Jevgenij Jevtuŝenko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jevtuŝenko en 2009

Jevgenij Aleksandroviĉ Jevtuŝenko (ruse Евгений Александрович Евтушенко, latin-litere Evgenij Aleksandrovič Evtušenko; vera familinomo Gangnus; naskiĝis la 18-an de julio 1932 en Niĵneudinsk, Irkutska provinco en Siberio) estas fama sovetia kaj rusa poeto kaj verkisto de la 20-a jarcento.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kiel filo de paro de geologoj Jevtuŝenko naskiĝis en fora loko en Siberio kaj pasigis sian fruan infanecon ĉe sia avino en la proksima siberia urbeto Zima. Lia patro, la germandevena Aleksander Rudolfoviĉ Gangnus, verkis mem poemojn kaj peris al la knabo jam frue sian amon al poezio.

Por eviti reprezaliojn pro lia germane sonanta nomo, la avino zorgis pri tio ke Jevgenij ricevu la naskiĝnomon de sia patrino; krome la oficiala naskiĝdato estis ŝanĝita al 1933, por ebligi en la jaro 1944 translokiĝon al Moskvo.

La lerneja tempo de Jevtuŝenko ne estis tre sukcesa. Li devis, pro malĉeesto kaj diversaj ribeladoj ŝanĝi la mezlernejon kaj estis fine, pro falsa kulpigo, antaŭ la fino, forigita el la lernejo.

Usona prezidento Nixon kaj poeto Jevtuŝenko. 1972

Li laboris dum ia tempo en la geologia ekspedicio de sia patro en Kazaĥio kaj revenis al Moskvo por tie fariĝi poeto. En 1949 la revuo Sovetskij sport (Soveta sporto) presis lian unuan poemon. Ekde tiam li fariĝis „gazetpoeto“; ankaŭ la devigaj linioj pri Stalino troviĝis regule en liaj verkoj. Lia en 1952 aperinta unua poemvolumo Skolto de estonto estis laŭdata de la kritiko, sed ne estis sukcesa ĉe la publiko. Jevtuŝenko estis pro siaj publikigaĵoj akceptita en la verkistan union, eĉ sen lerneja ekzameno, kaj en la moskvan Literaturan Instituton Maksim Gorkij, kie li uzis la studotempon por poluri sian stilon kaj pripensi siajn temojn.

Post diversaj publikigadoj en la 1950-aj jaroj venis la sukceso ĉe la publiko en 1961 per la du poemoj Babij Jar (Бабий Яр)[1] (kun kiu Dmitrij Ŝostakoviĉ verkis 13-a simfonion) kaj Ĉu rusoj militemas? (Хотят ли русские войны?), kiu estis ankaŭ muzike komponita kaj iĝis fama kanto. Samtempe Jevtuŝenko estis elmetita al kritikoj de la establita soveta kulturo. Malgraŭ kelkaj subpremaĵoj — dum kelka tempo li vivis en Peĉoro en norda Rusio — li estis tamen tre produktiva kaj ankaŭ internacie konsiderata; liaj verkoj aperis en 72 lingvoj. Etikedoj kiel „poetribelo“, „kultfiguro de la 1960-aj jaroj“ kaj „politika idolo“ aŭ ankaŭ „politike nefidinda“ provis karakterizi lin.

Jam en fruaj jaroj Jevtuŝenko dediĉis sin ankaŭ al prozo. Lia unua rakonto La kvara Meŝĉanskaja-strato (Четвертая Мещанская)[2]) aperis en 1959 en la revuo Junost (Juneco). Lia unua romano Berriĉaj lokoj (Ягодные места) aperis komence de la 1980-aj jaroj.

Lian rigardon al la ŝanĝoj en Sovetio montris la en 1993 aperinta ŝlosilromano Ne mortu post morto (Не умирай после смерти); membiografia verko aperis en 1989 sub la titolo Lupa pasporto (Волчий паспорт).

En ambaŭ libroj troviĝas (identa) ĉapitro dediĉita al la okazintaĵoj ĉirkaŭ la armea puĉo en 1991 kontraŭ Miĥail Gorbaĉov. Post li estis de 1988 ĝis 1991 parlamenta delegito, Jevtuŝenko fariĝis rekta atestanto de la defendado de la Blanka Domo — de ties balkono li deklamis poemon direktitan al la homoj, kiuj ekstere manifestaciis surstrate.

Apud multnombraj distingaĵoj en sia propra lando li ricevis en 1999 kiel unua eksterlanda poeto la renoman usonan Walt-Whitman-premion. Li prelegis en usonaj universitatoj laŭ sia instrulibro Antologio de la rusa poezio.

La poeto vivas kaj laboras nuntempe en Moskvo. Li estis oficiale edziĝinta kvarfoje[3], havas 5 filojn. Li parolas krom la rusa ankaŭ la anglan, la hispanan, la italan kaj la francan lingvojn.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • La timo de sentimuloj (tr. K. Gusev, Paco 1/1972, bulgara, p. 13)

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Ciolkovskij bone diris tion: „La tuta nia scio en pasinteco, nuntempo kaj estonteco estas nenio kompare kun tio, kion ni neniam scios“. Tio ne estas malĝoja. Tio estas bela. Se ekzistas la senfineco de la neatingeblo, tiam ankaŭ la scio havas la esperon je senfineco. el: Beriĉaj regionojerenreiche Gegenden'

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu Esperantan version ĉe mas-eo.org
  2. La 4-a Meŝĉanskaja — strato en Moskvo; de „мещанин“ (etburĝo, mezklasa urbano).
  3. Евгений Евтушенко: «Всех женщин, которых называл своими, я до сих пор люблю…». 2008