Jezuitaj redukcionoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jezuita redukciono de São Miguel das Missões, ien Brazilo

Jezuitaj redukcionoj estis frukto de misiada strategio de la Societo de Jesuo konsistanta en la realigo de centroj (reducciones de indios) por evangelizo kaj instruado kaj socia organizado por la indiĝenaj popoloj de Sudameriko.

La redukcionoj havas la nomojn de la antikvaj indiĝenaj centroj kaj vilaĝoj organizitaj kaj dekomence administrataj de Jezuitoj celantaj tamen komplete responsigi la indianojn. Ene de tiaj centroj estis kreitaj kolegioj, lernejoj, preĝejoj kaj konventoj kaj komercocentroj. La celo pli specifa koncernis kreon de socio ĝuanta la avantaĝojn de la kristana eŭropa socio, sen tamen ties malvirtojn kaj negativajn aspektojn.

Inter tiaj vilaĝoj fonditaj de jezuitoj iuj akiris renomon, aparte tiuj situantaj ĉe la landlimoj inter Brazilo, Paragvajo, Argentino, Bolivio kaj Urugvajo.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La hispana vorto reducción, kiu nomas tiajn setlejojn, devenas de la latina vorto reductio (rekonduko) aŭ reducti[1] (rekondukitaj), ĉar ili servis por rekonduki la paganajn indianojn al kristanismo. En Esperanto tiu aspekto perdiĝas, ĉar la proponita vorto "redukciono" pli memorigas pri la samdevena "redukti" ol pri "rekonduki".

Historio de redukcionoj[redakti | redakti fonton]

Historiaj antaŭaĵoj[redakti | redakti fonton]

La Societo de Jesuo, oficiale naskiĝinta pere de Ignaco Lojola en la unua duono de la 16-a jarcento (1534), instaliĝis en Sudameriko en 1549 puŝate el la celo evangelizi: Jezuitoj eniris Brazilon, tiam jam portugalan kolonion. En Baja ili fondis kolegion. Ĝi estis la unua el cent kreitaj ĉar en diversaj sudamerikaj landoj ili kreis kolegiojn kaj misiajn centrojn. Kiam la Markizo de Pombal en 1760 elpelis jezuitojn ankaŭ el la amerikaj landoj okupitaj de Portugalio, 670 jezuitoj estis perforte disigitaj el la nordo al sudo de Brazilo kaj iliaj realigaĵoj praktike detruitaj malavantaĝe ankaŭ de indiĝenoj.

En la hispanan Amerikon jezuitoj penetris iom pli malfrue, nome en 1586, kiam ili gajnis unuanrangecon pro sia katekiza kaj civiliza aktivadoj ĝispunkte ke en 1606 Filipo la 3-a ordonis al la delegita reganto de Rio de la Plata, Fernando Árias de Saavedra, kies regado etendiĝis ĝis Paragvajo, ne submeti indiĝenojn per la armea forto sed per la metodoj praktikataj de jezuitoj. De tie jezuitoj etendis sian agadon de Paragvajo kaj suduesto de Brazilo (tiam koloniita de Hispanoj), Argentino, Bolivio kaj Urugvajo.

Progresigo[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la alveno de misiistaj jezuitoj la indiĝenaj gvaranioj, travivis kiel tiuj de la ŝtonepoko. La membraro de klano kunvivis ĉiuj en la sama kabano kiu funkciis kiel kolektiva loĝloko, agrikulturo kultivis nur maniokon sen iu ajn tekniko. Ilia precipa aktivado okupiĝis nur pri militoj preskaŭ seninterrompe kiuj senevite finiĝis per ekstermo de la venkitaj vilaĝanoj (oni, fakte, praktikis ritan kanibalismon) [2].

La afero “redukcionoj” estas ekzemplo pri la malfacilaĵoj akordigi misiistajn sendependon kaj lokajn koloniistajn regantojn. Komence de la 17-a jarcento jezuitoj pensis krei tiajn lokojn, nome redukcionoj, por konvinki indiĝenojn forlasi la nomadan vivon kaj restadi en organizitaj vilaĝoj kie eblis promocii lernadon kaj pacan kunvivadon laŭ la inspiro de kristanismo.

La redukcionoj iom post ion akiris ampleksan aŭtonomion: la indiĝenoj estis liberaj de la reĝaj jurisdikcioj kaj dependis rekte la vicreĝo: ili estis praktike liberaj de ĉiu servo, ili nur devis pagi imposton al la ŝtata trezoro (foje certa kvanto de mateo (teo). Ankaŭ rilate misiistoj ili ĝuis kreskantan aŭtonomion, kvankam foje, tamen, jezuitoj ne rezignis daŭrigi praktiki la dekomencan necesan paternalismon.

