭ eble devenas de la 1-a jarcento (sed ankaŭ eble de la 2-a), sed la Eklezio ne ĝin rekonis kiel vera evangelio kaj tial la Biblio ne enhavas ĝin.

Ekzistas ankaŭ aliaj evangelioj, ekzemple la de Petro, Filipo, Maria kaj Hebreoj, el kiuj ni nur havas erojn, sed ili ŝajne estis verkitaj en la 2-a jarcento aŭ poste. Kleruloj rekonstruis el la evangelioj de Mateo kaj Luko la perditan Q Evangelio ; kaj el Johano, la perditan evangelion de Signoj. Ili eble estis verkitaj dum 50-70.

Sed la senduba plej frua fonto pri Jesuo estas ne la evangelioj, sed la leteroj de Sankta Paŭlo, verkitaj dum 48-63 (du jardekojn post la morto de Jesuo). Spite ilian fruecon, ili priskribas la tute tradician kristanan komprenon pri Jesuo—Jesuo kiel la Filo de Dio enkarnigita kiel homo por morti por niaj pekoj kaj relevigita el la mortintoj.

La precipaj fontoj el la 1-a jarcento laŭ jardeko:

  • 30-oj: Jesuo krucumita
  • 40-oj:
  • 50-oj: la leteroj de Paŭlo: Romanoj, 1 Korintanoj, ktp.
  • 60-oj: Q, Marko
  • 70-oj: Signoj, 1 Petro
  • 80-oj: Luko, Agoj, Mateo
  • 90-oj: Hebreoj, Apokalipso, Jakobo, 2 Tesalonikanoj, Efesanoj, Johano, 1 Klemento, Didakeo

La Didakeo kaj 1 Klemento ne aperis en kristanaj biblioj post la 4-a jarcento. 1 Klemento estas letero de Klemento (papo 88–97) al la eklezio de Korinto. La Didakeo estas la baza instruo de Jesuo kaj liaj apostoloj.

(La Biblio estas havebla en Esperanto en kelkaj formoj).


Vidu ankaŭ

Bibliografio

  • Vittorio Messori, Ipotesi su Gesù, SEI (Italio).
  • Piero Ottaviano, La fundamentoj de la kristanismo [1] vidu Pubblicazioni.

Notoj kaj referencoj

<references>

  1. Il foglio [2], n. 369 Quali domande a Gesù?