Joachim Löw

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Joachim Löw.JPG

Joachim "Jogi" Löw estas germana eksfutbalisto kaj trejnisto. Li naskiĝis la 3-an de februaro 1960(nun 1960-02-03) en Schönau im Schwarzwald (Baden-Virtembergo), do nun estas 53-jara. Inter la jaroj 1978 kaj 1995, la sportisto estis profesia futbalisto ĉe la kluboj "SC Freiburg", "VfB Stuttgart", "Eintracht Frankfurt", "Karlsruher SC", "FC Schaffhausen", "FC Winterthur" kaj "FC Frauenfeld".

Joachim Löw trejnas kaj gvidas la germanan nacian teamon de futbalo ekde la fino de la Futbala Mondpokalo 2006 kaj kadre de la jaro 2008 kun sia teamo aparte estas en la fokuso de la publika intereso en junio dum la tri turniraj semajnoj de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008. Antaŭ kaj dum Futbala Mondpokalo 2006 li jam estis asista trejnisto de la nacia teamo, flanke de la nacia trejnisto Jürgen Klinsmann, kaj post ties rifuzo plilongigi la kontrakton dum julio 2006 transprenis lian postenon. Post 2008, li daŭre restis la trejnisto de la nacia teamo dum la matĉoj de la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko kaj la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 en Pollando kaj Ukrainio.