Ĉirkaŭ la jaroj 1630aj la redukcionoj suferis gravegajn damaĝojn pro reago de “damaĝitaj” sklavistoj. Jezuitoj alarmis la papon kaj obtenis de li, Urbano la 8-a, decidan kondamnon kontraŭ la sklavigantoj de indianoj (buleo Commissum Nobis de 1639). Krome, por eviti pluajn atakojn, jezuitoj obtenis de la hispana reĝo Filipo la 4-a permeson organizi indiĝenajn gardistajn taĉmentojn, gviditajn kaj trejnitajn rekte de la misiistoj.

Se la spirita regado restis ĉiam en la manoj de eŭropaj misiistoj, tiu male de civila administrado iom post iom pasadis al la indianoj. La senpermesa vilaĝeniro estis permesita nur al la episkopo kaj al la reĝa delegito. Detalema reglamento regulis la vivon en la redukcionoj. Malpli ol tri generacioj necesis por pasigi la indiĝenojn el la primitiva stato al stadio de bona civilizo (ekzemple, la unua tipografio de Latinameriko establiĝis en redukciono).

La finiĝo de la redukcionoj[redakti | redakti fonton]

Restaĵo de la preĝejo de San Ignacio Mini

La finiĝo de la redukcionoj estis kaŭzita ne pli pro la klaĉoj pri jezuitoj (nebremseblaj akaparantoj de riĉaĵoj) ol pro rivaloj inter hispanoj kaj portugaloj, nome pro politikaj faktoroj. Fakte en 1730 la kontrasto inter Hispanio kaj Portugalio pri la limoj de iliaj koloniaj posedaĵoj estis solvita per la traktado de Madrido, per kiu la teritorioj je la oriento de la rivero Urugvajo pasis sub la portugala regado anstataŭe de la Kolonio de Sakramento kaj de Filipinoj ceditaj al la hispanoj. Okazis tiam ke la indiĝenoj estis devigitaj forlasi siajn redukcionojn kompesataj per kvar mil da pesoj po vilaĝo.

Tamen nek misiistoj nek gvaranioj akceptis la traktadon. Jezuitoj ofertis al la hispana reĝo, krom la kutima obeo al la ŝtataj aŭtoritatuloj, kromajn tributojn kaj aliajn kompensojn por teni starantan tiun koloniadon bazitan sur religiaj kaj kulturaj kaj civiliziaj valoroj. Kun Portugalio ne eblis iu ajn akordo pro diversaj motivoj, inter kiu la malbonegaj rilatoj inter jezuitoj kaj portugala registaro. Ĉiuj akordoj falis.

Post kelkaj marĝenaj bataletoj, eksplodis vera milita konflikto, nome la Gvarania milito [2], de 1750 ĝis 1756. La indiĝenoj, tute malorganizitaj kaj netrejnitaj, alfrontis la portugalan kaj hispanan armeojn kaj ne sukcesis rezisti longatempe: ili estis venkitaj en la batalo de Caiboaté, kun multegaj viktimoj. Devigite forlasi siajn vilaĝojn, tiujn ruinigis kaj bruligis indiĝenoj antaŭ el ili forfuĝi.

La jezuita societo suferis intensan misfamigan kampanjon en Eŭropo kaj en Amerikoj: ĝi estis kulpigita pri ĉiuj malfunkciadoj de la regiono kaj akuzita pri provo krei aŭtonoman ŝtaton kun eventuala eltordita akordo kun la registaroj. En 1759 jezuitoj estis elpelitaj el Portugalio, en 1767 el Hispanio kaj aliaj eŭropaj landoj kun la konsekvenco de la blokiĝo ankaŭ de ilia misiista kaj civiliza edukoj en la kolonioj. Kroma kaj fatale mortiga bato falis sur la jezuitan societon kaj ties aktivadojn kiam la papo, Klemento la 14-a, estis devigita, pro minacoj de skismoj el diversaj eŭropaj ŝtatoj, precipe burbonaj, senigi la jezuitaron de la papa permeso ekzisti kiel religiula katolika ordeno (1773).

La supervivintaj redukcionaj indiĝenoj suferis tristan destinon: iliaj teritorioj estis okupitaj, iliaj havaĵoj pasis al aliaj: senigite de ĉio, ili estis devigitaj ŝteli kaj rabadi por supervivi kaj multaj mortis pro malsato. Diversaj akceptis soldatiĝi en la hispanaj kaj portugalaj armeoj kun aparta celo militi kontraŭ indiĝenoj ĉaspelite vagantaj de unu lando al la alia, aŭ de unu arbarego al alia.

