Joachim Fuchs-Charrier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joachim Fuchs-Charrier
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1954 (1954-01-01) (70-jaraĝa)
en Munkeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo drumisto • muzikinstruisto
vdr

Joachim FUCHS-CHARRIER (* 1954 en Munkeno) estas germana frapinstrumentisto, kiu ankaŭ prezentas en ĵazo.

Muzika kariero[redakti | redakti fonton]

Post studo de flutoludo ĉe la Konservatorio Richard Strauss je Munkeno ekde 1964 ĝis 1966 de 1969 ĝis 1972 sekvis la studo de klasika perkutado ĉe la muzikaltlernejo en Nurenbergo. Post pluraj jaroj kiel frapinstrumentisto en spektaklaj kaj pompaj bandoj en Eŭropo kaj Usono ekde 1976 ĝis 1980 sekvis la evoluigo de propraj plurritmokonceptoj post restadoj en Nordafriko kaj studo de afrikaj kaj latinamerikaj tamburkulturoj.

En 1978 li unuafoje prezentis soloe kiel frapinstrumentisto je la 16-aj Deutsches Jazzfestival en Frankfurto ĉe Majno). En 1979 li muzikis por la solo-albumo „Drum Symphony“. En 1980 li fondis la bandon „Fuchs-Goos-Band“ kune kun gitarvirtuozo Werner Goos. Li daŭre laboris kun internaciaj ĵazosteluloj, partoprenis en la novĵaza bando „Choice“ kun Lauren Newton kaj la bandegan projekton „Flirt“. Post pluaj frapinstrumentaraj soloprojektoj en koncertoj kaj sur disko („Pictures at a drumhibition I-III“) li evoluigis ekde 1986 multajn perkutensemblajn projektojn (ekz. la knartamburan ensemblon „The Crazy World Marching Drum Connection“). Ekde 1994 ĝis 1996 li produktis plurajn frapinstrumentarajn vidbendojn kiel „Rudimental Drumming“, „Brushwork„, „Tribute to Buddy Rich“ kaj „Art of Solodrumming I-III“, instruis je kursoj kaj laboris interalie kun Dom Famularo, Pete York, Arnold F. Riedhammer kaj Charly Antolini. La produktado de pluaj frapinstrumentaraj vidbendoj kiel „Mysterious Drumming“, „Drummer’s Request“, „Quintessence“, „Monster Steps“ kaj „Taoism“ sekvis 1996–1999, kiel ankaŭ la publikigo de plua lumdisko kun frapinstrumentaraj solooj nome „Drummer's Delight“.

Fuchs-Charrier organizis plurajn frapinstrumentarajn kaj perkutinstrumentajn festivalojn (ekz. Drummer's Summernight en Hülben kun Michael Küttner, Manfred von Bohr, Hakim Ludin) kaj produktis en 2000 kaj 2001 multkomunikilan dokumentaĵon pri la evolua historio de la frapinstrumentaro: „History of Drumsetplaying“ – kune kun Arno Haselsteiner, Jörg Bach, Uhuru kaj Rudi Leichtle. Krom tio li faris lumdiskon kun Werner Goos kaj Knut Rössler („Hotel East“) kaj kun Wieland Harms („AXErciser“, „Paganini & Co. für E-Gitarre“). Post verkado de la libro resp. lumdisko „Drummer werden ist nicht schwer“ (2002) dum la lastaj jaropj li pli turnis sin al instruado kaj al verkado de sia unua romano „Die Hölle beginnt immer im Kopf“. En 2005 li prezentis en Berlino kiel soloisto kun Mirko Schurig kaj lia ensemblo „Der Dritte Trommelstock“ kaj organizis la tamburspektaklon „Trommeln ohne Grenzen“ je Reutlingen. Aktuale li muzikas kune kun Peter Wondra (baso) kaj Friedbald Rauscher (piano) en la triopo „Friedbald-Rauscher-Trio“ kaj en la triopo „Wieland-Harms-Trio“.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]