Jimi Blue Ochsenknecht

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jimi Blue Ochsenknecht
Jimi Blue Ochsenknecht dum la premiero de la kineja filmo Sommer dum aprilo 2008
Jimi Blue Ochsenknecht dum la premiero de la kineja filmo Sommer dum aprilo 2008
Persona informo
Naskonomo Jimi Blue Ochsenknecht
Naskiĝo 27-an de decembro 1991 (1991-12-27) (32-jaraĝa)
en Munkeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Uwe Ochsenknecht
Patrino Natascha Ochsenknecht
Frat(in)oj Rocco Stark • Wilson Ochsenknecht • Cheyenne Ochsenknecht
Amkunulo Yeliz Koc
Okupo
Okupo aktorokantisto • popkantisto • filmaktoro • televida aktoro • repisto
TTT
Retejo http://www.jimi-blue.de
vdr

Jimi Blue OCHSENKNECHT (n. la 27-an de decembro 1991 en Munkeno) estas germana aktoro kaj kantisto.

Li estas la filo de la aktora paro Natascha kaj Uwe Ochsenknecht. Li havas pli aĝan fraton, Wilson Gonzales, junan fratinon, Cheyenne, kaj duonfraton, Rocco, el pli frua partnereco de la patro.

Jim Blue Ochsenknecht loĝas en Grünwald kaj ĝis somero 2007 estis lernanto de Valdorfa lernejo - de tiam pro la intensa aktorado li havas privatajn respektive interretajn lecionojn.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Sian aktoran karieron li komencis en aĝo de 10 jaroj en la premiita filmo Erleuchtung garantiert de la reĝisorino Doris Dörrie, en kiu li rolis kun sia patro kaj la frato. Vaste konata li iĝis pro sia rolo Leon en la kineja filom Die Wilden Kerle - Alles estas gut, solange du wild bist!, en kiu li denove rolulis kun sia patro kaj la frato Wilson, kaj kiu pro granda sukceso havis kvar daŭrigajn kinejajn filmojn. Por tiu rolo Jimi Blue Ochsenknecht kun sia frato dum septembro 2004 ricevis la premion Undine Award kiel "plej bona komenca aktoro".

Ekde la jaro 2007 li ankaŭ kiel muzikisto staras sur scenejoj, kaj dum novembro 2007 publikigis la albumon Mission Blue, kiu en nacia listo de plej vendataj muzikaj albumoj atingis la 16-an rangon.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 1999: Erleuchtung garantiert
  • 2003 - 2008: kinejaj filmoj 1 ĝis 5 el la serio Die Wilden Kerle pri bando de pasie futbalantaj (ge)knaboj
  • 2005: Auf den Spuren der Vergangenheit
  • 2008: Sommer

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • 2004: premio Undine Award - plej bona komenca aktoro (kun la frato Wilson)
  • 2005: premio Bravo Otto en bronzo - kategorio vira kineja stelulo
  • 2006: premio Bravo Otto en arĝento - kategorio plej ŝatata aktoro
  • 2007: premio Jetix Award - "plej memfida televida stelulo"
  • 2008: premio Steiger Award 2008 - plej bona juna aktoro

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]