Jimmy Garrison

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

James Emory „Jimmy“ Garrison (naskiĝis la 3-an de marto 1934 en Miamo, mortis la 7-an de aprilo 1976 en Novjorko) estis usona ĵaz-kontrabasisto, kiu famiĝis precipe kiel membro de la tiel nomata „klasika“ kvaropo de saksofonisto John Coltrane. La ludo de Garrisons, kiun samtempuloj aparte „premplena“ kaj „tereca“, estas aŭdebla ekzemple sur la mita albumo A Love Supreme de Coltrane, sonregistrita la 9-an de decembro 1964.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kiel je multaj nigrulaj usonaj muzikistoj ankaŭ en la kazo de Jimmy Garrison estas kelkaj neklaraĵoj rilate la datoj de lia frua vivo. Ekzemple la memoriga retpaĝo formita de la propra familio indikas kiel naskiĝjaro 1933, dum kiam la kutimaj konsultverkoj ĉiuj nomas la sekvan jaron. Ankaŭ parte kiel naskiĝloko estas indikita Filadelfio, kio tamen ne montriĝas ĝusta.

Estas certe, ke Garrison jam junaĝe iris al Filadelfio, kiu en la 1950-aj jaroj surmontris unu el la plej gravaj kreemaj ĵazmondetoj de Usono. Tie li ludis precipe kun famuloj laŭ la stilo de la tiam moderna malmolbopo, ekz. kun Benny Golson, Lee Morgan aŭ Curtis Fuller.

Kun bando de la frapinstrumentisto de Miles Davis, Philly Joe Jones, Garrison iris en 1957 aŭ 1958 al Novjorko, kie li post kelka tempo ĉefe en la rondoj de pionira ĵazo renomiĝis. En 1961 John Coltrane dungis lin kiel basisto por sia novformita kvaropo kun McCoy Tyner ĉe piano kaj Elvin Jones ĉe frapinstrumentaro, kion oni nomas la „klasika“ kvaropo de John Coltrane. El la bandanoj la samtempulo sentis Garrison-on kiel eksteriĝema, iomete facilanima. Kantisto Terry Callier klarigas tion jene en intervjuo:

Ankaŭ de la aliaj muzikistoj en sia grupo li [Coltrane] estis iel izolita, ĉar... McCoy tiam estis treege juna, Jimmy Garrison estis favorito de la virinoj kaj treege eksteriĝema homo, kaj Elvin batalis ĉiun vesperon la batalon kun siaj diversaj demonoj – drogoj kaj alia. Vere intima li estis al li verŝajne nur sur la scenejo, kie tiam el la kvar individuaj personecoj fariĝis ia nekredeble granda.

En 1967 Garrison geedziĝis kun dancistino Roberta Escamilla deveninta el San-Francisko, kiu estis irinta al Novjorko, por studi ĉe Merce Cunningham. Per Roberta Jimmy Garrison trovis aliron al la tiama pionira danco-mondeto en Manhatano, kun kiu li restis ligita ĝis sia vivofino.

Kiel Tyner kaj Jones ankaŭ Garrison alvenis dumpase de la kunlaboro kun Coltrane al sia aparta stilo; la bando troviĝis en daŭra kreiva evoluproceso, kiu kondukis ĝian muzikon pli kaj pli for de la malmolbopo direkton al libera ĵazo. Dum kiam la pianisto kaj la frapinstrumentisto meze de la 1960-aj jaroj sentis sin trostreĉitaj de la nelacigebla eksperimentemo de sia bandestro, Garrison estis la ununura muzikisto de la „klasika“ instrumentistaro, kiu restis fidela al Coltrane ĝis ties morto en la jaro 1967.

Pro sia treega stilprega graveco por la pionira ĵazo de la 1960-a jaroj la basan-frapinstrumentan duopon Garrison/Jones ofte ankaŭ aliaj soloistoj dungis, ekzemple kaj precipe Sonny Rollins (East Broadway Rundown, 1966) kaj Ornette Coleman (Love Call kaj New York Is Now, ambaŭ en 1968).

