Jimmy Gourley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jimmy Gourley
Persona informo
Naskiĝo 9-an de junio 1926 (1926-06-09)
en Sankta Luiso
Morto 7-an de decembro 2008 (2008-12-07) (82-jaraĝa)
en Villeneuve-Saint-Georges
Lingvoj angla
Ŝtataneco UsonoFrancio
Familio
Infano Sean Gourley
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto • ĵaz-gitaristo
vdr

Jimmy GOURLEY (James Pasco GOURLEY la pli juna; * 9-an de junio 1926 en Sankta-Luiso, Misurio; † 7-an de decembro 2008 en Villeneuve-Saint-Georges) estis usona ĵazgitaristo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Gourley alkreskis en muzikistofamilio; lia patro fondis en 1936 konservatorion en Hammond (Indianao). Komence de la 1940-aj jaroj li prezentis kun bando de la samaĝa Lee Konitz. Ekde 1943 ĝis 1944 li prezentis kun variaj bandoj en la ĉirkaŭaĵo de Los-Anĝeleso, antaŭ ol li militservis ĝis 1946 en la usona mararmeo.

Post sia reveno en Ĉikago li fariĝis membro de bando de Jay Burkhart. Poste li laboris ankaŭ kun Gene Ammons, Sonny Stitt, Doug Mettome, Lou Levy, Anita O'Day same kiel kun la duopo de Jackie Cain kaj Roy Kral. En 1951 Gourley transloĝiĝis al Parizo, kie li ĉefe prezentis kun Henri Renaud kaj faris sonregistraĵojn kun Zoot Sims, Gigi Gryce, Clifford Brown kaj Roy Haynes.

En 1958 li prezentis plurajn monatojn kun Art Simmons; Komence de la 1960-aj jaroj li laboris kun Kenny Clarke, Stan Getz, Lester Young, Zoot Sims, J. J. Johnson kaj Bud Powell. En 1964 li koncertvojaĝis kun propra kvaropo tra Eŭropo. En 1966 li prezentis en triopo kun Lou Bennett (poste kun Eddy Louiss kaj Kenny Clarke en Chat qui pêche.

Ekde 1970 ĝis 1972 Gourley loĝis sur la Kanarioj; post sia reveno al Francujo li prezentis kun variaj ensembloj i.a. en la pariza ĵazklubejo Saint-Germain. En la 1980-aj jaroj li laboris triope kun Pierre Michelot kaj Charles Bellonzi (resp. Philippe Combelle). En 1986 li koncertis en Novjorko, Ĉikago kaj Los-Anĝeleso kaj surdiskigis kun Marc Johnson, Victor Lewis, Ralph Moore kaj Don Sickler.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Graffiti kun Daniel Humair, Bernard Lubat, Henri Texier, 1977
  • No More, 1981
  • The Jazz Trio kun Philippe Combelle, Marc Johnson, 1983
  • The Left Bank of New York kun Marc Johnson, Victor Lewis, Ralph Moore, Don Sickler, 1986
  • Double Action kun Barney Wilen, 2006
  • And the Paris Heavyweights kun René Urtreger, Eddy Louiss, Luigi Trussardi, Kenny Clarke, André Ceccarelli, Humberto Canto, 2006
  • Repetition, 2006
  • Our Delight, 2006

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]