Jin Xing

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jin Xing
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aŭgusto 1967 (1967-08-13) (56-jaraĝa)
en Ŝenjango
Lingvoj norma ĉina
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio
Okupo
Okupo baleta dancisto • koreografo • filmaktoro
vdr

JIN Xing (n. 1967) (金星) estas koreaĉina baleta dancisto, nuntempe posedanto de Ŝanhaja Baleto, sed ŝi estas plej konata pro tio, ke ŝi operaciis sin de viro al virino. Kiel viro, Jin atingis la rangon de kolonelo en la Popola Liberiga Armeo de Ĉinio.

Ŝi ekbaletis en aĝo de 6 kaj jam en aĝo 9 malsat-strikis por viziti baletlernejon, sed la oficira patro ne apogis tion. Ŝi ĉantaĝis la gepatrojn kaj akiris kompromison: ŝi paŝis la armeon, sed tie ŝi iĝis ano de la armea baletlernejo. En aĝo de 17 ŝi iĝis kolonelo, danke al siaj kvalitoj, kapabloj en dancado. En aĝo 18 oni rigardis ŝin plej bona dancisto de Ĉinio.

En la armeo, ŝi ekplaĉis al altrangulo, kiu invitis ŝin iunokte. Por la amoraj servoj kaj ĝishodiaŭaj diskrecioj, ŝi petis kaj ricevis vojaĝan permesilon, tiel ŝi estis la unua ĉina dancisto en 1986, kiu studvojaĝis al Usono per arta stipendio. Ŝi studos en Novjorko kaj tie evidentiĝis por ŝi, ke ŝi ne estas samseksama, sed virino en vira korpo.

En 1991, per la spektaklo Duonsonĝo akiris la premion por la plej bona koreografo, en la Usona Dancfestivalo. En la sekvaj tri jaroj, en Eŭropo kolektis la famon kaj laŭron. Revojaĝinte ŝi petis la permeson de la komunistaj gvidantoj por la operacio. Ili permesis tion kaj per tri operacioj ŝi iĝis ŝi inter 1994 kaj 1995.

Oni mokis ŝin "Miso Lama" - en 1995 -, kiam dum la unua postoperacia spektaklo, ŝi stumblis sursceneje. Ŝi obstine luktis por akcepto de la ĉina publiko kaj tio sukcesis.

Ŝi aktoris por la armeo, en sponsorita agfilmo kiel freneze rapideganta motorbicikla heroo.

Ŝia nomo signifas orstelo (Venuso). Ŝi havas tri adoptitajn infanojn, ofte aperas en partiaj renkontiĝoj, demonstrante la homajn rajtojn en Ĉinio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]