Ankaŭ post la tempo kun Coltrane Garrison plej multe ŝatis muziki en kuntekstoj, kiuj laŭas la muzikado-idealon de la saksofonisto, ĉefe en bandoj kun la vidvino de Coltrane Alice kaj denove Elvin Jones.

Proks. 1974 la sanstato de la basisto komencis rapide malboniĝi; la kaŭzo estis, kiel montrigis, pulmokancero. Jimmy Garrison mortis de sia malsano la 7-an de aprilo 1976 en la aĝo de 42 jaroj. Lia filo Matt Garrison ankaŭ renomiĝis kiel basisto (ĉefe kiel e-basgitaristo en variaj rokĵazaj kaj funkaj bandoj), dum kiam lia filino Joy aktivas kiel ĵazkantistino.

Stilo[redakti | redakti fonton]

Ĝeneralaĵoj[redakti | redakti fonton]

La ludmaniero de Garrison iasence kontraŭas la evoluon de ĵaza kontrabasludo en ĵazo dum la 1960-aj jaroj. Tiun ĉi distingis ĉefe ega plukonstruo de la soloistaj, virtuozaj eblecoj de ĉi tiu masiva instrumento. Teknikaj novevoluigoj (ŝtalaj anstataŭ la ĝis tiam kutimaj intestokordoj, sonpreniloj kaj amplifiloj) ebligis malpli fortikan, pli distingan kaj pli flueman ludon. Modele regis ĉi tiun novan kontrabasludan stilon la basistoj de la triopo de Bill Evans, ĉefe Scott LaFaro kaj Eddie Gomez.

Kontraŭe de tio Garrison kun sia „peza“ sono sin rigardis plie en la tradicia rolo de precipe akompana basisto; li delogis tamen de ĉi tiu rolo pro la aparta muzika strukturo de la koltrejna kvaropo tute novspecajn facetojn.

Ĝeneralige oni povas diri, ke la ritmaj atingaĵoj de la koltrejna kvaropo efikas ĉefe en lia karakteriza traktado de la 6/4-takto same kiel de la evoluo de la ĝenro de tiel nomata rubato-balado.

Kompare kun la akcentite fortika ludmaniero de Tyner kun liaj abundaj kvarttavoligaj akordoj kaj la komplika plurritmeco de la frapinstrumenta ludo de Jones la baso de Garrison tamen ofte paŝas en la fonon. Tio foje estas akustika problemo: kvankam la kvaropo de Coltrane estis la plej laŭta moderna ĵazbando siatempa, Garrison uzis la eblecojn de elektrika amplifado nur ege sin-retenema. Sekve lia baso en sonregistraĵoj estas preskaŭ ne plu perceptebla enmeze de la densa muzika plektaĵo.

Akompanstilo[redakti | redakti fonton]

La kontrabaso en la strukturo de la koltrejna kvaropo[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ ĉiu eksperimentemo la kvaropo de Coltrane gardis al si delikatan ekvilibron je la kunmuzikado. Kvankam la bando ofte ankoraŭ aplikas la tradician strukturigon de muzikpeco kiel sinsekvo de improvizitaj solooj, la kvar muzikistoj jam preparis tiun pli malferman formadon de muzikaj sinsekvoj, kiujn Joe Zawinul jardekon poste pri sia bando „Weather Report“ priskibis per la vortoj: „Ni ĉiam soloas, ni neniam soloas“.

Je tio la kvaropo komence ne rezignis – precipe en sia frua fazo de ĝia ekzisto – pri nepre kutimaj ritmoj. Tiam Garrison ludis en multaj „rektajsvingaj pecoj tradician promenbaso-liniojn en 4/4-takto respektive en malrapidaj baladoj el la repertuaro de ĵazaj normkantoj la akompanfigurojn el duonaj notoj kutimajn en ĉi tiu stilo.

La borduntonoj[redakti | redakti fonton]

Okupiĝo pri ostinato-figuroj en ĵazo havas longan tradicion, ĝi komencas plej malfrue per la ĉiam ripetataj blovinstrumentaj ripetfrazoj de la svingerao en la 1930-aj jaroj. La intereso de multaj bibop-muzikistoj, antaŭ ĉiuj Dizzy Gillespie, pri latin-amerika muziko defiis ĉefe basistojn kaj frapinstrumentistojn, trovi ĵaztaŭgajn realigojn de la tipaj ritmospecimenoj de la latinidaj stiloj.

