Jimmy Giuffre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

James Peter Giuffre (naskiĝis la 26-an de aprilo 1921 en Dallas, Teksaso; mortis la 24-an de aprilo 2008 en Pittsfield, Masaĉuseco) estis usona ĵazkomponisto kaj -aranĝisto, kiu ludis saksofonon kaj klarneton.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Unuajn sukcesojn li havis kiel aranĝisto por la bandego de Woody Herman, por kiu li ankaŭ verkis la faman ĵazan normkanton „Four Brothers“ (1947). Dum sia tuta kariero li verkis kromajn originalajn kaj nekutimajn aranĝaĵojn.

Li estis membro en la bando de Shorty Rogers, antaŭ ol li komencis prezenti soloiste. Giuffre ludis kaj klarneton kaj ankaŭ tenor- kaj baritonsaksofonojn, koncentriĝis tamen pri klarneto. Lia stilo estis klarkontura, kaj parte oni taksis lian muzikon kiel malpasia ĵazo. Oni ofte komparis ĝin kun la muziko de Lester Young, kiu evidente estis plej simila al la de Giuffre. En 1954 li muzikis triope kun Shelly Manne kaj Shorty Rogers (The Three and The Two); en 1955 li kunfondis la ensemblon Shelly Manne & His Men.

La unua triopo de Jimmy Giuffre konsistis el li same kiel el gitaristo Jim Hall kaj kontrabasisto Ralph Peña (poste Jim Atlas) kaj lanĉis en 1957 etan furoraĵon, kiam la televido disradiis la elsendon kun la peco „The Train and the River“ de Giuffre. Kiam Atlas forlasis la triopon, Giuffre anstataŭis li per valvotrombonisto Bob Brookmeyer. Ĉi tiu nekutima instrumentado ricevis sian inspiron de Claude Debussy; ĝi estas vid- kaj aŭdebla en la filmo Ĵazo je Somervespero, farita je la Newport Jazz Festival de 1958.

En 1961 Giuffre formis novan triopon kun pianisto Paul Bley kaj kontrabasisto Steve Swallow, kiu ankaŭ prezentis en Germanujo. Ĉi tiu ensemblo tiutempe trovis ja nur malmultan atenton, tamen kelkaj fervoruloj kaj muzikistoj rigardis ĝin kiel unu el la plej gravaj grupoj de la ĵazhistorio. Ĝi ludis liberan ĵazon, sed ne laŭ la laŭta maniero de Albert Ayler aŭ Archie Shepp, sed pli dampite kaj kompareble kun ĉambromuziko. Laŭ ĉi tiu konsisto, revivigita en 1989, la muzikistoj finfine ludis plene improvizatan muzikon.[1]

En la fruaj 1970-aj jaroj li formis kroman triopon kun basisto Kiyoshi Tokunaga kaj frapinstrumentisto Randy Kaye. Giuffre aldonis kromajn instrumentojn al sia ensemblo, inter ili basfluto kaj sopransaksofono. Pli malfrua ensemblo aldone kun Pete Levin ĉe sintezilo kaj Bob Nieske ĉe elektra basgitaro anstataŭ Tokunaga li faris tri albumojn por la itala diskeldonejo „Soul Note“. Ankaŭ dum la 1970-aj jaroj Giuffre instruis ĉe Universitato Novjorko.

En la 1990-aj jaroj li surdiskigis kune kun Joe McPhee. Pli malfrue li instruis ĉeMuzik-Konservatorio je Nov-Anglujo. Kiel komponisto li ligis „ambicie en siaj verkoj ĵazon kaj klasikmuzikon“.[2] ; li verkis konĉertojn por klarneto kaj arĉorkestro, komponis tamen ankaŭ filmmuzikojn

Giuffre suferis pro la parkinsona malsano kaj finis pro tio en 1993 la aktivan parton de sia kariero. Li mortis en 2008 du tagojn antaŭ sia 87-a naskiĝdatreveno.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

La jaronombro indikas ĉefe la momenton de la registradoj.

  • 1955 Tangents in Jazz (Capitol)
  • 1956 The Jimmy Giuffre Clarinet (Atlantic)
  • 1956 The Jimmy Giuffre 3 (Atlantic) kun Jim Hall, Ralph Peña
  • 1958 Hollywood & Newport, 1957–1958 (Fresh Sound) kun Jim Hall, Ralph Peña, Bob Brookmeyer
  • 1958 Trav'lin' Light (Atlantic) kun Jim Hall, Bob Brookmeyer
  • 1958 Western Suite (Atlantic) kun Jim Hall, Bob Brookmeyer
  • 1959 Seven Pieces (Verve) kun Jim Hall, Red Mitchell
  • 1959 The Easy Way (Verve) kun Jim Hall, Ray Brown
  • 1961 Fusion kaj Thesis (ambaŭ ĉe Verve) kun Paul Bley, Steve Swallow, en 1992 aperinta ĉe ECM kiel duopa lumdisko titole Jimmy Giuffre 3, 1961
  • 1961 Emphasis, Stuttgart 1961; Flight, Bremen 1961 (ambaŭ ĉe hatART) kun Paul Bley, Steve Swallow
  • 1963 Free Fall (Columbia, heute Sony) kun Paul Bley, Steve Swallow
  • 1972 Music for People, Birds, Butterflies and Mosquitos (Choice) kun Kiyoshi Tokunaga, Randy Kaye
  • 1974 Quiet Song (Improvising Artists) kun Paul Bley, Bill Connors
  • 1975 River Chant (Choice) kun Kiyoshi Tokunaga, Randy Kaye
  • 1975 Giuffre, Konitz, Connors, Bley (Improvising Artists) kun Paul Bley, Lee Konitz, Bill Connors
  • 1983 Dragonfly (Soul Note) kun Pete Levin, Bob Nieske, Randy Kaye
  • 1985 Quasar (Soul Note) kun Pete Levin, Bob Nieske, Randy Kaye
  • 1987 Eiffel (CELP) kun André Jaume
  • 1988 Momentum, Willisau 1988 kun André Jaume
  • 1989 Life of a Trio: Saturday kun Life of a Trio: Sunday (OWL) kun Paul Bley, Steve Swallow
  • 1989 Liquid Dancers (Soul Note) kun Pete Levin, Bob Nieske, Randy Kaye
  • 1991 River Station (CELP) kun André Jaume
  • 1992 Fly Away Little Bird (OWL) kun Paul Bley, Steve Swallow
  • 1993 Conversations with a Goose (Soul Note) kun Paul Bley, Steve Swallow

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Morton, Richard & Cook, Brian: The Penguin Guide To Jazz On CD, 2-a eldono, Londono, Penguin, 1994

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. „Ĉefe ĉi tiu pionira triopo, kiu reprezentis veran ensembloludon kaj maltonalan improvizadon, evidentigis, ke Giuffre kritikis la tiranecon de ĉiama pulso; lia muziko parte anstataŭis la daŭre aŭdeblan taktobaton per sentebla pulso.“ - Jazz Podium 6/2008, p. 43
  2. Jazz Podium 6/2008, S. 43

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Nekrologo ĉe zeit.de