Jiří Hanzelka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jiří Hanzelka
Persona informo
Naskiĝo 24-an de decembro 1920 (1920-12-24)
en Štramberk
Morto 15-an de februaro 2003 (2003-02-15) (82-jaraĝa)
en Prago
Tombo Domanín vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio vd
Partio Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio vd
Subskribo Jiří Hanzelka
Familio
Amkunulo Olga Knoblochová vd
Profesio
Okupo verkistoscenaristofotistofilmproduktorofilmreĝisoroĵurnalisto • mondovojaĝisto • vojaĝisto • publikigisto vd
Laborkampo vojaĝo • opinia ĵurnalismo • film journalism vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jiří Hanzelka (naskiĝis la 24-an de decembro 1920 en Štramberk, mortis la 15-an de februaro 2003 en Prago) estis ĉeĥa vojaĝisto kaj verkisto.

Post abiturientiĝo (1938) li komencis studi Komercan altlernejon. Ĉar en la komenco de la dua mondmilito la ĉeĥaj altlernejoj estis fermitaj, li povis finstudi nur en 1946. Li studis komune kun Miroslav Zikmund, kiu poste fariĝis lia partnero en vojaĝoj kaj kunaŭtoro de iliaj libroj.

En la jaroj 1947-1950 ili entreprenis vojaĝon al Afriko kaj Suda Ameriko en sia aŭtomobilo de marko Tatra. Ili elsendis pli ol 700 radio-raportoj, faris amason da fotoj kaj turnis filmojn de enorma dokumenta valoro.

Ilia dua vojaĝo en la aŭto Tatra kaj kun akompanantaro okazis en la jaroj 1959-1964 tra Azio kaj Oceanio kaj alportis kvanton da dokumenta materialo.

En 1968 ili partiiĝis kun „reformemaj komunistoj“, tial ekde 1969 ili ne plu rajtis publici nek partopreni en la publika vivo.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

La tuta verkaro erstis skribita komune kun Miroslav Zikmund kaj koncernas iliajn vojaĝojn.

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Afrika snů a skutečnosti, (Afriko de revoj kaj de realo,1952)
  • Tam za řekou je Argentina, (Tie trans la rivero estas Argentino, 1956)
  • Přes Kordillery, (Trans Kordileroj, 1957)
  • Za lovci lebek, (Al krani-ĉasantoj, 1958)
  • Mezi dvěma oceány, (Inter du oceanoj, 1959)
  • Obrácený půlměsíc, (Renversita duonluno, 1961)
  • Tisíc a dvě noci, (Mil kaj du noktoj, 1967)
  • Světadíl pod Himalájem, (Mondoparto sub Himalajo, 1969)
  • Zvláštní zpráva č. 4, (speciala raporto n-ro 4, 1964 - ili priskribis sian vojaĝon tra Sovetio, sed la raporto estis proklamita severe sekreta pro informoj pri la soveta ekonomio, publikigita nur en 1990)
  • Cejlon, ráj bez andělů, (Cejlono, paradizo sen anĝeloj, 1991, malpermesita, aperis samizdate)
  • Sumatra, naděje bez obrysů, (Sumatro, espero sen konturoj, 1991, malpermesita, aperis samizdate)
  • Život snů a skutečnosti, (La vivo de revoj kaj realoj, 1997)
  • Afrika kolem Tatry, (Afriko ĉirkaŭ Tatro, 2000)
  • Velké vody Iguazú, (Grandaj akvoj de Iguazuo, 2000)
  • Přemožení pouště, (Venko super dezerto, 2002)

Plie ili estas aŭtoroj de multaj ĝazetaj artikoloj kaj prelegoj.

Memstare

  • Modrý mauritius...a přece Austrálie!, (La blua Mautitius kaj tamen Aŭstralio! 1999)
  • Sloni žijí do sta let, (Elefantoj vivas ĝis cent jaroj, 2002 - kunlabore kun Petr Horký a Miroslav Náplava.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Afrika I. (Afriko I)
  • Afrika II. (Afriko II)
  • Z Argentiny do Mexika (El Argentino al Meksikio)
  • Je-li kde ne světě ráj (Se ekzistas paradizo ie en la mondo)

Apud ĉi tiuj tutvesperaj filmoj, ili turnis ankaŭ 147 dokumentajn, kurtajn aŭ televidajn filmoj.