Jikji

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jikji

Jikji (hangeule: 직지) estas mallongigo de la titolo de libro pri korea budhismo.

La tuta titolo estas: "Baegun hŭasang ĉorok buljo jikji simĉe jojeol" (koree: 백운화상초록불조직지심체요절; esperante: Krestomatio de la zen-instruoj de la grandaj budhismaj pastroj).

Presita sub la dinastio Gorieo, ĝi estas la plej malnova libro presita danke al moviĝemaj metalaj literoj. UNESKO aldonis ĝin al la programo Memoro de la Mondo. [1]

Jikji publikiĝis en la templo de Heungdeok en 1377, kion konfirmis elfosadoj surloke en 1985. Ĝi presiĝis do 78 jaroj antaŭ la 42-linia Biblio de Gutenberg, kiu estis presita en la jaroj 1452-1455.

La plej granda parto de la Jikji nun perdiĝis, nur ekzistas la lasta volumo. Ĝi konserviĝis en la departemento de manuskriptoj ĉe la nacia biblioteko de Francujo.

Aŭtoro[redakti | redakti fonton]

La Jikji estis verkita de la budhisma monaĥo Baegun (1298-1374, budhisma nomo Gjeonghan), kiu estis la ĉefsacerdoto de la temploj de Anguk kaj Ŝingŭang en Haeju. Ĝi estis eldonita duvoluma en Seongbulsan en 1372. Baegun mortis en la Ĉŭiam-templo en Jeoju en 1374.

Ennhavo[redakti | redakti fonton]

La Jikji enhavas kolekton de citaĵoj de la plej famaj budhismaj monaĥoj tra pluraj generacioj. Ĝi estis verkita kiel gvidlibro por studentoj de la korea budhismo, kiu estis la nacia religio sub la dinastio Gorieo (918-1392).

La Jikji proponas la esencon de seon-o, antaŭaĵo de japana zeno.

La Jikji konsistas el du volumoj. La metal-presita 'Jikji, kiu estis publikigita en la templo Heungdeok estas konservita en la departemento de orientaj manuskriptoj de la nacia biblioteko de Francujo. La unua paĝo de la lasta volumo (libro 1 en ĉapitro 38) estas forŝirita.

Lignogravurita presaĵo de Jikji publikigita en la templo Ĉŭiamsa entenas la kompletajn du volumojn. Ĝi estas konservita en la nacia biblioteko de Koreujo.

Presado[redakti | redakti fonton]

Sur la lasta paĝo de la Jikji troviĝas detalaj informoj pri sia publikigado, kiel mencio, ke ĝi estis publikigita en la 3-a jaro de la reĝo U (julio 1377) per metalaj literoj en la templo Heungdeok en Cheongju. La Jikji originale konsistis el du volumoj kun entute 307 ĉapitroj, sed la unua volumo de la metalpresita libro ne plu ekzistas.

Ekzistas mencio, ke en 1377 disĉiploj de Baegun, la pastroj Seoksan kaj Daldam, helpis pri la publikigado de Jikji uzante moveblajn metalajn literojn. Ankaŭ la pastrino Mjodeok kontribuis al la publikigado.[2]

La supervivantaj metalaj platoj havas dimension de 24.6 x 17.0 cm. La papero estas tre maldika kaj blanka. La tuta teksto estas duoble faldita. La kovrilo eble estis refarita. Ŝajnas ankaŭ ke la titolo de la Jikji estis reskribita per hinda inko laŭ la originalo.

La linioj ne estas rektaj. La diferenco de la dikeco de la inko estas granda, kaj ofte videblas makuletoj. Eĉ kelkaj lliteroj, kiel tago (日) aŭ 'unu' (一), estas skribitaj inverse, aliaj ne estas komplete presitaj.

Nacia biblioteko de Francujo[redakti | redakti fonton]

Fine de la dinastio Joseon franca diplomato venigis la duan volumon de la Jikji de Koreujo al Francujo. Tiu volumo nun estas konservita en la nacia biblioteko de Francujo en Parizo.

Laŭ UNESKO la Jikji "troviĝis en la kolekto de Victor Emile Marie Joseph Collin de Plancy, oficisto de la franca ambasado en Seoul en 1887 sub la regno de la reĝo Goĝong. La libron poste obtenis Henri Véver (post aŭkcio ĉe Hotel Drouot en 1911), kolektanto de klasikaĵoj, kaj kiam li mortis en 1950, ĝi estis donacita al la nacia biblioteko de Francujo, kie ĝi troviĝas de tiam." [3] Nuntempe nur 38 folioj de la dua volumo de la metalpresita eldono ekzistas.

Maje 1886 Koreujo kaj Francujo konsentis pri defenda kaj komerca traktato, kaj rezulte en 1887 estiĝis oficialaj diplomataj rilatoj ĝis la oficiala subskribo de la traktato de Kim Junsik (1835-1922) kaj Victor Emile Marie Joseph Collin de Plancy (1853-1924). Plancy, kiu diplomiĝis pri juro en Francujo kaj daŭrigis studi la ĉinan, laboris kiel tradukisto ĉe la franca legacio en Ĉinujo inter 1877 kaj 1883. En 1888 li alvenis al Seoul kiel unua franca konsulo en Koreujo kaj restis tie ĝis 1891. Dum lia restado en Koreujo, unue kiel konsulo, kaj poste kiel diplomata ministro de 1896 ĝis 1906, Victor Collin de Plancy kolektis koreajn ceramikaĵojn kaj malnovajn librojn. Kulang, kiu translokiĝis al Seoul iĝis lia oficiala sekretario kaj klasigis la kolektaĵojn por Plancy.

Kvankam oni ne certe scias kiel Plancy kolektis siajn verkojn, ŝajnas, ke li ekkolektis ĉefe komence de la 1900-aj jaroj. La plimulto de la libroj kolektitaj de Plancy estis akiritaj de la nacia biblioteko de Francujo per aŭkcio en 1911. La metalpresita Jikji estis aĉetita samjare kontraŭ 180 frankoj de Henri Véver (1854-1943), konata juvelkomercisto kaj kolektanto de malnovaj libroj, kiu per testamento donacis ĝin al la franca nacia biblioteko.

Remalkovro[redakti | redakti fonton]

La metalpresita Jikji konatiĝis al la mondo en 1901 pro la enmeto en la aldonon de Hanguk Seoji, de la franca fakulo pri Ĉinujo kaj Koreujo, Maurice Courant (1865-1935). En 1972 la Jikji estis ekspoziciita en Parizo dum la internacia jaro de la libro en la nacia biblioteko de Francujo, gajnanta unuan fojon tutmondan atenton.

La Jikji estis presita uzante metalpresadon en la templo Heungdeok ĉe Ĉeongjumok en julio 1377, fakto menciita en ĝia postskribaĵo. La fakto, ke ĝi estis presita en la templo Heungdeok en Unĉeondong, Ĉeongju, estis konfirmita kiam fakuloj de la universitato Ĉeongju elfosis la lokon de la templo Heungdeok en 1985.

La templo Heungdeok estis rekonstruita en marto 1992. En 1992 malfermiĝis la muzeo pri frua presado de Cheongju kaj la Jikji iĝis ĝia centra temo ekde 2000.

Nur la lasta volumo de la Jikji konserviĝas en la departemento de orientaj manuskriptoj de la nacia biblioteko de Francujo.

La 4-an de septembro 2001 la Jikji estis oficiale aldonita al la listo de Memoro de la Mondo de UNESKO. En 2004 kreiĝis la premio Jikji por memorigi pri la estiĝo de la Jikji.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]