La kvaropo de Coltrane gvide kunevoluigis la modalan ĵazon, kia ĝin la iama bandestro de Coltrane, Miles Davis, kelkajn jarojn antaŭe konceptis sur diskoj kiel Kind of Blue. La spritaj inklinoj de Coltrane estis kondukinta lin al la okupiĝo pri barata kaj araba muzikoj, kiuj ne aplikas ŝanĝiĝajn harmoniojn, sed vastajn, ekvilibrajn sonfacojn. La kutimaj teknikoj de ĵaza basludo tamen rapide montriĝis nesufiĉaj por la realigo de la borduntonoj, kiujn en Barato ekzemple generas la fikstonaj plukinstrumento tanpura.

La subtila, sed tre efektoplena diferenco de la alirmanieroj estas montrebla per komparo de du tipaj bas-ostinatoj, kiuj en tute simila harmonia situacio efikas tute malsamaj. La ostinato de la komponaĵo A Night in Tunisia de Dizzy Gillespies el 1945 tekstas:

Baslinio de A Night in Tunisia

Kontraŭe ni auŝkultas kiel akompanaĵo de la aranĝo de la angla renesanca kanto Greensleeves fare de Eric Dolphy sur la disko Africa/Brass de Coltrane (1961) la linion, kiun je la unuaj registradoj ankoraŭ ludis Reggie Workman:

Baslinio de la soloo ĉe Greensleeves

Jimmy Garrison, kiu mallonge post ĉi tiu sonregistraĵo komencis muziki ĉe Coltrane, evoluis ene de mallonga tempo al majstro de la evoluigo de tiaj precizaj ritmaj specimenoj, kiuj klare difinas harmonian kampon kaj je tio samtempe povas esti laŭplace ofte (kun nur minimumaj variaĵoj) ripetataj.

La meditema karaktero de lia muziko klare celata de Coltrane ekestas je tio per la akra kontrasto de la trankvilaj, celkonsciaj baslinioj de Garrison kun la ekscita „mumbo jumbo“ (Geoff Dyer) de la aliaj voĉoj.

La „malkovro“ de la 6/4-takto[redakti | redakti fonton]

De la germana ĵazrecenzisto Joachim Ernst Berendt (1922-2000) devenas la iomete ĝeneraliga, kerne tamen trafa eldiro: „Ĉio, kio estas nova en ĵazo, komence estas ritme nova.“ Ĉi-sence iomete surprizas, ke la bando de Coltrane je la klara serĉo de iu nova trovis sian karakterizan ritmomodelon pretervoje trans kompromiso kun la muziknegoco. Kiam Coltrane pli kaj pli turnis sin al la pionirmuziko, li lasis sin konvinki pri tio, ke li almenaŭ je la elekto de sia repertuaro montru certan paciĝemon al la publiko. Tiel okazis en 1961 la unua registrado de My Favorite Things, siatempe treege populara valso-melodio de Richard Rodgers el la muzikaloThe Sound of Music“, kiu siaflanke baziĝas sur la germana kinofilmo „Die Trapp-Familie“ el 1956.

Kvankam la interpretaĵo jam multdetale antaŭsentigas la liberan ĵazon, kaj la modala tekniko same kiel la uzado de sopransaksofono por multaj aŭskultantoj vekis iomete strangajn „orientajn“ asociadojn, Favorite Things fariĝis surpriza sukceso por Coltrane. Ĉar li kaj siaj muzikistoj ne volis esti fiksata kun ĉi tiun unu peco, la kvaropo de Coltrane interpretis dumpase de la jaroj pli kaj pli radikalajn novinterpretaĵojn de kantoj laŭ 3/4-takto (inter ili ofte tre popularaj pecoj kiel Chim-Chim-Cheree el la filmo de Disney aŭ la jam menciita Greensleeves).