Kina adapto de la eventoj okazintaj en la brazila redukciono de São Miguel das Missões estis prezentita en la filmo de Roland Joffé The Mission [3], kun enscenigoj de tiamaj kontrastoj kaj konfliktoj inter la koloniaj armeaj fortoj kaj indiĝenoj. [4]

Kromaj karakterizoj de jezuitaj redukcionoj[redakti | redakti fonton]

Fizika aranĝo[redakti | redakti fonton]

La jezuitaj redukcionoj estis realigitaj laŭ perfekta geometria ordo, kun malmulte da modifoj, en ĉiuj vilaĝoj. Ĉiu el ili etendiĝis ĉirkaŭe de kvadrata placo en kies centro staris alta kruco kaj bildo de la sankta patrono. Ĉe unu flanko troviĝis la preĝejo kun apude la domoj por la vidvinoj kaj orfoj, la loĝejoj de la misiistoj kaj uzinoj; dorse de la preĝejo, la tombejo kaj granda orto. Alifranke establiĝis la loĝejo de la indiĝenoj; en la restantaj flankoj, la administra konsilejo, iu pordejo, hospico, kapelo, suna horloĝo kaj karcero.

La vilaĝo estis ŝirmita per tranĉeoj kaj alta muro por sin protekti kontraŭ atakoj de aliaj indiĝenoj kaj de diritaj bandeirantoj aŭ samspecaj paŭlistoj. La preĝejo estis la unika konstruaĵo dekoraciita: indiĝenoj, ellernintaj la artajn teknikojn, ĝin povis dekoracii.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Pri civilaj aferoj kiel administrado taskiĝis indiĝena komisio, elektita per voĉdono, formita de tri urba gardistoj, tri administrantoj, kelkaj helpantoj kaj reprezentantoj de la redukcionaj kvartaloj, ĉiuj sub la egido de kaciko. Justica administrado restadis administrata de la jezuitoj. Preskaŭ neniam okazadis enkarcerigoj kaj kondamno al ekziligo, opiniata la plej grava de la punoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Unuopa familio ricevis dekomence asignitan kultivindan terenon, poste laŭheredan, el kiu eltiri subtenon por la tuta familio: oni kultivis terpomojn, maizon, legomojn, fruktojn kaj mateon. Aliaj terenaj areoj estis “ Dia Propraĵo” kies fruktoj apartenis al la komunumo, kaj en kiuj la indiĝenoj devis senkompense labori dutagojn semajne.

Tabako, mielo kaj maizo, se kultivitaj, servis kiel ŝanĝmono; tamen tia sistemo ne multe estis uzata ĉar la komunumaj centroj provizadis tion kio mankis. Foje estis akceptitaj eksteraj komercistoj laŭ tempo ne pli longa ol tri tagoj. Eksterlanda komerco estis ekskluziva rilato de redukciono kun redukciono aŭ kun najbaraj provincoj (en teritorioj regataj de Hispanio). La elspezoj, ĉi-kaze, estis destinitaj al pago de la impostoj al Krono kaj al provizo de materiaj kaj utilaj laboriloj.

Iom post iom pliiĝis bredado tiel ke en 1768 la jezuitaj redukcionoj posedis, entute, 656.333 brutojn. Ankaŭ komerco havis kreskiĝon ĝis la neceso krei centran komercejon en Bonaero, el kiu oni eksportu al Eŭropo ledojn kaj nutraĵojn kiel mielon, varispecajn fruktojn, kaj tinkturojn kaj skulpturojn interŝanĝe kun karto, libroj, silko, tegoloj, kirurgiaj iloj, metaloj, salo... Duone de la 18-a jarcento la sistemo de redukcionoj malmulte enportadis ĉar ili fariĝis praktike kapablaj produkti diversvarojn.

Ĉiutagaĵoj[redakti | redakti fonton]

La vivo en la redukcionoj laŭiris precizan rutinon: je la matena kvara sonoris la kampano, sekvis individua preĝo, ĉiuj mesiris, ankaŭ infanoj kaj je la sepa oni asignis la tagajn “laborindaĵon”, por la infanoj estis la horo de la matenmanĝo. Post la preĝo de la oka oro, vizito al la malsanuloj kaj eventuala entombido de mortintoj, oni konfortiĝis per mateo kaj komenciĝis laboro por la laboristoj kaj lernado por infanoj.

