Joachim Badeni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joachim Badeni
Persona informo
Naskiĝo 14-an de oktobro 1912 (1912-10-14)
en Bruselo
Morto 11-an de marto 2010 (2010-03-11) (97-jaraĝa)
en Krakovo
Tombo Tombejo Rakowicki en Krakovo
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Jagelona Universitato
Subskribo Joachim Badeni
Familio
Patro Count Ludwig Joseph Ladislaus Badeni
Patrino Alice Habsburg
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • diplomato
vdr

Joachim Badeni, ĝuste Kazimierz Stanisław Badeni blazono Bończa (naskiĝis la 14-an de oktobro 1912 en Bruselo, mortis la 11-an de marto 2010 en Krakovo) – pola romkatolika presbitero, dominikano, mistulo, akademia animzorganto, aŭtoro de libroj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Filo de diplomato Ludwik Badeni (1873-1916) kaj de svedino Alicja Ancarcrona (1889-1985). Ido de praularo Badeni, politike influpova kaj finance potenca. La antaŭnomon Kazimierzu ricevis post sia avo, ĉefministro de Aŭstrio-Hungario. En 1914 la familio translokiĝis de Belgio al Svislando, kaj poste al Vieno. Post morto de la patro en 1916 ekloĝis kun sia patrino en Busk, apud Okcidenta Bugo (la hodiaŭa Ukrainio).

En 1930 abiturientiĝis en Ŝtata Gimnazio en Żywiec, kaj en 1937 finis juron en Jagelona Universitato. Batalis dum la germana invado en Pollandon kaj poste restis en Rumanio, kaj tra Jugoslavio kaj Grekio atingis Marsejlon. En Bretonio eniris la formiĝantan polan armeon de Stanisław Maczek. Poste batalis apud Narvik, en Francio kaj Maroko. En Ĝibraltaro estis sekretario de pola misio. Komence de 1943 transiris al stabo de generalo Władysław Sikorski en Anglio. Fine ektroviĝis en paraŝutista brigado.

Intertempe li ekkonis Józef Maria Bocheński, kiu profundigis en li jam pli fruan vokitecon al sacerdoteco. Julie 1943 eniris al animzorga seminario en Anglio, julie 1944 al novicado ĉe dominikanoj en Howkesyard. La 16-an de aŭgusto 1945, en la nomtago de Joachim, ĵuris religian voton.

De 1947 loĝis en Pollando, kie studis teologion. En 1950 ordiniĝis kaj laboris kiel akademia animzorganto en Poznań (1957-1975), Vroclavo (1975-1976) kaj Krakovo (1977-1988).

Atingoj[redakti | redakti fonton]

Kunkreinto de la krakova akademia animzorgeco laŭ Renoviga Movado de la Sankta Spirito

Inter liaj spiritaj interesiĝoj estis interalie zeno, profunda psikologio de Carl Gustav Jung, instruo de Majstro Eckhart kaj verkado de Tolkien. En rememorigaj artikoloj estas konsiderata mistikulo, kvankam li mem diris pri si, ke estas profeto. Oni ankaŭ rememorigas ekzemplojn de resanigado pere de lia helpo kvankam Badeni mem neniam pri tio parolis publike.

Post lia 90-a vivjaro komencis aperi rememorigajn librojn pri teologio kaj ekzistado. Neniun libron li verkis propramane, nur diktis aŭ donis intervjuojn.

Li mortis nokte la 11-an de marto 2010 je la 1.16 en krakova monaĥejo de dominikanoj. Pro meritoj por sendependeco de Pollando, "pro la atingoj en la scienca laboro kaj animzorga agado en universitata medio" estis postmorte distingita per Komandora Kruco de la Ordeno Polonia Restituta.