Jesuo kaj Magdalena

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jesuo kaj Magdalena. Pri ĉi du personecoj ĉi tie interesas ilia rilatoj ĉar iuj romanistoj kaj intelektuloj opiniigas ke ili estis geedzaj, male ol tio kio dedukteblas el la kanonaj evangelioj kaj aliaj dokumentoj de la Nova Testamento kaj male al konvinko de la tradicio de la kristanaj eklezioj.

Kiu estas Jesuo oni vidu en vikipedia Jesuo Kristo. Por kompreni kiu estas Magdalena utilas priskribi ties pozicion ene de la grupo kiu servis kaj travivis kun Jesuo (Mt 27,55; Mk 15,40-41; Lk 23,55-56; Joh 19,25). Pri ŝi estas skribite (Lk 8,2-3), ke Jesuo ŝin sanigis forigante de ŝi sep demonojn: dirmaniero por aludi al persona misordo kiu povis esti ankaŭ je morala konduto. Poste ŝin oni trovas ĉe la piedoj de la Krucumito kaj en la unua apero de Jesuo resurektinta. Kelkuloj, inter kiuj unuas (Gregorio la Granda), ŝin identigis kun la pekulino, kiu, en la domo de fariseo Simono (Lk 7,26-50), elverŝis preciozan ungventon kaj viŝis per siaj haroj la piedojn de Jesuo banitajn per siaj larmoj. Alia ŝin identigis kun Maria fratino Lazaro, resuretigita de Jesuo: tiel ke la tri fariĝis unu! Sed ĉiutempaj bibliistoj, pro la cirkonstancoj tro malsamaj kaj diversaj motivoj, allsas ke la tri vivu je sia propra sendipendeco.

Sed kial suspektigi ke ŝi estis la edzino de Jesuo? Kelkaj altiriĝis al tiu konvinko el la apokrifaj gnostikaj evangelioj, surfaciĝintaj el la sablo de la egiptuja dezerto de Hamadi en la dekoka jarcento. Temas pri iuj papirecaj kodeksoj entenantaj tri evangeliojn, nome tiu de Tomaso, tiu de Filipo kaj tiu de Judaso. Tiuj evagelioj elstarigas la gravecon de Maria Magdalena kaj ŝin priskribas tiom intima al Jesuo ke facile imagigas, por nesciuloj pri la gnostika pensmaniero, geedzaj iliajn rilatojn. Fakte ĝuste gnostikismo forigas tiajn rilatojn ĉar ĝin karakterizas profunda malŝato pri ĉiuspecaj seksrilatoj kaj pri ĉio korpa: la korpo estus la karcero en kiun neprudenta kaj aĉa dikunlaboranto, klare identigita kun la Dio de la Malnova Testamento, faligis la homojn! Sed venis Jesuo, sendita de la Dio bona, por ilin liberigi, por la ĉiela savo, el la opresanta korpa materio, kaj la elektitoj tion jam ĝuas evitante ĉiuspecajn seksrilatojn por ne transdoni la saman misordon. Kaj nenimaniere en tiun misordon povus fali la liberignto, la gnostka Jesuo!

Sed kial, male, tiuj evangelioj parolas pri Magdalena kiel la favoritino de Jesuo kiu ankaŭ ŝin kisas sur la buŝo [www.ueci.it]? - Jesuo el la Magdalena volas fari veran viron kaj do veran disĉiplon (ho masklismo!), similan al la aliaj dekdu!

Kaj la kiso? Se oni atente legas la Paŭlajn epistolojn, alpenas ke la kristanoj de la unuaj komunumoj sin kisis reciproke flugtuŝante la lipojn; krome en la gnostka literaturo la kiso sur la lipoj signifas la volon transdoni la saĝecon kaj la mision, neniam seksesprimon.

Oni aldonas ankaŭ ke Jesuo estis edzo de Maria Magdalena pro la fakto ke la hebreaj rabenoj edziĝis kaj ne akceptis rabenojn senedzinaj. Tion asertas ankaŭ Dan Brown en la fama romano "La Kodo Da Vinci". Sed se Dan Broum estus uzinta aliajn informojn, nedubeblajn, perdintus ja jes, ion da fascino de la noveco, sed estus informiĝinta, ke inter tiutempaj rabenoj moviĝis tri malsamaj ideoj: tiu sadukea, kiu certe ne disdegnis la gedziĝon, tiu farisea rigide observanta, kaj tiu esena kies spiritualeco, preskaŭ rigide vira, konfesis, ĉe multaj, senedzinecon kiel atestite de Filono kaj Josego Flavio kaj konfermite de Qumranaj dokumentoj. La afinecoj inter Jesuo kaj la esenoj estis multaj.

Krome, Jesuo celebris la paskon ĝuste en la esena kvartalo laŭ la laŭsuna kalendaro de la esenoj, kiu anticipis la paskon je du tagoj. Kaj Jesuo en tiu kvartalo indikas la lokon en kiu manĝi la paskon, nome la domo atingata de portanto de la akvokruĉo: estas viro kiu portas, ne virino kiel kutime! Ja, oni trovigas en kvartalo de senedzina esenaro!

Eĉ el diversaj evangeliaj aludoj kompreneblas ke Jesuo estis edzo de neniu virino. Ekzemple “estas kiuj pro la ĉiela regno rezignis seksrilatojn”...

Fine, Jesuo ne malŝatas, certe, kiel la gnostikoj,la geedziĝon: li partoprenas nuptofeston, li ne disdegnas mencii la patriniĝantan virinon kaj fraŭlinojn atendantajn la edziĝonton kaj parabolas ĉerpante el familia vivo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj