Ji Sun-sin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ji Sun-sin.
Transskribo
Hangeŭlo 이순신
Ĉina skribo 李舜臣
Norma transskribo I Sun-sin
McCune-Reischauer Yi Sun-shin
Esperanta transskribo Ji Sun-sin

Ji Sun-sin (28-an de aprilo 1545 en Hanseong (hodiaŭa Seulo)- 16-an de decembro 1598, ofte skribita ankaŭ Yi Sun-sin) estis korea milita gvidanto kaj admiralo en la 16-a jarcento. Li gvidis la korean floton dum la Hidejoŝi-invado inter 1592 kaj 1598 kaj apogis decide al ties defendo.

Militärische Laufbahn

Ji Sun-sin soldatservis kiel oficiro en nordo de la lando (1576-1586), oni translokis lin en 1591 wal floto en provinco Jeolla (en sudo), kie oni atendis japanan invadon de Toyotomi Hideyoshi. La invado komenciĝis en printempo de 1592 ĉe Busan en sudokcidento de Koreio. Atakis la landon 700 ŝipoj, 160.000 soldatoj, kiuj atingis ene de 20 tagoj la ĉefurbon Hanseong. La pli malgranda korea floto de Ji Sun-sin havis ĉ. 100 ŝipojn (el inter tiuj ĉ. 24 Geobukseon, kirasfortigitajn ŝipojn) kaj kaŭzis gravajn perdojn ĉe la japanoj.

Post la ĉina-korea kontraŭatako, en 1593 okazis pactraktadoj kaj Japanio povis ekposedi nur terpecon ĉirkaŭ Busan. La traktado validis je 4 jaroj. Ji tiutempe estis malalt-rangigita, ĉar li en 1592 evitis decidan batalon kontraŭ la japana floto. En 1597 komenciĝis nova invado de Hideyoshi je Koreio kaj tiutempe malpli sukcese.

Ji Sun-sin estis nomumita ĉefkomandanto de la floto - post morto de lia posteulo - kaj denove sukcesis kun sia floto. la japanof finfine devis retiriĝi post morto de Hideyoshi en septembro de 1598. Ji Sun-sin morte vundiĝis en iu el la lastaj bataloj.