Jihlava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jihlava
germane: Iglau
urbo
Placo en Jihlava
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Jihlava
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Vysočina
Distrikto Distrikto Jihlava
Administra municipo Jihlava
Historiaj regionoj Moravio, Bohemio
Montaro Bohemia-Moravia montetaro
Tipo de urbo Statuta urbo
Konata loko ZOO Jihlava
Katakomboj Katakomboj en Jihlava
Rivero Jihlava
Situo Jihlava
 - alteco 525 m s. m.
 - koordinatoj 49° 23′ 47″ N 15° 35′ 25″ O / 49.39639 °N, 15.59028 °O / 49.39639; 15.59028 (mapo)
Areo 78,85 km² (7 885 ha)
Loĝantaro 51 234 (08.10.2010)
Denseco 649,77 loĝ./km²
Unua skribmencio 1233
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 586 01
NUTS 3 CZ063
NUTS 4 CZ0632
NUTS 5 CZ0632 586846
Katastraj teritorioj 18
Partoj de urbo 16
Bazaj sidejunuoj 45
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Jihlava
Retpaĝo: www.jihlava.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Jihlava (germane: Iglau) estas regiona urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas ĉe la samnoma rivero Jihlava, surlime inter orienta Bohemio kaj okcidenta Moravio. Administra, industria, komerca, trafika, kleriga kaj kultura centro de la regiono Vysočina. En 2006 ĝi havis 50 676 loĝantojn.

Historio

La unua skriba mencio pri komunumo nomata Jihlava devenas el la jaro 1233, kiam Roberto, episkopo de Olomouc, konfirmis transigo de posedo de Ordeno de germanaj kavaliroj al monaĥejo en Želiv. Baldaŭ poste ĝi revenis al posedo de la ĉeĥa reĝo Venceslao la 1-a, kiu en 1240 fondis tie reĝan urbon kun rajto mini arĝenton. Estis formulita preciza minada juro, kiu iĝis modelo por aliaj minaj regionoj. Dum pluraj jarcentoj Jihlava estis sidejo de supera minada tribunalo, fina aŭtoritato pri minaj disputoj.

Reĝo Přemysl Otakar la 2-a en 1270 preskribis la ortangulan formon de la urba placo (same kiel ekzemple en České Budějovice).

Je la 5-a de julio 1436 tie estis proklamitaj la t.n. kompaktatoj pri la husanismo, kiuj koncedis al la husanoj kelkajn el iliaj postuloj (vd. Pragaj Artikoloj). Sigismondo la 1-a estis agnoskita kiel reĝo de Bohemio.

Pordego de Dipatrino en 1899

La urbo estis germana lingvo-insulo ĝis la mezo de la 20-a jarcento kaj nomiĝis Iglau. La germana nomo de rivero Jihlava estis Igel (= erinaco, kvankam la etimologio verŝajne estas alia), kaj la urba blazono montras du erinacojn.

En 1960 Jihlava fariĝis distrikta urbo kun regiona urbo Brno. Ĉefurbo de la aparta regiono Vysočina ĝi fariĝis en la jaro 2000.

Vidindaĵoj

En la historia urbokerno (ekde 1982 proklamita kiel urba monumentrezervejo) eblas trovi domojn de multaj historiaj stiloj kaj restaĵojn de urba muregaro el 14-a kaj 15-a jarcentoj.

Al ĉefaj memorindaĵoj de la urbo apartenas:

  • Kaverna sistemo ("katakomboj"), kiu pro siaj 50 000 m² kaj longeco proksimume 25 km estas post Znojmo la dua plej granda subtera labirinto en tuta Ĉeĥio. Koridoroj troviĝas en roko sub la tuta urbo kaj ofte eĉ en pluraj etaĝoj unu super la alia, en profundeco de 2 ĝis 14 metroj. La konstruo komenciĝis jam en la 14-a jarcento. Unu el ĝiaj koridoroj montras strangan lumineskon, kiu kaŭzis plej diversajn klarigprovojn; plej verŝajne dum la Dua mondmilito oni uzis ĝin kiel bunkron kaj pentris ĝin per lumineska farbo. Multaj vizitantoj kredas, ke tie okazas paranormalaj fenomenoj. Nuntempe plejparto de la tuneloj estas fake fortikigita kaj 10 km estas alirebligitaj por publiko.
  • Urba muregaro, konstruata ekde la 13-a jarcento, havis origine internan muron 6 m altan, 7 m profundan fosaĵon, klelkajn bastionojn kaj 5 pordegojn, el kiuj konserviĝis ĝis nun nur unu , nomata Pordego de Dipatrino. Ĝi estas tipa simbolo de la urbo, ĝia supra ĉirkaŭirejo-belvidejo estas publike alirebla kaj ĝi prezenta skrome ankaŭ malgrandan muzeon pri minado kaj subterejo
  • Paroĥa preĝejo estas konsekrita al Sankta Jakobo kaj havas du turojn, el kiuj nur unu havas finkonstruitan pinton.
  • Impona pestkolono sur la ĉefplaco (Bedaŭrinde meze de la placo oni komence de la 1980-aj jaroj konstruis magazenon, kies arkitekturo ne kongruas kun la historia karaktero de la placo).
  • Preĝejeto de sankta Johano la Baptisto - konstruita antaŭ 1200, la plej malnova konserviĝinta ŝtona konstruaĵo en la regiono
  • Zoologia ĝardeno
  • Akvaparko


Transporto

Tra Jihlava gvidas grava unurela elektrizita fervojlinio numero 225 de Havlíčkův Brod al Veselí nad Lužnicí. Krom tiu ĉi linio estas ankoraŭ unu linio, numero 240 (Jihlava - Brno) - unurela neelektrizita. Proksime estas ankaŭ plej grava aŭtoŝoseo de Brno al Prago (D1).

Ĝemelurboj


Ŝablono:KapoMunicipoNav Antonínův Důl | Červený Kříž | Henčov | Heroltice | Horní Kosov | Hosov | Hruškové Dvory | Jihlava | Kosov | Pávov | Pístov | Popice | Sasov | Staré Hory | Vysoká | Zborná Ŝablono:PiedoMunicipoNav