Ji Xianlin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ji Xianlin
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aŭgusto 1911 (1911-08-06)
en Linqing
Morto 11-an de julio 2009 (2009-07-11) (97-jaraĝa)
en Pekino
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj ĉina
Ŝtataneco Popola Respubliko ĈinioRespubliko ĈinioDinastio Qing
Alma mater Tsinghua UniversitatoUniversitato de Göttingen • Universitato de Ŝandongo
Okupo
Okupo lingvistohistoriisto • universitata instruisto • tradukisto
vdr

Ji Xianlin (naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1911 en Linqing (Ŝandongo), mortis la 11-an de julio 2009 en Pekino) – ĉina historiisto, paleografo kaj verkisto.

Li finis fundamentan lernejon, la mezan kaj universitaton en Jinan, poste en 1930 komencis studi en Pekino ĉe Universitato Tsinghua, kie magistriĝis pri okcidenta literaturo. En 1935, kadre de studenta interŝanĝo, foriris al Germanio, kie en Universitato de Göttingen studis palian lingvon, sanskriton kaj lingvojn de Ĉina Turkestano kaj de Centra Azio. Tie ankaŭ en 1941 doktoriĝis.

En 1946 revenis al Ĉinio, kie kiel profesoro de Pekina Universitato komencis labori en nova katedro de orientaj lingvoj. Li specialiĝis pri historio kaj kulturo de antikva Barato. En 1956 iĝis prezidanto de fakukltato de sociaj sciencoj de la Ĉina Akademio de Sciencoj.

Dum la Kultura Revolucio sekrete tradukis al la ĉina Ramajanon. Siajn rememorojn de tiu ĉi periodo li priskribis en eldonita en 1998 aŭtobiografio "Vivo en stalo".

En 1978 iĝis vicrektoro de Pekina Universitato kaj direktoro de esplora instituto de Suda Azio de la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj. Li ankaŭ prezidis al pluraj organizaĵoj, interalie al Ĉina Societo de Suda Azio kaj Ĉina Lingva Societo. En 1986 publikigis artikolon pri filozofo, poeto, socia aganto Hu Shi, kontribuante al ties rehonorigo de liaj sciencaj atingoj, kiu pli frue pro politikaj kaŭzoj en Ĉina Popola Respubliko estis malĉeesta. En 1998 publikigis tradukon de verkita en toĥara lingvo A de la teksto Maitreyasamiti-Nataka, malkovritan en 1974 en Yanqi (Ŝinĝango).

Li okupiĝis pri esploro de historiaj ligoj inter Ĉinio kaj Barato, interalie pri historio de trairo de budhismo al Ĉinio kaj de ĉinaj inventoj al Barato. Pri la historio de Barato verkis 7 librojn, tradukis ankaŭ plurajn verkojn de sanskrito al la ĉina lingvo. La 26-an de januaro 2008, en la Tago de Respubliko, kiel la unua ĉino estis distingita de barata registaro per la ordeno Padma Bhuŝan.

Li opiniis, ke proceso de interkultura ŝanĝo estas baza movigoforto de la homa progreso, kaj konado de fremdaj kulturoj estas vojo al atingo de universala harmonio. Li dividis la homaron al kvar grandaj kulturaj zonoj: la ĉina, barata, araba-islama kaj eŭropa-amerika. La tri unuaj estas kulturoj de Oriento kaj la lasta kulturo de Okcidento. Li kontraŭstaris al eŭropocentismo alvokante al plifirmigo de kultura interŝanĝo inter Oriento kaj Okcidento, kio, laŭ lia konvinko, estis rejuniĝonta la ambaŭ kulturejojn. Li opiniis, ke persisto de la ĉina kulturo dum 5000 jaroj estas rezulto de ĉiamaj prunteprenoj de ekstere, kion komparis al "vakcinigo de freŝa sango".