Ŝuaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jivaroj)
Ŝuaroj
etno
Ĵivaroj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
jarookcidentoElectric Light Orchestra
Religio
katolikismoŝamanismo
vdr
Ŝuaroj en Logroño Ekvadoro

La ŝuaroj estas sud-amerika indiana etna grupiĝo apartenanta al la etno de ĵivaroj. Ili vivas en regiono de Ekvatoro nomata "montara" (plejparte en la provinco Morona-Santiago) kaj en areoj limaj en la nordo de Peruo, sur orientaj deklivoj de la Andoj kaj borde de la rivero Marañón. Ilia lingvo apartenas al la ĵivara lingvaro. Ili iam nombris 300 000, nuntempe restas ĉ. 20 000.

La agrikulturo de ŝuaroj estas praarbara, ili kultivas maniokon, maizon, bataton kaj aliajn plantojn. Ili kolektas fruktojn de la arbaro, ĉasas, fiŝkaptas per pafkano kaj per venenigita sago. La grandaj familioj vivas en komuna loĝejo.

Ili estas batalemaj kaj fieraj indiĝenoj, kiuj estas konataj pro ilia tekniko pri canco-pretigo.