La uzado de trio-metrikoj staris proks. 1960 en la fokuso de la intereso de multaj ĵazmuzikistoj. La parencecon de la 3/4-Takts kun la svingoritmo de la pli malnova bluso ekzemple Miles Davis montris sur la menciita disko Kind of Blue el 1959 („All Blues“). Per Bill Evans kaj John Coltrane tiun sonregistraĵon kunverkis du muzikistoj, kiuj esence kunlaboris je la pluevoluigo de la trio-metriko en ĵazo. Evans elformis per siaj triopoj la stilon de moderna ĵazvalso, dum kiam Coltrane, inspirite de Jimmy Garrison kaj Elvin Jones, interpretis la 3/4-takton pli kaj pli en direkto al 6/4-sento. Tio konvenis al la emo de la ensemblo por plurritmaj, strukturoj influitaj de afrika, kuba kaj orienta muziko.

Tipa estas ekzemple la versio de Inch Worm, kanto komponita de Frank Loesser por Danny Kaye, kiun la kvaropo surdiskigis en 1962. Garrison ludis jenan ostinaton:

La baslinio de Jimmy Garrison je Inchworm

Por aŭskulti bv alklaki ĉi ligon "Aŭdekzemplo" Aŭdekzemplo 

La figuro estas notebla laŭ tekniko ja plenĝuste en 3/4-takto, tamen la ripeto de la dutakta frazo generas sentitan 6/4-takton. Tion ankaŭ la frapinstrument-ludo de Jones plue akcentas, krome la ritmaj ideoj de Tyner und Coltrane implikas pluajn komplikajn ritmajn tavoligojn, kiuj havas nenion komunan kun la karakteriza „balanciĝa“ efekto de eŭropa 3/4-takto.

Rubato-baladoj[redakti | redakti fonton]

En ĵazpeco ritmo funkcias kutime sur esence pli elementa nivelo kiel strukturiga elemento ol en la klasika muziko de Eŭropo. Pro tio metrike neligitaj rubato-pasaĵoj dum jardekoj preskaŭ nur estis rezervita por enkondukoj kaj finaj kadencoj.

Sekve de la kunlaboro kun Duke Ellington (septembron de 1962) la kvaropo de Coltrane sin dediĉis intense al la evoluigo de la kantotipo rubato-balado. Ĉi tiu estis rompo de la ĵaztradicio precipe pro tio, ĉar baladoj estis kutime melodie kaj harmonie treege riĉaj. Multaj el la koltrejnaj rubatobaladoj estas tamen plie kompoziciaj fragmentoj, pri kiuj la bando tre libere improvizis.

Karakteriza ekzemplo por la traktado de ĉi tiu kantotipo fare de Jimmy Garrison estas Alabama el 1963. En la rubato-pasaĵoj de ĉi tiu peco (intencita kiel politika eldiro) la basisto sin komplete separas de sia akompanfunkcio, por evoluigi ampleksan kontrapunktan dueton kun la tenorsaksofonisto.

Soloismo[redakti | redakti fonton]

La vastan tendencon de la 1960-aj jaroj al virtuoza, soloista basludo Garrison plejparte evitis. Kontrabasaj solooj havis en la ensembla koncepto de la kvaropo de Coltrane klare dramecan funkcion: Ĝi servis al tio, marki momenton de meditiga trankvilo en la alikaze treege dinamika muziko. Kutime la solooj de Garrison estis solaĵoj, ankaŭ piano kaj frapinstrumentaro paŭzis dum ĉi tiuj pasaĵoj.

Garrison uzis intense la eblecojn, kiun donis al li ĉi tiu liberspaco, kiel oni bone povas postplenumi helpe de la solooj je Prayer and Meditation de la albumo Transition el 1965. Lia stilo plej bone estas priskribebla kiel pluevoluigo de la sololudo de Charles Mingus. Kiel tiu ĉi li reekprenas multnombron de ludoteknikojn: epizodo ludata per arĉo, en kiu Garrison ankaŭ uzas la relative modernan per-ligno-teknikon, duoblaj kordoj kaj arpeĝoj estas en nur iomete alia formo ankaŭ distingiloj de la mingusa stilo.