Inter la 11a kaj 12a horoj, tangmanĝo post kio unu horo dediĉita al ripozo, kaj post devove laboro. Finlabore katekismo, je la 16a, ankoraŭ preĝoj, intermanĝeto, la breviero por la kleruloj, vespenmanĝo. Je la 20,30 ĉiuj fajroj malfajriĝis kaj la tuta vilaĝo enlitiĝis.

Dimanĉe la mesoj estis solenaj kun kantoj kaj muziko, kaj en la plej festataj liturgiaj memoraĵoj oni realigis teatraĵojn, kolektivajn dancojn, procesiojn, diverspecojn de ŝajndueloj kaj koncertoj.

Eduko kaj kulturo[redakti | redakti fonton]

Por plibonigi la vivon de la indiĝenoj kaj por prosperigi la ekonomion de vilaĝoj oni enkondukis novajn teknikojn en agrikulturo kaj en bredado. Oni instruadis elementojn de arkitekturo, oni alprenis utiligi tajleblajn ŝtonojn, kelkeloke oni enplantis fanduzinon. Edukado religia kaj laika estis konsideritaj necesaj por krei harmoniigitan civitanon. Oni ne preterlasis, en la sekvaj tempoj, skulpturon, pentraĵon, ĉizadon, poezion, muzikon, teatron, retorikon kaj sciencojn.

Se la redukcionoj penis kompreni konceptojn de kristanismo, pro kiu ne multe profondiĝis, en ili la kristana pensmaniero (almenaŭ kelkloke, laŭ misiistoj mem), kompense ili brilis en la “kopiarto”: “Oni certu, skribis misiisto pastro Sepp, ke kion ili vidis unufojon, tion ili perfekte imitos. Ili ne bezonas majstron kiu montru regulojn de perspektivo aŭ de proporcio... Se vi enmanigu al ili aŭ homan figuron aŭ desegnon, vi vidos artan verkon, kiun eĉ en Eŭropo onin mirigus”.

Alfabetigo kaj literaturo[redakti | redakti fonton]

Jezuitoj, kiel la franciskanoj en Meksiko, studis, el la indigena viva parolado, la lingvon de Gvaranioj kreante skribsistemon per la latinaj karaktroj kaj en ĝi produktis multenombrajn verkojn, precipe ligitajn al katekismo. Pro tio kelka parto de Gvaranioj estis alfabetigitaj Gvaranie, Kastelane kaj Latine, ankaŭ se tiu lasta estis rezervita al la personoj destinitaj al la profesioj.

En 1700 ekaktivis la unua tipografio en la redukciono “Loreto”, en Argentino, kie indiĝena entreprenisto, Juan Yapai, presis la unuan tiulandan libron, nome “Roma Martirologo”. Iuj kacikoj skribe komunikadis al siaj subuloj gvaranilingve, indiĝeno Melchor verkis historion pri la sia vilaĝo “Corpus Christi”, alia indiĝeno Vasquez, pri sia Loreto kies biblioteko honoriĝis per tri cent libroj.

Artoj[redakti | redakti fonton]

Troviĝas diversaj atestoj pri la natura inklino de la indiĝenoj al muziko. Diversaj el ili fariĝis admiritaj orgenistoj kaj aliaj akiris postenon ĉe la eŭropaj kortegoj, kiel la indiĝena pastro Juan Vaseo.

Naskiĝis ankaŭ orkestroj, foje invititaj en grandaj Sudamerikaj urboj.

Por teatro el la hispana lingvo gvaranioj tradukis kaj ludis teatrajn verkojn.

Inter la pentristoj memorindas Kabiyù, kortuŝiga artisto kiu pentris la “Virgulinon de la doloroj” hodiaŭ konservita en muzeo de Bonaero. Ankaŭ skulpturan instruadon la jezuitaj misiistoj profitis por enradikigi kristanan pensadon en indianojn. Hodiaŭ amerikaj muzeoj sin gloras prezenante tiutempajn skulptaĵojn. Foje tiuj skulpturaj verkoj atingis Eŭropon.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Malfacilaĵoj[redakti | redakti fonton]

La vivo en la redukcionoj havis aspektojn ankaŭ malfacile akcepteblajn, aparte por nia epoko. La rigideco de Sankta Ignaco foje tradukiĝis al tro strikta disciplino. Nemalmulte okazis ke indiĝenoj ne sukcesis alkutimiĝi al tiu rutino kaj preferis reveni al la arbarego. Okazis ankaŭ ke civilaj aŭtoritatoj enkondukis redukcionon kontraŭvolajn indiĝenojn kiuj poste preferis forfuĝi. Okazis ankaŭ ke koloniaj soldatoj eksterminis indiĝenojn oponantajn ordonon reveni al la redukciona vilaĝo, kiel en 1708 por la Guenoaoj.

