Joachim Kaiser (artisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joachim Kaiser
Persona informo
Naskiĝo 30-an de decembro 1929 (1929-12-30)
en Erfurto
Morto 28-an de marto 2010 (2010-03-28) (80-jaraĝa)
en Erfurto
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Partio Kristandemokrata Unio de Germanio vd
Familio
Patro Otto Kaiser vd
Infanoj Matthias Kaiser • Johannes Kaiser vd
Profesio
Okupo artisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Joachim Otto KAISER (naskiĝinta la 30-an de decembro 1929 en Erfurto, mortinta samloke en la 28-a de marto 2010) estis germana artisto kaj kulturpolitikisto.

Vivo kaj kreiva agado[redakti | redakti fonton]

Kaiser finis metilernadon kiel metalartisto kaj studis poste je la fino de la 1940-aj jaroj ĉe Siegfried Kraft ĉe la Landa lernejo pri Aplikitaj Artoj en Erfurto. Li iĝis oraĵisto kaj majstriĝis en 1953. Lia ĉefverko estis la brustkruco por la erfurta helpepiskopo. Ekde 1954 li estis liberprofesiulo en sia ateliero en la Johannis-strato.

La aktiva katoliko estis unu el la malmultaj oraĵistoj de GDR kiu fabrikis sakralajn artaĵojn. Dum 40 jaroj da artista kreado li faris grandan nombron da altkvalitaj tabernakloj, monstrancoj, episkopaj krucoj, kalikoj, starigendaj kaj vandenpendigendaj krucojn - sed ankaŭ sportpokalojn. Li partoprenis ekspoziciojn en Dresdeno, Munkeno, Hanau kaj de sur la burgo Creuzburg. Krome li estis porparolanto de turingiaj artmetiistoj.

Liaj du filoj fariĝis ankaŭ sukcesoj metalistoj, arĝentaĵistoj kaj diplomitaj dizajnistoj; ankaŭ la ateliero patra ankoraŭ funkcias.

Kiel politikisto[redakti | redakti fonton]

De 1990-2009 li estis urba konsilanto por la CDU, de 1994-2004 honorofica kulturadjunkto. Dum multaj jaroj li feliĉe helpis formi la kulturan evoluon de la turingia ĉefurbo. Li ankaŭ estis membro de la kulturkomisiono de Deutscher Städtetag. Kiel estro de la kontrolkonsilio de la Societo "Imperiestra salonego" li ĉefe respondecis por la restaŭrado de tiu tre historia loko. Same li gvidis la kontrolkonsilion de la Krämerbrücke-fondaĵo. Pro liaj meritoj oni eknomis lin en la 2009-a jaro civitano honora de Erfurto.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Birgit Kummer:Absĉied von einem Erfurter Ehrenbürger. Thüringisĉe Landeszeitung, 30. März 2010
  • Für die Kultur engagiert. In Erfurt bleiben viele Erinnerungen an Joachim Kaiser, en: Thüringische Landeszeitung de la 31-a de marto 2010

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Artikolo pri Kaiser en katolika gazeto Tag des Herrn, 35/1996[rompita ligilo].