JoMo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
JoMo
JoMo dum koncerto en Antverpeno (Belgio), 2007
JoMo dum koncerto en Antverpeno (Belgio), 2007
Bazaj informoj
Naskonomo Jean-Marc LECLERCQ
Alie nomata JoMo
Naskiĝo 10-an de oktobro 1961
Deveno Flago de Francio Francio
Ĝenroj rokmuziko
Profesio kantisto
Instrumentoj gitaro
Aktivaj jaroj 1995 - nuntempo
Eldoninto Boucherie et Willins Production
Parencaj
temoj
Les Rosemary’s Babies, JoMo kaj Liberecanoj, Esperanto-muziko
TTT Paĝo de JoMo (kaj Liberecanoj) ĉe MusicExpress
Signifa instrumento
gitaro
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

JoMo (t. e. Jean-Marc LECLERCQ, naskiĝinta la 10-an de oktobro 1961[1]) estas franca kantisto kaj esperantisto. Li venas de Liono, sed nun loĝas en Tuluzo. Li iam estis kantisto de la grupo Les Rosemary’s Babies (La Rozmariaj Beboj) kiu eldonis du KDojn ĉe la franca diskeldonisto Boucherie et Willins Production kaj kies urĝa enscenigo leviĝis al ekstreme varmaj koncertoj tra tuta Eŭropo, el kiuj pli ol ducent estas nur en la franca.

Li montras rimarkeblan progreson al lingvodiverseco pere de muziko. Li havas tradician kaj rokan kantrepertuaron en 22 lingvoj, interalie Esperanto. Per tio li eniris la Guiness-libron pri rekordoj.

Iom pli troviĝas en la artikolo pri JoMo kaj Liberecanoj; foje li ludas kun grupeto kiel "JoMo kaj la mamutoj". Ĝenerale li adaptas nomojn kaj grupgrandecojn al la okazo, ludante en diversaj medioj (naciaj, aĝgrupoj).

[redakti] Diskaro

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Diskaro de JoMo.

[redakti] Eksteraj ligiloj

[redakti] Notoj

  1. http://www.esperanto.de/dej/elshutoj/kune/50a_IS_bg_1.pdf
Personaj iloj
Nomspacoj
Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj