Jiří Lábus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jiří Lábus
Jiří Lábus dum dublado
Jiří Lábus dum dublado
Persona informo
Jiří Lábus
Naskiĝo 26-an de januaro 1950
en Ĉeĥoslovakio Prago, Ĉeĥoslovakio
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio vd
Alma mater Praga Akademio de Prezentartoj vd
Familio
Gefratoj Ladislav Lábus vd
Profesio
Okupo teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro • aktoroscenaristo vd
Aktiva dum 1969– vd
Aktorado
Fama rolo Rumburak en Arabela
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jiří LÁBUS (* 26-an de januaro 1950 en Prago) estas ĉeĥa aktoro.

Lia patro estis arkitekto, la patrino flegistino en teatro. Tiel li ofte estis en teatro kaj jam infanaĝe fasciniĝis pri ĝi, do li iĝis aktoro.

Krom per la teatra laboro Jiří LÁBUS famiĝis al vasta publiko per kunaktorado en fabelaj ĉeĥa televidserio por infanoj. Speciale lin famigis la rolo de la minaca magiisto Rumburak en la televidserioj »Arabela« (»Arabela«, 1979 – 1981), »Arabela revenas« (»Arabela se vrací«, 1994) kaj la filmo »Magia korvo Rumburak« (»Rumburak«, 1984).

Aldone Jiří LÁBUS estas lingvoadaptiga parolisto, interalie por la ĉeĥlingvaj versioj de usonaj filmaĵoj »M*A*S*H« kaj »Ice Age«. Kaj li estas la ĉeĥa voĉo de Marge SIMPSON el la desegnofilm-televidserio »La SIMPSONoj«.

Jiří LÁBUS havas fraton (Ladislav Lábus, * 1951), kiu havas saman profesion kiel la patro: arkitekto.

Filmografio[redakti | redakti fonton]

Retpaĝoj[redakti | redakti fonton]