João Barbosa Rodrigues

El Vikipedio, la libera enciklopedio
João Barbosa Rodrigues
Persona informo
João Barbosa Rodrigues
Naskiĝo 22-an de junio 1842 (1842-06-22)
en Rio-de-Ĵanejro
Morto 6-an de marto 1909 (1909-03-06) (66-jaraĝa)
en São Gonçalo do Sapucaí,  Brazilo
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Familio
Edz(in)o Constança Eufrosina Barbosa Rodriguez da Borba Paca vd
Profesio
Okupo botanikisto • entomologo • inĝeniero • natursciencisto • antropologo • esploristo vd
Laborkampo plantoscienco vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

João Barbosa Rodrigues (1842-1909) estis botanikisto, naturalisto kaj inĝeniero. Dum sia scienca kariero, Barbosa Rodriguez montriĝis kiel polemika, ambicia kaj lerta sciencisto. Aŭtodidakto, li sin dediĉis al plej diversaj temoj same kiel etnografio, lingvistiko, arkeologio, indiĝenaj demandoj, botaniko, kemio kaj farmacio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li kriĝis en Kampanja, subŝtato Minas-Ĝerajso. En 1858, kune kun sia familio, li translokiĝis al Rio-de-Ĵanejro. Komence li sin dediĉis al komerco, tamen, li ĉiam montris intereson pri natursciencoj, kolektante insektojn kaj plantojn. Li fariĝis instruisto pri desegno kaj specializiĝis pri botaniko, gvidita de Francisco Freire Allemão (1797-1874).

Li vizitis Amazonion en scienca misio per la imperia registaro (182-1875). Post kelkaj jaroj, li organizis kaj direktoris, en Manaus, la Botanikan Ĝardenon, inaŭguritan en 1883[1] sub la patronado de la Princino Izabela, kiu estingiĝsi post la Proklamado de la Brazila Respubliko[2].

En 1890, li estas nomumita direktoro de la Botanika Gardeno el Rio-de-Ĵanejro[3], kies direktoro li estis ĝis sia morto. Li publikigis vasta nombro da verkoj kaj unu el liaj plej gravaj kontribuaĵjoj estas lia verko pri orkidoj, en tri volumoj, "Genera et species orchidearum novarum" (1877/1881). Krom tio li lasis ankaŭ la verkon "Ikonografio de la Orkidoj".

Dum sia restado en Minas-Ĝerajso, li elstariĝis kiel inĝeniero en la konstruo de la ĉefpreĝejo en Alfenas, kies ĉefŝtono estis lanĉita en la 6-a de aŭgusto 1876, kaj ties inaŭguro en la 30-a de septembro 1883.

Lia hermo[4] en la Botanika Ĝardeno el Rio-de-Ĵanejro estas laboro de la skulptisto "Olinto de Matos". Dum la centjariĝo de sia naskiĝo, la Botanika Muzeo el San-Paŭlo faris al li omaĝon adoptante lian nomon[5].

Botanika Ĝardeno el Rio-de-Ĵanejro, pentraĵo el 1856
Botanika Ĝardeno el San-Paŭlo


Selektita publikaĵaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Belaj prezentaĵoj de Youtube[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Brazila Akademio pri Sciencoj Arkivigite je 2014-12-11 per la retarkivo Wayback Machine.
  2. La Proklamado de la Brazila Respubliko okazis en la 15-a de novembro 1889 kiam Deodoro da Fonseca fariĝis la unua prezidanto de Brazilo.
  3. Botanika Ĝardeno el Rio-de-Ĵanejro Arkivigite je 2014-12-15 per la retarkivo Wayback Machine.
  4. busto
  5. Museu Botânico Dr. João Barbosa Rodrigues[rompita ligilo].