Redukcionoj sub tiu aspekto ankoraŭ estas objekto de esploro: ne ĉiuj dokumentoj estis detruitaj.

Minaco de bandeirantoj[redakti | redakti fonton]

Temas pri la danĝero pli minaca, la plej senmizerikorda kaj la plej insista: tiuj brazilaj, kun la paŭlistoj, sklavigistoj por havigi vendotajn sklavojn masakris ankaŭ tutajn vilaĝojn: Se ne defenditajn, ili penetradis en vilaĝojn kaptante personojn aĝkapablajn labori. Dek tri redukcionoj, en la nuna Paranao, estis plurfoje atakitaj kaj ruinigitaj de sklavigistaj Bandeirantoj kaj pro tio forlasitaj de misiistoj en 1631 kiuj elmigris al sudo kun ĉirkaŭ dekdu mil personoj.

La batalo de Mbororé (1641) de bandeirantoj, helpataj de indiĝenoj Tupi, kontraŭ redukcianaj Gvaranioj, helpataj de paragvajaj soldatoj, finiĝis kun la venko de tiuj lastaj kaj tio blokis la ekspansian impeton de Brazilo kaj permesis normalan vivon en la redukcionoj ankoraŭ laŭlonge de unu jarcento.

Bone konservita preĝejo de Concepción (Santa Cruz), en Bolivio, kun dekoracio.
Lokoj de la precipuaj redukcionoj en Argentino, Brazilo kaj Paragvajo.

Listo de la jezuitaj redukcionoj[redakti | redakti fonton]

Redukciono Popolo
San Ignacio Mayor 2.231
Santa Maria la Mayor 3.593
Santa Rosa de Lima 2.170
Santiago 4.359
Itapuá 2.847
Presentación 1.764
Santos Cosme y Damián 1.272
Santa Ana 4.331
Nuestra Señora de Loreto 2.789
San Ignacio Minì 2.218
Corpus Christi 3.214
Jesús de Tavarangue 1.679
Santísima Trinidad 2.245
San José 1.594
San Carlos 1.404
Santos Apóstoles 1.577
Concepción 2.296
Santa María Mayor 993
San Francisco Xavier 1.845
Santos Mártires 2.834
San Nicolás 3.107
San Luis 2.868
San Lorenzo 1.573
São Miguel das Missões 6.611
San Juan 2.843
Santo Tomé 4.824
Angeles Custodios 2.397
San Borja 3.814
La Cruz 2.540
Santos Reyes de Yapeyú 6.187

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Martina G., Chiesa nell’Età dell’Assolutismo, Morcelliana, Brescia 1989, pp. 236-269 (Cenni su alcuni tra i principali problemi della storia delle missioni)
  • Armani A., Città di Dio e Città del sole. Lo Stato gesuita dei Guarani 1609-1768, Studium, Roma 1977
  • Ludovico Antonio Muratori, Il cristianesimo felice dei padri della Compagnia di Gesù nel Paraguai, Sellerio editore, Palermo 1985
  • Abou, S., La “Republique” jesuite des Guaranis (1609-1768) et son heritage, Libraire Academique Perrin/Unesco, 1995
  • Damasceno, A., Artes Plásticas no Rio Grande do Sul, Globo, Porto Alegre 1971
  • Rommerskirchen, Riduzioni - in Enciclopedia Cattolica, vol. X cc.893-895
  • Trevisan, A., A Escultura dos Sete Povos, Brasília 1978
  • [http://www.kattoliko.it/corti/Art_12.htm Corti, l'anti "Mission". Da Avvenire, 9 febbraio 1999. Consultato il 5-2-2010
  • Cammilleri, R., Le Reducciones gesuitiche del Paraguay, da Il Timone N. 38 - Dicembre 2004.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hispana vikipedio
  2. [1]
  3. James Schofield Saeger (1995) "The Mission and Historical Missions: Film and the Writing of History." The Americas, Vol. 51, No. 3, pp. 393-415.
  4. Eugenio Corti, aŭtoro de la romano “La terra dell'Indio” (la tero de la indiano), temanta pri eventoj de iu redukciono, rimarkigas ke la filmo, tamen, bildigas la jezuitan superulon kiel komplicon de la laika povo dum mem estis viktimo de la malkonstruo de la redukcionoj kaj de la subpremo de lia ordeno.