Jetětice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jetětice
municipo
Vilaĝplaco
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Jetětice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Písek
Administra municipo Milevsko
Historia regiono Bohemio
Montaro Tabora montetaro
Situo Jetětice
 - alteco 447 m s. m.
 - koordinatoj 49° 23′ 10″ N 14° 17′ 33″ O / 49.38611 °N, 14.29250 °O / 49.38611; 14.29250 (mapo)
Katastro 13,75 km² (1 375 ha) Jetětice
Loĝantaro 354 (2023)
Denseco 25,75 loĝ./km²
Unua skribmencio 1251
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 398 48
NUTS 3 CZ031
NUTS 4 CZ0314
NUTS 5 CZ0314 549479
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Jetětice
Retpaĝo: www.jetetice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Jetětice estas municipo en Ĉeĥio situanta en Sudbohemia regiono en distrikto Písek. Vivas ĉi tie 354 loĝantoj (2023). La unua skribmencio devenas el la jaro 1251. Sub la municipon apartenas ankaŭ domaroj Jetětické Samoty kaj Červená nad Vltavou.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Oslov, Podolí I, Křenovice, Květov, Temešvár kaj Stehlovice.

Jetětice[redakti | redakti fonton]

Kapelo de Sankta Maria
Fervoja ponto
Preĝejo de sankta Bartolomeo

La municipo estis laŭ arkeologiaj trovoj loĝigita jam en praepoko. La unua skribmencio devenas el la jaro 1251, kiam ĝi apartenis al posedaĵoj de Monaĥejo Milevsko. Pluaj konataj posedantoj estas ekde la jaro 1430 Předbor z Radešína, 1437 senjorujo zvíkova (Jan z Rožmberka), 1575 senjorujo orlika kaj ekde 1736 proprumis la municipon voktujo Branica. En la jaro 1857 trafis la municipon granda incendio, kiam plimulto forbrulis. Memorindaĵoj de la municipo estas kapelo de Sankta Maria el la jaro 1911, kruco el la jaro 1886, monumento de falintoj en la unua mondmilito kaj la Dua Mondmilito kaj kapeleto de Virgulino Maria Lurda en Jetětické Samoty.

Červená nad Vltavou[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis fondita de Zdislava, la patrino de Jiří Milevský. La unua mencio estas el la jaro 1189 kaj kiel municipo Jetětice ĝi apartenis sub Monaĥejo Milevsko kaj senjorujoj zvíkova kaj orlika. Ekde la jaro 1729 estas en la municipo lernejo. Dominaĵoj de la municipo estas fervoja ponto trans rivero Vultavo, preĝejo de sankta Bartolomeo kaj fervoja stacidomo.

Fervoja ponto[redakti | redakti fonton]

La ponto trans Vultavo estis konstruita en la jaroj 1886 - 1889, malfermita ĝi estis poste la 20-an de novembro 1889. Ĝi estas 253 metroj longa, 68 metroj alta, ĝi pezas 940 tunojn kaj ĝi enhavas 329 000 nitojn. La ponton fabrikis fabriko Pražská mostárna kontraŭ 510 000 guldenoj. Tio estas la unua fervoja ponto en Ĉeĥio, kiu estis konstruita sen skafaldo nur per aera muntado.

Preĝejo de sankta Bartolomeo[redakti | redakti fonton]

Romanika preĝejo estas el la jaro 1190. Ekde la jaro 1251 eĝi estas en tenado de monaĥejo de premonstratoj en Milevsko. Tio estas ununava rektangula konstruaĵo kun prebisterio volbita per kruca ripvolbo. Apud la preĝejo situas baroka sonorilturo. En la jaro 1960 ĝi estis pro konstruado de valbaraĵo Orlík transportita al domaro Vůsí. En tombejo apud la preĝejo estis entombigita eksa landa prezidento de Karpata Rutenio Antonín Rozsypal.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869630
1880551
1890552
1900540
1910579
1921603
JaroLoĝantoj
1930635
1950476
1961447
1970427
1980345
1991302
JaroLoĝantoj
2001296
2014293
2016348
2017332
2018306
2019288
JaroLoĝantoj
2020336
2021315
2022348
2023354

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]