Jim Morrison

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jim Morrison
Jim Morrison en 1970
Jim Morrison en 1970
Bazaj informoj
Naskonomo James Douglas Morrison
Alie nomata The Lizard King, Mr. Mojo Risin'
Naskiĝo 8-an de decembro 1943 (1943-12-08)
en Melbourne
Morto 3-an de julio 1971 (1971-07-03) (27-jaraĝa)
en Parizo
Edz(in)o Pamela Courson
Ĝenroj Psiĥedelika rokmuziko, Acida rokmuziko, Blusa-rokmuziko, ŝtonroko
Profesio muzikisto, kantverkisto
Tipo de voĉo baritono
Aktivaj jaroj 19651971
Eldoninto Elektra
Parencaj
temoj
The Doors
Retejo www.thedoors.com
vdr

Jim MORRISON (naskiĝis la 8-an de decembro, 1943 en Melbourne, Florido; mortis 3-an de julio, 1971 en Parizo) estis usona kantisto de The Doors kaj poeto.

Jim estis fama siatempe kiel kantisto de The Doors kaj surbendigis ses sondiskojn kun sia teamo de 1966 ĝis 1971. Post la morto de Jim, la Doors ne plu havis sukceson.

Sep jarojn poste la Doors publikigis "An American Prayer", unu sondiskon kun poemoj, kiujn Jim nur kelkajn monatojn antaŭ sia morto registris sur magnetofonbendon. La albumo estis inspirado por modernaj kantoj ekzemple "Bird of Prey" de Fatboy Slim.

Morrison skribis poemvolumojn kiel "The Lords", "The New Creatures" kaj "An American Prayer". Postmorte publikiĝis "Far Arden" kaj "Wilderness - The Lost Writings of Jim Morrison".

Lia ekscesa alkoholkonsumo kaj ofta uzo de drogoj (ekzemple LSD) portis al li malbonan famon. Kiam li dum en 1969 dum koncerto en Miami nudiĝis, oni komencis juran proceson kontraŭ li. Mallonge poste li transloĝiĝis al Parizo, kie li en 1971 mortis - probable pro trodozo da drogoj. Lia tombo en la Cimetière du Père Lachaise ĝis nun estas vizitata de multaj ŝatantoj.


Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara