Jiří Melantrich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unusola konata portreto de Jiří Melantrich - lignogravuraĵo sur la titolpaĝo de la Biblio de Melantrich el 1570

Jiří MELANTRICH Rožďalovský z Aventina (naskiĝis supozeble en 1511 en Rožďalovice - mortis la 19-an de novembro 1580 en Prago) estis ĉeĥa libropresisto kaj eldonisto de la renesanca periodo, pro siaj meritoj pri evoluigo de la ĉeĥa presarto nomata „ĉeĥa ĉeftipografo“. El sia presejo li iom post iom estigis pres- kaj eldonentreprenon de eŭropa graveco.

Biografio kaj verkaro[redakti | redakti fonton]

Li devenis el protestanta ne tro riĉa familio. Studis en la praga universitato, kiel li 1535 li fariĝis bakalaŭro. Poste li foriris por spertiĝi por 7 jaroj al eksterlando. Origine li volis okupiĝi pri teologio, sed en Nurnbergo ekkaptis lian intereson presarto. Kelkan tempon li laboris en la fama presejo de Johann Froben en Bazelo. Reveninte al Prago kli transprenis presejon de Bartoloměj Netolický kaj faris el ĝi post nelonga tempo grandan pres- kaj eldonentreprenon.

Li realigadis bone pripensitan eldonpolitikon kaj kunlaboris kun multaj kleruloj, precipe kun profesoroj de la praga universitato. Li eldonis 200 titolojn de religia, sed precipe faka-kleriga literaturo, ekz. tradukon de la fama Herbario de Pietro Andrea Mattioli. Li eldonadis librojn en la ĉeĥa, germana, latina kaj greka lingvoj. Liaj eldonaĵoj elstaris pro estetika aspekto, pureco de la preso, alta faka kaj lingva nivelo kaj bela bildornamo. La plej famaj kaj tre popularaj estis liaj biblioj, nomataj Melantrišky.

Kolorigita blazono atribuia al li en 1557

En 1557 li atingis nobelan blazonon kaj aldonan nobelan nomon „z Aventina“. En 1576 li kunigis sian agadon kun sia bofilo Daniel Adam z Veleslavína, kiu sukcese plu daŭrigis lian agadon.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • PEŠEK, Jiří: Jiří Melantrich z Aventýna – Příběh pražského arcitiskaře, Časopis Slovo k historii č. 32, Melantrich, Praha 1991.
  • Rudolfinská Praha/Rudolfine Prague 1576-1612 - A Guidebook. Prague: Středoevropská galerie a nakladatelství. 2006. ISBN 978-80-902258-4-8.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.