Muzika efiko[redakti | redakti fonton]

Graveco por roko kaj soŭlo[redakti | redakti fonton]

La ekesta rokmuziko frontis la modernan ĵazon pli skeptike; tion jam diris Chuck Berry en 1957 per sia kanto Rock and Roll music. La muziko de la koltrejna kvaropo, kiu treege inspiris multajn muzikistojn kaj aŭskultantojn de la pli juna populara muziko, estis tamen esceptata de ĉi tiu negativa taksado. La bando reprezentis por multaj samtempuloj la vivosenton de la sesdekaj jaroj kun ĝia ekirema spirito, ĝia samtempe ribela kaj spirite serĉanta baza sinteno.

La ampleksan akceptitecon de la koltrejna ludmaniero de moderna ĵazo en rokmuziko montras sceno en la filmo Almost Famous el 2000, kiu ludas en la rokmuzika mondeto de la fruaj 1970 jaroj. En ĝi oni vidas muron ornamitan per sondisko-kovriloj, kie la diskoj de Coltrane tute memkopreneble pendas apud tiuj de Cream kaj Grateful Dead.

Krom la intenseco de la kvaropo kun sia preskaŭ rokmuzikeca laŭteco estis ĉefe la stabila, fundamenta basmuzikado de Garrison, kiu faris la fakte alte-abstraktan muzikon de Coltrane alirebla kaj alloga por la juna publiko. Klaran kultorangon jam tiam tenis la albumo A Love Supreme, kies unua parto („Acknowledgement“) estas preskaŭ konstruita ĉirkaŭ la multminute daŭre ripetata baslinio de Garrison:

Baslinio de Jimmy Garrison je »Acknowledgement«

Por aŭskulti bv alklaki ĉi ligon "Aŭdekzemplo" Aŭdekzemplo 

Specimenoj pregitaj de inteligenta modesteco kiel ĉi tiu inspiris la basistojn de rokmuziko kaj soŭlo de ĉi tiu tempo al evoluigo de nova stilo, kiu ja ankoraŭ sonigas influojn de la malnova bluso, sed jam estas devigita al nova soneco, ekzemple per la tute novspeca uzo de la kvintona gamo. Ĉi-rilate do ĵazo, rokmuziko kaj soŭlo de la 1960-aj jaroj laboris kun tutsimilaj muzikaj elementoj.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

Antaŭ Coltrane[redakti | redakti fonton]

Kun Coltrane[redakti | redakti fonton]

  • 1961 – My Favorite Things
  • 1961 – Africa/Brass Sessions Vol. 2
  • 1961 – The Other Village Vanguard Tapes
  • 1961 – Impressions
  • 1961 – Ballads
  • 1962 – Duke Ellington and John Coltrane
  • 1962 – Coltrane
  • 1963 – John Coltrane and Johnny Hartman
  • 1964 – Crescent
  • 1964 – A Love Supreme
  • 1965 – Ascension
  • 1965 – Om
  • 1965 – Kulu Se Mama
  • 1965 – Sun Ship
  • 1966 – Live at the Village Vanguard Again
  • 1967 – Expressions
  • 1967 - Stellar Regions

Kun aliaj novjorkaj pioniraj muzikistoj[redakti | redakti fonton]

  • 1959 – Ornette Coleman Art of the Improvisors
  • 1961 – Ornette Coleman Ornette on Tenor
  • 1963 – Elvin Jones Illumination
  • 1966 – Bill Dixon Jazz Artistry of Bill Dixon
  • 1966 – Sonny Rollins East Broadway Rundown
  • 1966 - Robert F. Pozar Good Golly Miss Nancy
  • 1967 - Archie Shepp Live at the Donaueschingen Music Festival
  • 1968 – Ornette Coleman Love Call
  • 1968 – Ornette Coleman New York Is Now
  • 1972 – Archie Shepp Attica Blues
  • 1974 – Beaver Harris From Ragtime To No Time

Post la morto de Coltrane[redakti | redakti fonton]

  • 1968 – Elvin Jones Puttin' It Together
  • 1968 – Alice Coltrane Monastic Trio