João Ramalho

El Vikipedio, la libera enciklopedio
João Ramalho
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1492 (1492-11-30)
en Vouzela
Morto 30-an de novembro 1581 (1581-11-30) (89-jaraĝa)
en San-Paŭlo
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio
Okupo
Okupo esploristo
vdr

João Ramalho [joaŭn ramaljŭ] estis la fondinto de Santo André da Borda do Campo.

João RAMALHO estis en ŝipo, kiu dronis en sudorienta marbordo de Brazilo en 1513, kaj estis savita de indiĝenoj gvajanazoj. Li bone adaptiĝis al moroj de la indiĝenoj kaj edziĝis al multaj indiĝenaj virinoj, ĉar la loka kulturo estis poligamia. Tiel li fariĝis tre influa en la tribo, ĉar li estis rigardata kiel parenco de ĉiuj familioj kaj bofilo de ĉiuj indiĝenaj estroj.

Ĉirkaŭ 30 jaroj poste, portugalanoj alvenis al marbordo proksime de kie estas la tribo de Ramalho kaj fondis vilaĝon San-Vicenton. Kiam Ramalho sciis pri tio, prenis grandan nombron da indiĝenoj kaj marŝis al San-Vicento. Portugalano pensis ke ili atakis la vilaĝon kaj prepariĝis al batalo. Sed, anstataŭ batalo, Ramalho salutis la portugalanoj kaj faris aliancon inter ili kaj gvajanazoj. La multajn filojn de Ramalho estis oficiale agnoskitaj kiel portugalojn kaj la vilaĝon de la gvajanazoj kiel portugalan vilaĝon sub la nomo Santo André da Borda do Campo.

Ankaŭ estas urbo en subŝtato São Paulo nomata João Ramalho.