Jiddu Krishnamurti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jiddu Krishnamurti
Persona informo
జిడ్డు కృష్ణ మూర్తి
Naskiĝo 12-an de majo 1895 (1895-05-12)
en Madanapalle, Provinco Madraso,  Brita Hindio
Morto 17-an de februaro 1986 (1986-02-17) (90-jaraĝa)
en Ojai
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pankreata kancero vd
Religio senreligieco vd
Lingvoj teluguaangla vd
Ŝtataneco Brita Hindio • BaratoDominio de Barato vd
Alma mater Universitato de Parizo-Sorbono vd
Familio
Edz(in)o
Profesio
Alia nomo K vd
Okupo filozofoverkisto vd
Laborkampo filozofio vd
Verkado
Verkoj Freedom from the Known ❦
The First and Last Freedom ❦
Commentaries on Living ❦
Krishnamurti Foundation vd
En TTT Oficiala retejo vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jiddu KrishnamurtiĜidu Kriŝnamurti (telugue జిడ్డు కృష్ణమూర్తి), (Madanapalle, Barato, la 12-an de majo 1895Ojai, Kalifornio (Usono), la 17-an de februaro 1986) estis hinda bramano, aŭtoro kaj spirita instruisto.

Li estis fama verkisto kaj parolanto (oratoro) pri fundamentaj filozofiaj kaj spiritaj temoj, i.a (sed ne nur): la celo de meditado, homaj rilatoj, kaj kiel estigi pozitivan socian ŝanĝon en tutmonda socio. En multaj publikaĵoj, Kriŝnamurti parolas pri spiritaj demandoj, kiel ekz. atingi kompletan spiritan liberon per meditado, sed ankaŭ pri religiaj kaj filozofiaj temoj. Li famiĝis ĉefe pro altranguloj de la Teozofia Societo, kaj inter ili Annie Besant, kiu deklaris lin en 1910 onta "mondinstruisto" kaj fondis por li la teozofan "Ordenon de la stelo en oriento".

Kiam li aĝis 34, li publike rifuzis la famon kaj la mesiecon akiritajn kiam la Teozofia Societo proklamis lin la nova enkarniĝo de la Majtreja Budho, kaj pasigis la ceteron de sia vivo per regula publikigado kaj publika prezentado de siaj paroladoj, ĉefe en Suda Azio, Eŭropo kaj Usono. 90-jara, li alparolis Unuiĝintajn Naciojn pri paco kaj konscio, kaj en 1984 ricevis la Pac-Medalon de UN.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Verkoj de J. Krishnamurti en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Sperto kaj Konduto (1932) tradukita de Petro Stojan
La Problemoj de la Vivo (1935)
Ĉe la Piedoj de la Majstro (1913) tradukita de W. W. Mann.
Eduko kaj vivsignifo. Tradukis R. Feldman González, Kribo. Eld. Laŭte, Laroque Timbaut. 1980. 40 paĝoj.
Fronte al la vivo / Eduko kaj vivsignifo. Tradukis R. Feldman González, Kribo. Beauville, 1998. 62+39 paĝoj.
Libere de la konoj. Tradukis Y. Bachimont. Eld. Bambu, Varna, 1999. 95 paĝoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]