Jimmy Cleveland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jimmy Cleveland
Persona informo
Naskiĝo 3-an de majo 1926 (1926-05-03)
en Wartrace
Morto 23-an de aŭgusto 2008 (2008-08-23) (82-jaraĝa)
en Lynwood
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Familio
Edz(in)o Janet Thurlow
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto
vdr

James Milton Cleveland (* 3-an de majo 1926 en Wartrace, Tenesio, Usono; † 23-an de aŭgusto 2008 en Lynwood, Kalifornio) estis usona trombonisto. Li famiĝis ĉefe kiel trombonisto en la bandego de Lionel Hampton.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Jimmy Cleveland naskiĝis en 1926 je Wartrace (Tenesio). En la aĝo de 16 jaroj li komencis ludi trombonon. En sia junaĝo li ludis ĉefe en bando, kiun fondis liaj muzikemaj familianoj, same kiel en la orkestro de la Ŝtata Universitato je Tenesio. En la aĝo de 24 jaroj li fariĝis en 1950 daŭra membro de la bandego de Lionel Hampton, en kiu li ludis ĝis 1953. Post tio li muzikis liberprofesie je Novjorko en sennombraj bandoj, ekz. ĉe Gerry Mulligan, Quincy Jones, Dizzy Gillespie, Oscar Pettiford, Lucky Thompson, Miles Davis (Porgy and Bess, 1958), Gil Evans, Oliver Nelson, Bill Berry kaj James Moody. En 1967 li estis membro de la okopo de Thelonious Monk. Kun la bandego de Quincy Jones li koncertvojaĝis en 1959/60 tra Eŭropo. Post tio Cleveland transloĝiĝis al Los-Anĝeleso, kie li estis ege demandata studiomuzikisto. En 1993 li retiriĝis el la muziknegoco. Foje kaj foje li prezentis en los-anĝelesaj ĵazklubejoj pro propra plezuro.

Ludostilo[redakti | redakti fonton]

Jimmy Cleveland estis konata pro sia velura, aeruma sono kaj sia nekredebla teknika brileco. Lian stilon ege influis J. J. Johnson.

Sonregistraĵoj je lia nomo[redakti | redakti fonton]

  • Introducing Jimmy Cleveland and his All-Stars (Mercury, 1955)
  • Cleveland Style (Mercury, 1957)
  • A Map of Jimmy Cleveland (Mercury, 1958)
  • Rhythm Crazy (Mercury, 1959)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]