Jill Hennessy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jill Hennessy dum Toronto International Film Festival (2010)

Jillian Noel Hennessy (25-an de novembro 1968 en Edmonton, Alberta) estas kanada aktorino, kiu estas konata ĉefe pro la ĉefrolo Jordan Cavanaugh en kla krima televida serio Crossing Jordan.

Biografio

Hennessy havas ĝemelan fratinon Jacqueline, pli junan fraton John Jr. kun kiuj ŝi plenkreskis ĉe sia vinado komercista patro. La patrino Maxine forlasis la familion. Pro iliaj diversnaciaj prauloj, la gefratoj parolas kvin lingvojn. Hennessy parolas krom la angla, la italan, hispanan, francan kaj germanan lingvojn.

Post la mezlernejo, Hennessy iĝis aktorino kaj aperis en multnombraj televidaj serioj kaj filmoj. En 1993, ŝi apartenis al plej strikta rondo de kandidatinoj pro la rolo Dana Scully en la serio The X-Files. la rolon ricevis do Gillian Anderson, post kiam Hennessy ekludis en la serio Law & Order, en kiu li ludis la rolon de advokatino Claire Kincaid kaj iĝis per tio populara. Tion sekvis la roloj en la halividaj produktaĵoj kiel Molly (1999) kun Elisabeth Shue kaj Autumn in New York (2000) kun Richard Gere kaj Winona Ryder.

En la sama jaro, ŝi geedziĝis kun aktoro Paolo Mastropietro.

En 2001 la televida kanalo NBC ekis novan kimserion kun alloga patologiino kaj ŝia teamo. La serio Crossing Jordan iĝis granda sukceso, kun ĉefrolo de Jill Hennessy.

Hennessy iĝis en 2003 graveda kun filo, pro tio la eko de la tria jarkolekto de Crossing Jordan estis ŝovita je 6 monatoj. Pro la patrineco, poste ŝi ne aperis en ĉiu epizodo, tiam la serio koncentris je aliaj karaktroj.

En junio de 2009, aperis ŝia unua albumo Ghost In My Head.

Filmografio

Stelo de Jill Hennessy sur Kanada Promenejo de Famuloj
  • 1988: Dead Ringers
  • 1993: RoboCop 3
  • 1993: Trip nach Tunis
  • 1993–1996: Law & Order
  • 1994: The Paper
  • 1996: Kiss & Tell
  • 1996: I Shot Andy Warhol
  • 1997: America’s Most Wanted
  • 1997: A Smile Like Yours
  • 1998: Weekend Getaway
  • 1999: Komodo
  • 1999: Molly
  • 1999: Chutney Popcorn
  • 1999: Two Ninas
  • 1999: The Florentine
  • 1999: Dead Broke
  • 2000: Autumn in New York
  • 2000: Nuremberg
  • 2000: The Acting Class
  • 2000: Row Your Boat
  • 2001: Exit Wounds
  • 2001: Jackie, Ethel, Joan: The Women of Camelot
  • 2001–2007: Crossing Jordan
  • 2002: Pipe Dream
  • 2002: Love in the Time of Money
  • 2007: Wild Hogs
  • 2008: Lymelife

Diskografio

  • 2009: Ghost In My Head