Joachim GAUCK [joaĥim gaŭk] (naskiĝis la 24-an de januaro1940 en Rostock) estas germana pastoro kaj politikisto. En GDR li estis oponanta al la reĝimo kaj apartenis al la novaj politikaj aktivuloj en 1989/1990. Fine de 1990 li fariĝis estro de la arkivo de la GDR-ŝtatsekuro "Stasi". Tiun funkcion li plenumis ĝis la jaro 2000.